LA KOMERCISTO KAJ LA RABISTOJ.

Originale verkita de O.W. 7074 (Francujo).

Mi estis tute juna kiam oni rakontis al mi tiun historion. Jam multe da tempo pasis de tiu tago, jaroj post jaroj; sed ĝi tiel impresis min, ke mi neniam ĝin forgesis, kaj eĉ ne ĝin forgesos. Nepre mi ne ĝin rakontos al vi tiel agrable, kiel oni rakontis ĝin al mi, sed mi petas de vi indulgon. Estu do malseveraj por aŭskulti min.

Estis foje riĉa komercisto kiu ne okupiĝis plu pri la negoco kiu loĝis kastelon kuŝitan meze de granda parko, plena je maljunaj, dikegaj kaj altkreskaj arboj. Ĝi estis tute ĉirkaŭita de altaj muroj. Bela ferpordego estis je la enirejo de la parko, kie komencis larĝa kaj longa aleo, ĉiuflanke ombrigita de la arboj. La komercisto havis edzinon kaj du filinojn, kiujn li amis tre varmege.

"Mi estos devigata lasi vin hodiaŭ por aliri la najbaran urbon," li diris al sia edzino kaj al siaj filinoj: "Mi estas ricevonta grandan sumon da mono, kiun oni ŝuldas al mi de longe, kaj kiun oni devas liveri al mi hodiaŭ. Mi ne povos reveni frue, sed nenion timu, vi scias ke mi ne havas ian malamikon en la lando; mi do revenos hejmen sendanĝere."

"Ho!" ekkriis lia edzino, "ne aliru la urbon, mi antaŭsentas, ke okazos al vi malbonaĵo, mi timas ke oni mortigos vin pro la granda sumo da mono, kiun vi kunportos kun vi."

"Ĉu mi neniam aliris la urbon? Ĉu mi neniam kunportis multe da mono? Ĉu mi iam revenis hejmen tre malfrue, renkontinte danĝeron?"

"Jes, jes, estas vere, sed tiun ĉi fojon, mi ne scias kial, mi timas, mi timegas. Ne deiru, mi petegas vin."

La infaninoj diris kiel sia patrino, sed la patro mokis ilin, kaj, posttagmeze, li kisis sian familion, diris al ili: "Ĝis la revido," kaj rajdante sur bona kaj obeema ĉevalo, li fortrotis.

Longa estis la vojiro, kaj nevarma la vetero. Nenio okazis dum la vojaĝo, kaj la komercisto alvenis en la urbon. Tie li ricevis la monon ŝulditan al li, kaj faris aliajn aferojn. Poste li eniris la gastejon, kie estis lia ĉevalo. Bonapetite li vespermanĝis, kontenta pro la bona sukceso de siaj aferoj; tamen li memoris pri la malgajaj paroloj de sia edzino, kaj li ne povis ne pensi pri ili.

Sed, kiam li finis manĝi, li pagis sian elspezon, seligis sian ĉevalon kaj forrajdis kunportante sian monon en monsaketo, alpendita per rimeno ĉirkaŭ la kolo.

Gaje fortrotis la ĉevalo, kiu blekis pro ĝojo, ĉar oni estis bone zorginta pri ĝi en la hotelo, kaj la bela kaj bonrasa besto bone sciis, ke ĝi aliras sian hejmon.

Malgraŭ la nevarmeco, oni sentis ke en la aero estis iom da fulmatondro, kaj oni vidis je la horizonto kelkajn palajn fulmetojn.

Kiel mi jam diris, la vojiro estis longa, kaj nur post du horoj la komercisto alvenus sian hejmon. Li ne rapidigis sian ĉevalon, sed permesis ĝin marŝi laŭvole; ĉar li sciis ke, kiam ĉevalo realiras al sia ĉevalejo, ĝi ne haltas, tute kontraŭe, ĝi rapidas.

Ili devis trapasi grandan tre densan arbaron, kaj la radioj de la luno ne trairis la branĉojn, sed la ĉevalo, oni diras, nokte vidas.

