KRISTNASKA KANTETO.
Originale verkita de Esperantisto 4686.
Jen Kristnasko alveninta, De la tuta mond’ benita, Ĉar naskiĝis Filo Dia Kiu estas Frato nia.
La paŝtistoj kiuj aŭdis La sciigon Dion laŭdis, Tiam en la groton venas Kiu l’ infaneton tenas.
Kaj el malproksima lando Lin vojaĝis reĝa bando, Oron, mirhon donacante, Dian Filon rekonante.
Do la tuta mondo iru Kaj ĉe la manĝujo miru: Kun Mario la genuo Fleksu antaŭ Li, Jesuo.
Kantu per ĝojega krio Pri Jesuo kaj Mario; Ŝi patrino sen makulo, Li la sola Nepekulo.
Kantu ĉia homa koro "Estu al Jesu’ honoro, Kaj alvenu en la teron Pacon, la homaresperon."
Sed ne sole kantu—agu— Nun al la fratar’ elpagu; La infanojn, malsanulojn Amu, kaj la mizerulojn.