"LA FUMPOTĈAPELO."
De Martyn Westcott.
Ĉu mi sonĝas?—aŭ ĉu la malbelega fumpotĉapelo vere malpopulariĝas? Ĝia nomo mem estas malbela Angle (chimney-pot hat). Eŭfeme, ni povas ĝin nomi "silka ĉapelo," sed tiu ne ŝanĝas ĝian malbelan formon! Kaj en la proksima centjaro sendube la idoj diros al siaj geavoj—"Apenaŭ ni povas kredi ke personoj en tiuj tempoj portadis tiajn absurdajn ĉapelojn! Ili similas la forntubon en la kuirejo! Kaj ili nepre estis varmegaj kaj pezaj! Kiu ilin elpensis?"
Nu, la silka fumpotĉapelo estas la elpenso de fadenisto Londona. Jes! la malbelegaĵo estas certe elpenso Angla. Mi ĝin multe bedaŭras, sed mi deviĝos tion konfesi. La nomo de tiu eraranta komercisto estis Hetherington—bona nomo Angla, kiel vi vidas.
Kaj rakonto de lia agado efektive aperis en la Times de la jaro 1797! La silka-ĉapelo ja ekzistis dum cent ok jaroj!
Nu, la ĉapela komerco estis tre malbona, kaj la dandoj de tiu epoko ne aĉetus ĉapelojn tial ke ne ekzistis eĉ unu speco reale eleganta. Hetherington estis fasonema komercisto, kaj liaj amikoj ofte petis ke li ion tute novan elpensos. Fine li faris—fumpotĉapelon. Li laboris tute sekrete ĝis la unua ĉapelo finiĝis. Tiam, tagon tre malfeliĉan por ni, mi opinias, li montris la novan elpenson al siaj edzino kaj idoj.
"Ho! patro! sed kiel malbela ĉapelo!" ili ekkriis.
"Malbela!" li kriis, indignante kaj kolere.
La edzino kaj infanoj petis kaj petegis lin ke li ne foriru sur la straton kun tia ĉapelo; sed li koleriĝis plie, kaj fine li lasis sian domon, brue ekfermante la pordon!
Estas kredeble ke neniam ni estus sciintaj ĝuste la datumon, je kiu tiu ĉi mallerta ago okazis, sed tuj kiam la fumpotĉapela komercisto iris sur la straton, amaso da buboj kaj bubinoj lin tuj sekvis, ĉiam kriegante. La geurbanoj ankaŭ lin sekvis, reciproke demandante ĉu la bona komercisto freneziĝas? Kaj fine, Hetherington arestiĝis, tial ke li kaŭzas tumulton en la publikaj stratoj! Kaj kiel la policanoj (aŭ gvardanoj, kiel ili tiam estis) lin kondukis al la juĝejo, la hundoj bojis, la infanoj ekkriegis kaj ĉiuj kredis ke li estas frenezulo. Nu, la tiea magistrato estis la Lord Mayor,[1] antaŭ kiu Hetherington estis kondukata.
La policanoj plendis ke la komercisto, per sia absurda kaj malbela ĉapelo, timigis la infanojn, kolektis grandan amason, kaj ke malgranda knabo kies nomo estas Thomas Cordwainer, trabatiĝis per la piedoj de la amaso, kaj ricevis brakon frakasitan. Hetherington fiere konstatis ke li estis Anglo, kaj ke pro tio li certe havas la rajton porti ian ajn ĉapelon! La magistrato diris ke li unue tumulton faris, kaj ke, tial, li deviĝos garantii plibonan konduton estontan per pago da livroj kvincent!! Certe tiu estis tre severa juĝo! Mi kredas ke la komercisto neniam perdis sian monon, ĉar poste multe da personoj aŭdis pri la nova ĉapelo kaj baldaŭ la malbelaĵo iĝis tiel populara kiel eĉ Hetherington volis....
Antaŭ malmultaj jaroj, nur la dandoj, sinjoroj, kaj profesianoj portis tiujn ĉapelojn, precipe dimanĉojn. Malfrue, kiam ĉiuj kiuj estis sendependaj ekĉesigis ilin porti, la komercistoj kaj komizoj alprenis ilin kiel oficialaj kaj komercaj ĉapeloj. Ĉe multaj oficejoj Londonaj la komizoj deviĝas porti tiujn malbelajn ĉapelojn eĉ en la varmega vetero....
Mi tute ne dubas ke, estonte, nur laboristoj kaj metiistoj portos la fumpotĉapelon, kaj ĉe ili, ĝia vivado estos ja mallonga!
Ĉu mi sonĝas do? Ĉu la forntubo reale malpopulariĝas, aŭ ne? Ni eklernas iom da higieno—ni scias bone ke la kapo bezonas ventolecon, kaj ke tiuj pezaj ĉapeloj estas respondaj pri la senhareco de iuj el ni; ni lernadas iom pri arto—kaj ni vidas ke la f——o estas malbela, malbelega; ni pli kaj pli deziras komforton, kaj ni tre bone scias ke la f——o estas tre malkomforta ... kion do? ni forlasu la fum-pot-ĉapelon! Kiu aliĝos kun mi la Kontraŭ-Fpĉ-Brigadon?
PIEDNOTO:
[1] Urbestro de Londono.