Tiuj altkreskaj arboj, nigraj kaj malgajaj, ŝajnis en tiu malluma vespero tute funebraj, oni kelkafoje aŭdis la kriojn: Hu Hu! de la paserstrigoj, kiuj en ĉiuj landoj estas opiniataj esti funebra antaŭsigno.

La komercisto, iom maltrankvila, nenion vidante en la profunda mallumo, konfidis al sia bona ĉevalo por sekvi la taŭgan vojon por realiri hejmen. Sed pasis multe da tempo, kaj li ne alvenis al sia domo. La ĉevalo kiu estis erarinta, ne sciis plu kien iri. Li kaj ĝi ne rekonis la lokon, li ekscitis la bonan beston por ĝin antaŭenirigi, sed sensukcese.

Kion fari? Kie mi estas? Estas tute malvarme kaj, se mi estos devigata pasigi tie ĉi la nokton, mi mortos pro malvarmeco, aŭ kredeble la lupoj manĝos min. Kaj miaj karaj infanoj, mia amema edzino! Kion ili pensos ne revidante min? Ili kredos, ke oni mortigis min! Kiom mi bedaŭras, ke mi ne obeis iliajn konsilojn.

Tiuj malgajaj pensoj plenigis lian animon, sed, ne perdinte tute kuraĝon, li provis trovi la taŭgan vojon; li do prenis sian ĉevalon per la brido; kaj post kelkaj momentoj, je la ekstremaĵo de ia vojeto, li ekvidis lumon. Li eniris tiun aleeton dirante al si, ke almenaŭ li trovos rifuĝejon por si kaj sia ĉevalo. La malaltaj branĉoj batis lian vizaĝon kaj malfacile ili ambaŭ antaŭeniris. Fine ili alvenis al maldensejo, kie li vidis la ruinojn de antikva kastelo, kun granda korto kaj altega turo. Meze de la korto estis fajro, kies lumecon li estis ekvidinta.

La vojaĝanto kondukis sian ĉevalon en la teretaĝan ĉambron de la turo, kaj li alligis ĝin per la brido al hoko fiksita en la muro. Li elprenis unu pistolon, kiu estis en unu el la selsakoj, kaj metis ĝin en sian zonon. Sur la tero estis multe da folioj, sendube tie alportitaj de la vento. La ĉevalo do havus bonan kuŝejon. Poste li alproksimiĝis al la fajro por varmigi sin. Post iom da tempo, plivarmigite, li intencis kuŝiĝi por ripozi atendante la taglumon. Tamen li estis maltrankvila: kiu ekbruligis tiun fajron? Kia estas tiu antikva kastelo kiun mi ne konas kaj pri kiu mi neniam aŭdis? Tiuj, kiuj ekbruligis la fajron sendube revenos.... Kaj ĉiam la penso pri la antaŭsentoj de lia edzino revenis en lian memoron.

Sed li estis tre laca kaj li falis pro laceco; li pretiĝis por envolvi sin en sian mantelon, kaj etendiĝi teren apud la fajrejo ... kiam subite li aŭdis bruadon de paŝoj kaj de kantoj. La voĉoj ŝajnis ebriaj, kaj li tre timis.

Kiaj estas tiaj homoj kiuj venas je tiu horo en tiun dezertan lokon? Nepre ili estas rabistoj kiuj ne sole rabos min sed ankaŭ min mortigos. Tiaj estis la pensoj de nia timegata heroo. Li tuj stariĝis, forkuris al la turo ne atendante la novvenantojn, kaj, kaŝinte sin malantaŭ kolono en la teretaĝa ĉambro de la turo, li vidis per la lumo de la fajro grandan amason da viroj, kiuj eniras la korton. Li tuj vidis, ke ili estas rabistoj. Ili ja havis ĉiuspecajn armilojn, kaj sovaĝajn kaj kruelajn vizaĝojn. Ili freneze kantas kaj ŝajnas ĝojegaj.

