LA SIMPLANIMULO.
Originale verkita de E.W.
Por daŭrigi tiujn ĉi skizetojn pri miaj amataj samlandanoj, mi raportos pri la jena okazo, pri kiu mi skribis iom post kiam mi ĝin estis vidinta.
Mi vidis belegan pejzaĵon kaj la herbo estis tiel malseka, ke mi petis al kamparanino ke ŝi pruntu al mi seĝilon kiam mi skizus. Ŝia edzo alportis maton kaj seĝon, kiujn li metis por mi ekstere de la plektobarilo de la ĝardeneto. Mi sidiĝis tie kaj skizadis.
Post iom da tempo mi aŭdis piedfrapadon de ĉevalo, kaj poste, la voĉon de la rajdanto.
"Bonan matenon," li diris al la viro, "ĉu via nomo estas Thomas Johns?"
"Nu, vere, Via Moŝto, oni min konas per tiu nomo en tiu ĉi loko."
"Ĉu vi estis en la vendejo ĉe Llanfach sabaton?"
"Vere, Via Moŝto, mi ne ofte iras en vendejojn: tie estas ĉiam tro da trinkaĵo kaj da——"
"Ne penu min trompi, Vi tie estis lastan Sabaton kaj vi partoprenis en la tumulto ĉe la vendejo."
"Vere, Via Moŝto, neniam mi deziras tumultojn, ĉar mi ĉiam estas sobra, bonkonduta, junulo."
"Tiom pli bone; via atesto estos tiom pli utila. Tial, senprokrasto diru al mi akurate ĉion, kion vi aŭdis kaj vidis dum la tumulto."
"Ĉu, Via Moŝto, parolas pri batalo? Mi ĝin ne vidis, mi nenion tie vidis, ja nenion!"
"Sed vi certe devas esti vidinta ĉion; la loko estas tre malgranda."
"Vere, Via Moŝto, se la loko estas tiel malgranda, kiel mia ĝardeneto, mi povis ion nek vidi nek aŭdi, ĉar mi ne estis sabaton ĉe la vendejo."
"Estas senutile peni min trompi. Mi havas certan informon, ke vi ĉeestis dum la tuta tempo."
"Vere, Via Moŝto, al mi ne konvenas kontraŭdiri Vian Moŝton, kiu estas tiel scienculo kaj kiu estis edukita ĉe granda Universitato Angla, kaj vi havas grandajn literojn post via nomo."
"Nu! Diru al mi ĉion, kion vi vidis, kaj memoru, ke vi devos ĝin ripeti en la juĝejo."
"Vere, eĉ se mi devus ĵuri en la juĝejo de la Ŝafido en la ĉiela Jerusalemo mi ne povus diri, tion, kion mi neniam vidis, ja neniam!"
"Je kia horo vi venis en la vendejon sabaton?"
"Vere, Via Moŝto, kiam mi tie iras, mi alvenas kutime iom antaŭ la deka."
"Nu, vi estis tie vidita de la dekunua matene ĝis la kvara. Vi vidis la tutan aferon!"
"Vere, Via Moŝto, mi ja nenion vidis. Sed, se Via Moŝto bonvolos skribi sur papero tion, kion mi vidis, mia edzino min helpos ĝin lerni, kaj en juĝejo mi ĝin diros je mia ĵuro. Unue mi diros, ke Via Moŝto diris, ke mi ĝin vidis, ĝi do devas esti vera, ĉar Via Moŝto estas tiel klera sinjoro."
"Mi kredas, mia amiko, ke vi ne estas tiel simplanimulo, kiel vi ŝajnigas. Sed mi vin citos, kaj vi venos, aŭ vi estos punata."
"Vere, Via Moŝto, mi venos."
La ĉevalo kaj sia rajdanto foriris. Kiam mia skizo finiĝis, mi leviĝis, kaj la viro revenis al mi dirante: "Mia Fraŭlino, ĉu vi pensas de mia parolado kun la advokato?"
"Vi ne devas koleriĝi, mi mem estas Galino, kaj mi hontas kiam mi aŭdas miajn samlandanojn verŝajne mensogi. Kial vi ne rekte kaj honeste respondis: Jes, Via Moŝto, mi ĉeestis?" mi respondis.
"Jes, vere jes. Sed ĉu vi neniam legis vian Sanktan Biblion? Ĉu vi ne legis: Ne ĵetu viajn perlojn al porkoj? Tio signifas: Diru neniam la veron al advokato, ĉar, se vi ĝin faras, li certe ree sin turnos kaj vin disŝiros. Ankaŭ, se mi honeste al li diris, ke mi estis tie, mi estus mensoginta, tial ke mi ne tie estis. Mi laboris la tutan tagon ĉe la landsinjoro F. La viro, kiun la advokato bezonas, estas Thomas John Johns, kiu loĝas duonmejlon de ĉi tie. Se mi estis dirinta tion ĉi al li, mi ne estus aginta je mia najbaro tiel, kiel mi dezirus, ke li faru je mi. Neniu el ni iam ŝatas devi paroli kun juĝoj kaj advokatoj. Nu! Supozante ke kelkaj amikoj kunvenas en la vendejo, kaj la biero superfluas iliajn cerbojn tiel, ke ili malpaciĝas kaj batalas; certe ili povos decidi siajn proprajn aferojn. Se kelkaj kapoj estos fendataj de bastonoj, tio estas multe pli bone ol esti fendataj de la paroloj de advokatoj en ilia bela Angla miksaĵo kaj konfuzo, kiun ili nomas lingvo! Ke la viroj aranĝu aŭ batalu ĝis la fino, kaj tiel fariĝu pli bonaj amikoj ol antaŭe. Jen estas mia opinio."
"Sed kion vi faros kiam vi ricevos vian asignon?" mi demandis.
"Mi iros, ja, mi iros; kaj mia edzino akompanos min. Ŝi povos grimaci ridindege. Ofte, ja ofte, niaj najbaroj kunridos kun ni kiam ŝi imitos la malsaĝan mienon de la advokato, kiam li aŭdos Sinjoron F. diri, ke mi estis dum la tuta tago dek du mejlojn de la vendejo!"
La kamparano laŭtege ridis, kaj mi ne povis min deteni de kunridi ankaŭ.
Kompreneble mi ripetis la konversacion al neniu, nek tiam nek tie. Lia konfido je mi, nekonatulino, plaĉis al mi. Mi sciis, ke li ŝatis min, ĉar nur unufojon li nomis min "Fraŭlino."
Montri multe da ceremonia respekto antaŭe estis la ĝentila Gala maniero por esprimi la malestimon aŭ antipation.