LA ESPERANTA SUBJUNKTIVO.
La artikolo de Dro Lloyd ne konvinkis min, ĉar mi opinias ke, por uzi la imperativon, ne estas necese havi verbon esprimantan volon deziron aŭ permeson. Sufiĉas ke tia ideo estas (mi ne skribas "estu") en la penso de la parolanto. Nu, en la ekzemploj cititaj de Dro Lloyd, oni povas enŝovi la verbojn konformajn, ne ŝanĝinte la sencon.
"Li malkovris la manon, permesante ke la serpento tie mordu."
"La poŝto, volinte ke la leteroj estu tuj specigitaj, sendas specigistojn."
"Ŝi estis tiel maldika, ke kiam ŝi deziris ke oni povu ŝin rimarki, ŝi bezonis eniri du fojojn la ĉambron."
Nur, mi neniam skribos: "Mi timas ke li venu," ĉar, kiel tre ĝuste rimarkigis Dro Lloyd, ne estas en la frazo la plej malgranda nuanco de ordono aŭ deziro.
Mi konsentas ke tia maniero konsideri la aferon, devas ŝajni stranga al gramatikistoj. Sed mi pensas ke ĝi entenas logikecon, kaj, kio estas ankoraŭ pli grava, praktikecon. La reguloj kiuj regas la uzadon de Subjunktivo en naciaj lingvoj (almenaŭ en la Franca) estas terure arbitraj, tiel ke la gramatikistoj ne ĉiam konsentas pri ili, kaj ke eĉ kleraj personoj tre ofte malobeas ilin. Tio ŝajnas pruvi ke tiu modo estas tute senutila.
Kiel Esperanta profesoro, mi eksperimentis kiom malfacile estas doni precizajn regulojn pri tiu modo, kaj kontraŭe kiom estas praktika la principo donita en la paragrafo 218 de la Sintakso. Jen kiel mi klarigas al miaj lernantoj la uzadon de la modoj.
La indikativo estas la modo normala. Oni devas uzi ĝin, kiam oni ne havas motivon por uzi kondicionalon aŭ imperativon.
La kondicionalon oni uzu, kiam oni povas, ne ŝanĝinte la sencon, enŝovi "supozinte ke" en la unuan propozicion, kaj "en tia okazo" en la duan. Cetere la unua aŭ la dua propozicio povas esti Subaŭskultata. Ekzemple (Paragrafo 169, Sintakso):
"Se li estus riĉa, li havus multajn amikojn." "Supozinte ke li estus riĉa, en tia okazo li havus multajn amikojn."
"Mi volus vin vidi!" "Supozinte ke tio ne malplaĉus al vi, en tia okazo mi volus vin vidi."
"Se mi povus lin venki!" "Supozinte ke mi povus lin venki, en tia okazo, kiel feliĉa mi estus!"
La imperativon oni uzu, kiam oni povas, ne ŝanĝinte la sencon, enŝovi, en la frazon, unu el la verboj voli deziri konsili permesi peti, k.c., kiuj montras volon pli malpli fortan. Mi jam donis ekzemplojn pli supre.
Ŝajnas al mi ke, tiam, la du lastaj modoj ludas sian logikan rolon, t.e., mallongigi la frazojn.
Mi bone scias ke oni povos trovi en Esperantaj libroj, eĉ en Zamenhofaj verkoj kelkajn frazojn kiuj ne estas konformaj al tiuj reguloj. Sed ili estas maloftaj, kaj tio, laŭ mi, ne pravigus la enkondukon de reguloj arbitraj neklaraj kaj senutilaj.
(Profesoro) H. Sentis (Grenoble).