FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.

Mi verkis por tiu ĉi monato kelkajn detalojn pri vizito kiun ni faris al la bonekonata Kavernego Grandega de Kentucky.

Tra la Kavernego trafluas subteran riveron en kiu troviĝas du specoj da fiŝoj. Unu speco havas okulojn sed ne povas vidi; la alia speco (kiu eble enloĝadas la Kavernegon kelkajn centojn aŭ milojn da jaroj pli longe) tute ne havas okulojn.

Kaj nun mi petas, ke la leganto imagu kvardek personojn, el kiuj ĉiu portas lampon, postsekvante en la kavernego maljunan nigrulon kiun oni nomas "Onklo Nikoĉjo."

En Ameriko ĉiujn maljunulojn oni nomas "Onklo."


Ni aŭdas solenan tik, tak, oni nomas ĝin la horoloĝon. "Kiam oni streĉas ĝin, Onklo Nikoĉjo?" demandas nia sola knabeto. "Ho, tio! oni ĝin streĉis en la unua jaro de la mondo, Sonny (Fiĉjo)." Kiom da miljaroj faladas tiu guto da akvo!


Ni vidis la fundon de la "senfunda profundejo"; ĝi havis nur kvin-dek futojn da profundeco. Sed de Bourne’s Dome (la kupolo de Bourne), ni ne vidis la fundon.

Tiel kiel se ni estus starantaj ekstere ĉe fenestro ni ĝin rigardadis tra longa fendaĵo, elstreĉantaj en ĝin niajn kapojn por pli bone vidi, tuj kiam Onklo Nikoĉjo kiu estas suprenrampanta sur la eksteron de la kupolo, trapuŝas tra negranda malfirmaĵo lumegigilon, kiu lumegigas la mirindajn akvoskulptaĵojn de la flankaĵoj kaj de la interno de la kupolo. Fine li faligis ĝin kaj tuj la ombroj forrabas de niaj okuloj la belegan kupolinternon, sed falinte ĝi malkaŝas ĉiam novajn belaĵojn sur la flankaĵoj. Ĉion lumigegante ĝi preterfalas kiel strio da lumo nian fendaĵon, kaj postsekvante ĝin per niaj rigardoj, ni vidas ke ĝi estas nun nur malgranda punkto da lumo, sed ĉiam (ĉar Onklo Nikoĉjo faligas multajn lumegilojn) ĉiam, antaŭ ol atingi la fundon de la putego ĝi estingiĝas. Mi ne atencos priskribi la akvoskulptaĵojn. Se lertegaj koboldoj estus tien skulptintaj siajn plej fantaziajn sonĝojn, ĝi estus tiel, kiel ĝi estas, belega, teruriga, mistera, fantazia!


Ni eniras kavernon (en la kavernego estas multaj kavernoj). Subite oni elstreĉas brakon kaj haltigas min. Ni staras ĉe la bordo de trankvila maro, kaj radioj de la hela luno lumigas sur grandajn blankajn nubegojn amasigitaj unu super la alia ĉe la horizonto de la maro. Mi aŭdas elspiritan murmuron: "Kiel belege! Kiel belege!" Jes, sed tiuj lanecaj nuboj estas solida ŝtonego, kaj la trankvila maro terurigega krutaĵo. Vere tiu brako savis min de subita morto!


Proksime de la dometoj de ftizo suferintoj (ili ĉiuj mortis) ni trovis kelkajn stipojn, sur kiujn, laŭ peto de nia gvidisto, ni ĉiuj sidiĝas.

Tiam Onklo Nikoĉjo kolektas niajn kvardek lampojn kaj foriras, nin lasante en vera mallumego.

Antaŭ kaj plej proksime de miaj okuloj mi metas mian blankan manumon sed neniel mi povas ĝin vidi. La mallumo fariĝas solida kaj premas sur nin tiel kiel se estus vivanta korpo. Mi pripensas tiun Egiptan mallumon kiun oni povis palpi. Ĉiu voĉo mallaŭtas; oni parolas nur per murmuroj kiuj, tamen, ŝajnas forkuri en la mallumon kaj kriegi la vortojn al la Spiritoj de la Kavernego.

Subite—"Rigardu supren! Ho! rigardu supren!" Supren mi rigardas kaj mi vidas—kion?

Nur ke oni estas formovinta la supron de la Kavernego, kaj ke mi sidas ĉe la fundo de profundega fendaĵo. Senlime super mia kapo altenetendiĝas ĝiaj du flankaĵoj. Estas meznokto, ĉar laŭ diferencaj lumpovoj brilas en la trankvila ĉielo grandega stelaro. Ĵus enirinte la videblan porcion de la ĉielo mi vidas kometon.

Trankvila ĉielo? Jes, ĉe tiu unua rigardo mi pensas, ke la nokto estas treege trankvila, sed baldaŭ nigra, treege nigra nubego malrapide surpasas la ĉielon kaj unu post unu englutas ĉiujn la helajn stelojn. Ne, la stelaro venkas! La nubego pasas kaj, jen, ankoraŭ la steloj trankvile briladas en pura, sennuba ĉielo.

Sed, kio? Kio okazas?

La nubego revenas malantaŭen!

Ho! Onklo Nikoĉjo, Onklo Niĉjo, pro kio vi faris tion? Vi forrabas de mi la tutan iluzion. Eĉ se la nubego estas nur ombro de la mano de maljuna nigrulo, ĉu ĝi devas iri malantaŭen?

Ĉio finiĝas. Onklo Nikoĉjo revenas. Ni reprenas niajn lampojn.

Ni realvenas la feran Pordegon.

Al Onklo Niĉjo ni adiaŭas kaj al la Kavernego.

Kaj mi? Jes ĉio finiĝas. Mi ankaŭ adiaŭas al la aminda Legantaro.

(Fino).