"Nu! Kunuloj," diris la Kapitano, altkreska viro kun la vizaĝo nigrharplena, kun tigraj okuloj. "Nu! ni noktmanĝu kaj trinkadu! Poste ni dividos la kaptaĵon. Vi ĉiuj estos kontentaj hodiaŭ, kaj mi vetus, ke kelkaj el vi aliros por loĝiĝi en la urbon, kaj tie travivos kiel honestuloj de ĉiuj respektataj, kaj honoritaj, iom pli malfrue, per altaj rangoj kaj ordenoj!"

Samtempe li ridegis, kaj ĉiuj imitis lin.

"Ja, ni efektivigis hodiaŭ belegan, mirindan aferon. Mi bone sciis, ke riĉa komercisto estus forestinta de sia kastelo kaj mi faris uzon el la okazo por vin alkonduki en ĝin, kie ni ĉiom kaptis. La kastelmastrino kaj ŝiaj filinoj estas forkurintaj, kaj ni, por nin varmigi, ekbruligis la kastelon. Certe, en tiu ĉi momento, ĝi estas nur amasego da cindroj. La akiraĵo estas grandega, kaj kiel mi jam diris, ni estos ĉiuj riĉaj, ĉar vere, li estis tre riĉa, tiu komercisto. Ci do, kunulo, iru en la kelon, kaj alportu la manĝaĵojn kaj precipe multe da vino; ni devas festi nian mirindan sukceson!"

La juna kunulo obeis la ordonojn de sia Kapitano kaj, post kelkaj minutoj, ĉio estis preta. Ili manĝis kaj drinkadis kiel porkoj: la vino malaperis en iliajn gorĝojn kiel en funelojn.

Sed subite stariĝis la Kapitano, kaj teruravoĉe li ekkriis: "Je la diablo! iu alvenis tien ĉi dum nia forestado. Mi volas tion scii, tuj, je ĉiuj diabloj de la infero! Ĉu vi ne vidas, teruro kaj sango! ke oni enmetis lignon en la fajron, alie ĝi estus tute estingita, kaj nun, mil demonoj! ĝi estas tiel brila, kiel ĝi estis kiam ni foriris! Mi tion ripetas al vi, mil tondroj! iu tien ĉi venis kaj, se li surprizis niajn sekretojn, sango de Diablo! li devos morti senkompate."

"Jes, jes!" ekkriis la aliaj unuvoĉe, "ni mortigos lin! Ni mortigos lin!" kaj laŭ ĉiuj direktoj ili deiris.

La Kapitano eniris la teretaĝan ĉambron de la turo, kune kun kelkaj el siaj kunuloj, kaj, rigardinte en angulo, li ekvidis la ĉevalon.

"Ĝi ne alliĝis propramove, tiu ĉi ĉevalo!" ekkriis li: "kaj tiu, kiu ĝin alligis, ne estas malproksime de tie ĉi. Nepre ni lin kaptos, kaj ne estos por li kompato."

La malfeliĉa komercisto, kiu unue kaŝiĝis malantaŭ unu el la kolonoj, kiuj subtenas la arkojn, aŭdinte tiujn parolojn, alkuris al la ŝraŭbforma ŝtuparo, kiu estis en angulo de la ĉambro, kaj rapide supreniris la ŝtupojn. Kiam li estis proksime je la unua etaĝo, li haltis por aŭskulti la interparoladon de la rabistoj. "Li ne estas tie ĉi, sed kredeble li estas en la turo. Ni do supreniru!" diris tiuj ĉi.

Tion aŭdinte, la timegata komercisto surrampis al la dua etaĝo. Ĉien traserĉis la rabistoj, kaj la malfeliĉulo surrampis la etaĝojn, unu post la alia, ne trovante ian lokon por sin kaŝi.

Fine li alvenis sur la supraĵon: denta muro ĝin ĉirkaŭis.

Tie ĉi, do, mi estos devigata morti, li pensis, kaj adresis lastan penson al sia kompatinda edzino, al siaj malfeliĉaj infanoj, kaj li pretiĝis por ĵeti sin super la muro en la profundegaĵon, ne volante ke la rabistoj lin mortigu.

