LA VENTEGO.

Dramo de SHAKESPEARE: tradukis A. MOTTEAU.

La plej malnova presita ekzemplero de "la Ventego" troviĝas en la foliega volumo, kiun la aktoroj Heminge kaj Condell—ambaŭ kolegoj de Shakespeare—preparis en la jaro 1623a, kaj ĝia unua prezentiĝo okazis la 1-an de Novembro 1611a, laŭ samtempaj raportoj.

Tiuj faktoj klarigas la maturan belecon, la riĉege imagitan fantazion de tiu nobla dramo, videble verkita dum la maturaĝo de ĝia kreinto—unu el liaj lastaj ĉefverkoj—eble la lasta.

AL LA MAJSTRO, LA ELPENSINTO DE ESPERANTO!

Ĉu La Ventegon esperantigante
Mi troatencas? Diru al mi, majstro.
Ho! ŝajnas mia Shakespeare tia fonto
Ke ĉiutage ĉerpas mi belaĵojn
En liaj helaj paĝoj! Do rigardu
Ne tro severe tiun ĉi libreton
Malindan eĥon je l’Avona Cigno.

A.M.

PERSONOJ.

Adriano}kortegaj sinjoroj.
Francisko
Iriso, Cereso, Juno,}spiritoj.
Nimfoj, Rikoltistoj,

⁂ La Agado havas lokon unue en ŝipo apud la landbordo, poste sur insulo.

AKTO I.

Sceno 1.—En ŝipo—Ventega fulmotondra bruego aŭdata.

(Venas Ŝipestro kaj Subestro.)

Ŝipestro.—Subestro!

Subestro.—Tie ĉi, mastro; kion vi ordonas?

Ŝipestro.—Bone; admonu la maristojn, vigligu ilin, aŭ la ŝipo disrompiĝos sur la ŝtonegoj. Vigle, vigle!

(Venas Maristoj.)

Subestro.—He! kamaradoj, kuraĝe! kuraĝe! Bravuloj vigle! vigle! Mallevu la velojn; atentu la fajfilon de l’mastro! ... Nun, blovu, ventoj, ĝis vi krevos, se estas sufiĉa spaco!

(Venas Alonzo, Sebastiano, Antonio, Ferdinando, Gonzalo kaj Aliaj.)

Alonzo.—Bona subestro, atentu! kie estas la ŝipestro? Brave agu, ŝipanoj!

Subestro.—Mi petas ke vi restu malsupre.

Antonio.—Kie estas la ŝipestro, subestro?

Subestro.—Ĉu vi ne aŭdas lin? Vi malhelpas nian laboron. Restu en viaj ĉambretoj. Vi nur helpas la ventegon tie ĉi.

Gonzalo.—Neniel; estu pacienca!

Subestro.—Jes, tuj kiam la maro estos. Iru for de tie ĉi! Ĉu tiaj blekegantoj timas reĝan nomon? Ne! Iru en la ĉambron. Silentu! Ne malhelpu nin.

Gonzalo.—Prave; memoru, tamen, tiujn kiujn la ŝipo portas.

Subestro.—Neniun kiun mi pli amas ol min mem. Nu! vi estas konsilano; se vi povas ordoni ke tiuj ĉi elementoj silentu, kaj tiamaniere trankviligu la nunan veteron, bone; ni ne tuŝos plu ian ŝnuregon; uzu vian povon! sed, se vi tion ne povas, estu danka ke vi jam tiel longe vivadis, kaj en via ĉambreto pretiĝu por ia ebla estonta malfeliĉo, se ĝi okazos. (Al la Maristoj) Vigle, kamaradoj! (Al la Aliaj) For de tie ĉi, mi petas! (Foriras).

Gonzalo.—Mi ja ĝojas pri tiu ĉi malgentilulo; ŝajnas al mi ke sur li ne estas signo de drononto; li perfekte prezentas pendigoton! Ho, sorto! zorgu pri lia pendiĝo; ke lia sorta ŝnuro nun fariĝu nia sava ŝnurego, ĉar, alie, ni ne povos esperi ian bonaĵon: se li ne naskiĝis pendonta, vere, mizera estas nia stato! (Ĉiuj foriras).

(Daŭrigota).