LA MARO.
El "Romano de Infano," de Pierre Loti.
Esperantigis Edmond Privat, ĉefredaktoro de la revuo: "Juna Esperantisto."
Mi volus provi nun diri la impreson, kiun faris al mi la maro, kiam mi ĝin unuafoje vidis.
Tiu ĉi estas vespera impreso; oni apenaŭ povis vidi, kaj tamen la aperinta figuro estis tiel forta, ke ĝi unufrape por ĉiam gravuriĝis. Kaj mi ankoraŭ retrospektivan tremfroston sentas, tuj kiam mi tutspirite pripensas tiun memoraĵon.
Mi alvenis vespere, kun miaj gepatroj, en vilaĝon de la Saintonge marbordo, en domon de fiŝkaptistoj luitan por la bansezono. Mi sciis ke ni tien venis por io nomata "la maro," sed mi ĝin neniam vidis jam (linio de sablaj montetoj kaŝis ĝin al mi, pro mia tre malgranda kresko) kaj mi estis tre malpacienca ĝin koni. Post la vespermanĝo, je la eknoktiĝo, mi do forkuris sola eksteren. La aero malvarmeta, maldolĉa, odoris ion nekonatan, kaj stranga bruado, samtempe mallaŭta kaj vastega, fariĝadis malantaŭ la sablaj montetoj, kien kondukis vojeto.
Timigis min ĉio, tiu nekonata vojeto, tiu krepusko falanta el kovrita ĉielo, kaj ankaŭ la soleco de tiu angulo de la vilaĝo.... Tamen, armite per unu el tiuj grandaj subitaj decidoj, kiajn prenas kelkfoje plej timemaj bubetoj, mi foriris rapidpaŝe....
Sed, subite, mi haltis frostita, tremante pro timo. Antaŭ mi, io aperis, io malhela kaj bruanta, aperinta ĉiuflanke samtempe kaj ŝajnanta ne havi finiĝon; moviĝanta spaco, kiu donis al mi la mortigan kapturnon.... Sen ia dubo tio estis ĝi; nek unu minuto da ŝanceliĝo, nek eĉ da mirado ke ĝi estas tiel, ne, nur teruro; mi rekonis kaj tremadis. Ĝi estis malhelverda, preskaŭ nigra; ĝi ŝajnis senfirma, perfida, englutanta; ĝi moviĝis kaj ruliĝis ĉie samtempe, kun ŝajno de funebra malboneco. Supere, etendiĝis unupeca ĉielo, malhelgriza, kiel peza mantelo.
Tre malproksime, nur tre malproksime, je nekalkuleblaj profundaĵoj de horizonto, oni ekvidis ŝiraĵon, lumaĵon inter la ĉielo kaj la akvo, longa fendo malplena, flave helpala....
Por tiel rekoni la maron, ĉu mi ĝin jam estis vidinta?
Eble, senkonscie, kiam, estante aĝa kvin aŭ ses monatoj, min oni kondukis en la insulon, ĉe praonklino, fratino de mia avino. Aŭ ĉu ĝi estis tiel ofte rigardata de miaj maristaj praavoj, ke mi naskiĝis havante jam en la kapo malklaran rebrilon de ĝia grandegeco? Ni restis momenton unu antaŭ la alia, mi de ĝi ensorĉata. De tiu unua intervidiĝo sendube, mi havis la nekompreneblan antaŭsenton, ke iam fine ĝi min prenos, malgraŭ ĉiuj miaj ŝanceliĝoj, malgraŭ ĉiuj voloj kiuj provos min deteni.... Tio, kion mi sentis antaŭ ĝi, estis ne nur teruro, sed ĉefe nedirebla malgajeco, impreso de ĉagrenega soleco, de forlaso, de ekzilo.... Kaj mi reforiris kurante, kun vizaĝo tre malĝoja, kredeble, kaj la haroj turmentataj de la vento, kun treega rapideco por alveni al mia patrino, ŝin kisi, min premi kontraŭ ŝi; konsoligi al mi mil animturmentoj antaŭaj, neesprimeblaj, kiuj premegis mian koron, vidante tiun grandan spacon verdan kaj profundan.