Li aŭdis la paŝojn de la serĉantoj, kiuj rapidas al la lasta etaĝo, kaj, instinkte rigardante la malplenaĵon antaŭ ol morti, li ekvidis ferbaron, fiksitan en la muro, kiun, en la antaŭaj tempoj, oni uzis por starigi la standardon de la kastelmastro; tute kovrita de rustaĵo estis tiu baro.

Jen, li pensis, estas mia lasta rimedo por provi min savi, la rabistoj ne rigardos eksteren kaj, kiam ili estos foririntaj, mi resupreniros la supraĵon.

Li do pasis super la muron, kaptis la ferbaron per la manoj, kaj tie apogis sin super la profundegaĵo. Li aŭdis la kriegojn de la rabistoj, kiuj, furiozaj nenion trovinte, blasfemis kiel demonoj, kaj malsupreniris la ŝtuparon.

La komercisto, iom trankviligita, ne aŭdinte plu ian brueton, decidis por realiri la supraĵon kaj, levante la okulojn por vidi la randon de la denta muro, li pretiĝis por ĝin kapti per la mano ... sed, kiel mi povos esprimi la teruron, kiu premis lian animon, kiam li vidis du okulojn, brilajn kiel fajra karbo, kiuj rigardis lin kruele. Tiam mokanta voĉo diris al li: "Nu! kara komercisto, vi estas tre agrable lokata tie; tamen mi pli ŝatas mian lokon ol la via, sed nenion timu, mi ne volas mortigi vin."

Tion aŭdinte nia heroo rekuraĝiĝis, kaj li penis por atingi la muron per la mano, sed la rabisto diris al li: "Ne! mi ne volas mortigi vin, sed vi mortigos vin mem; kaj mi devas sciigi al vi ke, se vi penos por ekkapti la randon de la muro, mi tuj mortigos vin." Samtempe li direktis al lia vizaĝo pistolon.

La pendanto, kiu sentis, ke liaj fortoj foriĝas, faris lastan penon por ekkapti la muron, sed la laciĝo ne tion ebligis, kaj la skuo estis tiel forta, ke la ferbaro kurbiĝis; pli kaj pli, pro la malesperitaj penoj, kurbiĝas la ferbaro. Ĝi fine preskaŭ kontaktiĝas kun la muro.

La malfeliĉulo vidis, ke ne estas plu unu sola ŝanco por savi sin. Mil teruraj pensoj premegis lian animon. Pense li adresis lastan adiaŭon al sia familio. Tiam, per la maldekstra mano li fortege premegis la ferbaron kaj, per la dekstra, li prenis la pistolon kiun li estis enmetinta en sian zonon. Pro la mallumo la Kapitano ne ekvidis tiun geston. Direktinte ĝin al la vizaĝo de la rabisto, li diris: "Mi devas morti, sed ci ankaŭ mortos." Kaj li pafis; sed tiu lasta peno, tute senfortiginte lin, li duone svenis, lasis la ferbaron, kaj falis en la profundegaĵon...!

Sed, karaj Gelegantoj, nenion timu! nek por la honesta komercisto nek por la abomena Kapitano de la rabistoj.

La komercisto, lacega pri sia longa rajdado, estis ekdorminta sur sia ĉevalo, kiu kviete estis kondukinta lin ĝis lia hejmo. La subita halto ĉe la fera pordego de la parko vekigis lin, kaj li preskaŭ falis de ĝia dorso.

Aŭdinte la ĉevalon, la pordisto malfermis la pordegon, kaj, ĝoje blekante, la ĉevalo, kiu ne estis dorminta dum la vojaĝo, aliris al la domo.

Mi povas certigi al vi, ke la koro de la rajdanto perforte batadis, kiam li trairis la longan kaj malhelan aleon de sia parko, kaj li ne povos kredi, ke lia edzino kaj liaj infanoj estas ankoraŭ vivaj en la luksa kastelo.

Iliaj karesoj estis tute necesaj, por ke li kredu, ke lia malagrablega sonĝo ne estis vera.

Tamen li ĵuris, ke de nun, li ne plu iros al la urbo por reveni nokte sur ĉevalo.