KANTO PRI L’ VENTO.

(El Leo Belmont).—A. Grabowski.

Se havus mi forton kaj spiron de l’ vento De l’ viv’ aliiĝus fason’; Mi estus semanto de ama la sento, Ŝiranto de ĉia malbon’.

Per polvo friponojn blindigus mi kure, Falegus malver’-bastion’! Mi kverkojn fierajn fleksadus terure, Karesus je roza la kron’.

Mi plorus poeton, sur tomb’, kun betulo, Mi vipus la maron sen lac’; Sur vojo ŝtonegojn mi skuus, fortulo, Ke muĝus la nokt’ per minac’.

La poplon maljunan al dormo lulante, Ridetus mi kun l’ akaci’; Fluginte sur kampon, sonorus mi kante, Ho! forton de l’ vento al mi!