EGIPTUJO KIEL VINTRA LOĜEJO.
Martyn Westcott.
Estas je tiu ĉi sezono de la jaro ke personoj riĉaj kaj riĉetaj, kaj personoj de la libertempaj klasoj ekpripensas pri regiono, en kiu ili povos pasigi komforte kaj plezure la vintron. Ekzistas granda, kaj, mi opinias, ĉiame-grandiĝanta nombro da tiuj, al kiuj diris la kuracisto "Vi devos vintrumi alilande." Inter tiuj estas multaj kiuj suferas nur de enuo, fantazio malsana kaj manko da laboro difinita, sendube; sed ankaŭ inter ili estas tiuj, kies brustoj estas "delikataj," kiuj devas esti "tre zorgemaj," kaj suferas eble de renaj aŭ hepataj malsanoj. Al ĉiaj tiaj personoj, kiel ankaŭ al la lacaj cerb-verkantoj, la aŭtoroj, la dramaŭtoroj, la Parlementanoj kaj tiel plu, Egiptujo vintre oferas klimaton ĉiam agrablan, kaj scenaron de tipo tute nevidebla en Granda Britujo kaj la Kontinento Eŭropa kaj ankaŭ objektoj posedantaj interesan historian malsuperan al nenia intereso en la mondo. Estas en hodiaŭa Egiptujo multe da diverseco. La viro kun gustoj modernaj trovos ĉe Kajro urbon kosmopolitanan plenan je fremduloj interesigaj, kaj bonaj hoteloj; kaj tre apude, la antikvan urbon de la Mamelukoj, kaj Kalifoj. Se oni preferas la allogaĵojn de la vivo moderna antaŭ aferoj historic-interesaj ne disreviĝos je moderna Kajro. Dum "la sezono" estas baloj, dancadoj, bridge-kunvenoj, tute same kiel en ia alia urbo. Kaj kiam tiaj aferoj supersatas vin, jen grandegaj monumentoj, la Piramidoj, la Sfinkso, kaj multe da temploj kaj tomboj! La vojaĝanto kiu malsukcesas tiajn aferojn trovi interesaj, certe bezonas fantazion! En Kajro mi ofte miregis, demandite "Ĉu estas dezirinde vojaĝi laŭ la rivero? Kion oni faros tie?" ...
La senegala karaktero de la Nilo mem aparte, la urboj modernaj sur la bordoj de ĝi, konstruitaj sur la sidoj kaj inter la ruinaĵoj de la antikvaj urboj kvar ĝis dek-mil-jaraj, estas ja vidindaj. Tie ankaŭ ekzistas hoteloj ĉiugradaj, kiuj ne estas tro altprezaj. Je pli ol unu okazo mi aŭdis diri virinojn ke la dek-kvar-taga vojaĝeto sur la Nilo estis inter la plej dolĉaj spertoj en siaj vivoj!
Kajron mem mi trovas enuiga; sed la granda rivero neniam lacigas. La vivado en la riveraj vaporŝipoj estas plena je diverseco kaj intereso. La tre oftaj ekskursoj azendorse tra la dezerto, kaj ĝia hela seka aero, la mirindegaj antikvaj temploj kaj tomboj, kaj la dolĉa klimato kune ĝuebligas la tutan vojaĝon kaj ĝin faras neforgesebla! Plimultiĝa nombro da vizitantoj ĉiujare pasas preter Assouan, la landlima stacio, por viziti Kartum kiu grandiĝis mirinde sub Brita protekto, kaj nun enhavas hotelojn kaj konstruaĵojn gravajn....
Ofte oni al mi petas detalojn praktikajn pri elspezoj kaj loĝejo en Egiptujo dum la vintro. Kompreneble estas malfacile taŭge respondi. Alveninte en tiu lando oni devas kalkuli tiom elspezi kiom li ĝenerale elspezas, vojaĝante en la Eŭropa kontinento. La vojaĝoj en la unua-klasaj vaporŝipoj estas sufiĉe altprezaj ĉar Cook kaj la Anglo-Amerikana kompanioj havas tie monopolon. Ambaŭ ŝipe kaj lande, tamen, zorgata de Cook, oni povas ĝui ĉion la plej bonan.
La azenoj estas bonegaj, kvietaj kaj facile-rajdeblaj de ĉiuj eĉ tute sen rajda sperteco; kaj ĝenerale estas la gviduloj Arabaj sufiĉe lertaj kaj ĝentilaj. Ekzistas tie ankaŭ bonegaj gvidlibroj, precipe unu de Dro Wallis Budge verkita. La hodiaŭa Egiptujo ne nur estas tenejo da antikvaĵoj senprezaj, tamen; oni povas egale tie vidi modernajn triumfaĵojn de inĝenierado—tiaj kiaj estas la grandega dig-ponto ĉe Assouan antaŭ ne longe konstruita, kaj la pli eta digoj ĉe Assiut—kaj multajn aferojn ankaŭ, interesaj sociologie.
Pri la klimato de Egiptujo mi devas iom paroli. La foresto da pluvo certigas la sekecon de la aero, kaj la situacio geografia de la lando al ĝi donas vintron varman. La temperaturo, tamen, malofte superas 80° Fahrenheit eĉ en la dezerto, kaj sur la rivero mem, nokte kaj frua-matene, ofte estas preskaŭ malvarme, kompare (ekz., 60° F.). Tial mi konsilas al ĉiuj kiuj intencas en Egiptujo vintrumi, ke ili kunportu sufiĉe da varmega vestaĵo, precipe subvestaĵo—kaj ne atendu somermezan hejton sur la ferdekoj de la vaporŝipoj. Novembro–Februaro estas la plej bonaj monatoj, sed nur ĉe tiuj, kiuj malŝatas varmecon someran estas malagrablaj Marto kaj Aprilo.