DIVERSAJ AVIZOJ.

Ni ricevis Bulgaran tradukon de Esperanta Lernolibro (de M. Cart), verkita de Sro. Atanosof. Ni esperas ke ĝi, kune kun la Unufoliego anoncita en nia lasta numero, multe helpos la disvastiĝon de la kara lingvo (kosto 5d.).

La Esperanta Germana Vortaro ankaŭ alvenis, kaj oni devas gratuli Sron. Jurgensen pri la bonegeco kaj grandeco de lia verko. Ĝi enhavas 220 bonepresitajn paĝojn, kaj kostas 2s. afrankite.


La Swiss, Aix-les-Bains and Nice Times de Junio 19 enhavas daŭrigotan artikolon pri Esperanto kiu kredeble interesos ĝian kosmopolitan legantaron. La artikolo estas skribita en la Angla lingvo de Sro. Hector Hodler, Redaktoro de la Juna Esperantisto.


Kunbatalanto en Victoria, Aŭstralio, skribas: "Kvankam estas nur antaŭ malmultaj semajnoj, ke mi estas lerninta ke Esperanto estas vivanta, mi memoris, ke oni al mi sendis antaŭ multaj jaroj, gazeton Esperantan Hodiaŭ (Junio 6) mi serĉis inter diversaj paperaroj, presaĵoj, leteroj, k.t.p., kaj trovis jene: La Esperantisto, No. 1, Nurnberg, 1 Septembro, 1889.

"Estas tre interese vidi, ke ĝi presiĝis preskaŭ tute en la nuna Esperanto."


"Estimata Sinjoro,—Mi havas la plezuron anonci al vi, ke multaj personoj interesas sin pri nia Liona bonfarado. Jam mi posedas pli ol 630 lotaĵojn, sed nun ni devas disvendi 3,000 biletojn! Kiel vi scias tre certe, la serioj de 5 biletoj havos almenaŭ unu gajnantan numeron. Mi plezurege sciigas al vi, ke la Rhona Prefekto, volante partopreni al nia bonfarado, sendis kune kun afabla letero, belegan bronzan artfaritaĵon; statuon reprezentantan ‘La Ventego.’

Kiel mi tre deziris du oficialajn lotaĵojn, mi faras ankoraŭ paŝadojn ĉe la Lionan Urbestron; mi atendas lian respondon, kiu tre certe, estos favora.

Ni devos ankoraŭ sciigi al viaj Gelegantoj, ke antaŭ du tagoj, mi ricevis mendon de 100 biletoj de Ŝia Moŝto la Reĝino de Sved-kaj-Norveĝujo, kiu interesiĝas pri tio, kion oni povas fari por faciligi la vivadon de la malfeliĉaj blinduloj.

Jen kelkaj bonaj novaĵoj, kiuj kuraĝigos la ŝanceliĝantojn aĉeti biletojn.

Volu akcepti miajn sincerajn salutojn,

E. Zabilon d’Her."

Oni adresu la mendojn de biletoj rekte al Fraŭlino Zabilon d’Her, 33, rue Sala, Lyon, France.


La Berlina Grupo pretigas dum la somero Esperantan Ekspozicion, kiu estos farata en la aŭtuno, kaj kies celo estas malfermi ĝian vintran agadon kaj Esperantajn kursojn. Oni esperas, ke la tutmonda Esperantistaro sendos poŝtkartojn al Prinzenstrasse 95 Berlin S.


Ĉe la Essex Hall kunveno de la Londona Klubo, Julio 11, oni decidis nenion definitivan pri la proponita fondo de Komerca Firmo. Ŝajne la ĝenerala opinio estis, ke tia entrepreno ne helpus je la Klubaj aferoj.

La Hon. Sekretario, Sro. H. Bolingbroke Mudie, bedaŭrinde estis devigita eksiĝi tiun Sekretariecon pro la grandega laboro de la Redaktado kaj eldonado de lia Gazeto.

Li dankis la Membrojn pro la tre kora aprobesprimo pri liaj penadoj, kiun oni donis al li, kaj diris ke li esperas, ke tiuj afablaj Esperantaj amikoj, kiuj korespondadis kun li ĉar li estis la Hon. Sekretario, daŭrigos siajn interesajn leterojn, sendante ilin al lia privata adreso, 67, Kensington Gardens Square, W.

Sinjoro Stead proponis, ke la Klubo estu remodelata, por ke ĝi fariĝu Societo de ĉiuj Britaj Esperantistoj, estrita de delegatoj de ĉiuj la Britaj Grupoj. Oni aplaŭdis la proponon, kaj eble la nova Hon. Sekretario baldaŭ povos sendi pluajn avizojn pri la rezultato de la propono.


"Triope" estas la nomo de la plej nova Esperanta libreto. Sinjorino Fauvart-Bastoul (Vic-Prezidantino de la Diĵona Grupo) tie donas al ni alian tradukon de "Nokto en Calabre" (The Esperantist, p. 143).

La dua parto estas Humoraĵaro, tradukita de Sro. Louis Fauvart-Bastoul. Tiam sekvas "Historia aventuro de la Imperia epopeo" originale verkita de Skadrestro Fauvart-Bastoul.

Tre bone presita en la Franca kaj Esperanta lingvoj, tiu ĉi libro estas interesa aldono al nia literaturo, kaj ankaŭ estas tre ŝatinda ekzemplo de Familia-verko.


La Septembra numero kredeble enhavos: Rakonton de H. G. Wells, tradukita (kun la permeso de la aŭtoro) de Dr. Martyn Westcott. Ankaŭ Originala Esperanta Sistemo de Eterna Kalendaro, elpensita de Rev. R. A. Davis; belaj poemoj kaj aliaj interesaĵoj tie troviĝos. Doktoro R. J. Lloyd, D. Litt., M.A., ankaŭ afablege promesis verki artikolon pri la Esperantaj Fonetikoj.