ITALA SOMERO.

Malmulte da fremduloj konas la Liguran marbordon[1] dum la somera sezono, inter la komenco de Junio kaj la finiĝo de Septembro. Ili alvenas tien ĉi nur por eviti la malvarman nordan vintron, kaj, post Pasko, ekforiradas. Ili nature volas reiri siajn hejmojn kaj propraĵojn sed plimultaj, precipe personoj sen devoj kaj sen ia okupado, veraj mondvagantoj, sekvis ilin, ĉar "La sezono estas finiĝita"! Tiuj ĉi sopiras je aliaj lokoj, kie ili povos rekomenci senfinajn vizitojn kaj ricevi ĉiutagajn invitojn al kunvenoj aŭ aliaj amuzaĵoj. Ankaŭ multaj erare kredas ke la somera varmo estas netolerebla. Sed iuj ne havante alian hejmon, aŭ aferistoj, restas, tre kontentaj pro la trankvileco. Ili pace laboras aŭ verkas, kaj ĝojas la senŝanĝeman belan veteron de la suda somero, ne timante iom pli malbona ol tertrema skueto[2]. El ĉiuj monatoj, Junio estas la plej bela; la ĝardenoj kaj la kamparoj estas florplenaj; la olivujoj, ordinare tiel grizkoloraj, estas preskaŭ verdaj: la rozoj kaj la kariofiloj[3], sufiĉe multekostaj dum la vintro, ne havas plu valoron; oni povas havi plenbrakon de ili per danko. Julio estas ankaŭ belega. La urbanoj komencas marbanojn, ĉar antaŭ la festo de Johano Baptisto, la maro ne estas tre saniga.[*] Ĉiutage oni vidas laŭlonge la marbordo junularon brunigitan de la suno, kaj kuŝitan sur la ŝtonoj kvazaŭ krokodiloj. Antaŭ la sunkuŝiĝo familioj malsupreniras al la maro, levas diverskolorajn tendetojn[4] en kiuj ili sin senvestigos, kaj, post la bano, kunvespermanĝas. Kelkafoje sed malofte, ŝarko proksimigas al la tero, sed kvankam tiuj ĉi malagrablaj vizitantoj plioftiĝas, ĝis nun oni povas bani sendanĝere. Oni diras ke la fiŝoj elvenis el la Ruĝa Maro tra la Sueza Kanalo. Antaŭ ne longe unu el miaj Italaj amikoj estis fiŝkaptanta vespere kaj malsupre, knabo naĝis. Subite la knabo ekkriis "Ho, kia bela hundego." Mia amiko rigardis kaj ekvidis proksime grandan fokon, ĉirkaŭ tri jardoj da longeco kiu lin rigardis per siaj brilantaj kaj inteligentaj okuloj. La besto diris "Papa" kaj "Mama" kaj tuj malaperis. Estis unu el la du specoj de fokoj kiuj loĝas en la varmaj maroj. La Angla nomo estas Monaĥa Foko (Monk Seal) oni edukas ilin sen malfacileco, kaj kelkafoje oni vidas ilin en Eŭropaj urboj je la nomo "La Parolanta Fiŝo." La fiŝistoj tie ĉi certigas min ke tiuj ĉi fokoj alvenos teren, surrampos sur la sablon ĝis la proksimaj vinberejoj kaj ekmanĝos la vinberojn. Mi mem dubas pri la vereco de la rakonto, sed eble iu el miaj legantoj diros ĉu la fokoj estas iam herbmanĝantoj. Nun, kiam ajn mi renkontas mian amikon, mi diras al li ke mi ĵus vidis fokon sur la pinto de olivujo, serĉantan oleon por sia salato. Li mokas kaj diras ke almenaŭ preter la vinberoj, la fokoj manĝas figojn!

La monato Aŭgusto estas iom tro varma, ĉar la suno brulegas la tutan tagon; la noktoj estas mallongaj kaj venas preskaŭ neniam eĉ pluvero. Do kiu povas, forflugas al la najbaraj maralpoj. Sed je la komenco de Septembro la vetero estas de nove tre agrabla. La sufiĉegaj fruktoj, persikoj, figoj kaj akvomelonoj anstataŭis la florojn; kaj oni forgesas la sekiĝitajn ĝardenojn kaj la profundan pulvon sur la stratoj.

Tiam, tro tro frue, Septembro finiĝas. La pluvoj aŭtunaj komencas: la fremduloj ekrevenas, kaj la dolĉa paco kaj kvieteco de la someraj monatoj estas foriritaj, kiel,

LA LASTA ROZO DE SOMERO.—(Moore).

Nun floras de l’somero
La sola lasta rozo.
La kunvivantoj ĝiaj
Velkis en mortripozo:
Ne estas flor’ parenca,
Aŭ rozburĝono ia,
Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn
Redoni al alia.

Mi ne vin lasos sole,
Sur la tronket’ plendeti
Ĉar la beluloj dormas,
Vi devas kundormeti.
En morto, sen parfumo,
L’amikoj jam dormetas:
Do floron vian teren
Ĝentile mi disĵetas.

Mi tiel volus sekvi
Se l’amikec’ finiĝus
Aŭ la juveloj brilaj
De l’amular’ foriĝus:
Ĉar se la koroj veraj
Kaj dolĉaj ne plu estus,
En la dezerta mondo
Volonte kiu restus?

Clarence Bicknell.

FOOTNOTES:

[*] A popular tradition.

[1] Sea-shore.

[2] A slight earthquake.

[3] Cloves.

[4] Tents.

[Copyright reserved.]