LA MISTERA EDZIĜO.

Dana Rakonto de Henry Steffens, tradukita de Elise Bauer.

Nordokcidente de la insulo Zelando etendas sin malvasta duon-insula distrikto fruktodona, supersemita de vilaĝetoj, kaj kunigita kun la ĉeftero per mallarĝa sablaĵo. Super la sola urbo, kiun tiu ĉi duoninsulo posedas, la tero perdiĝas en la senkvietaj ondoj de la Kategato kaj prezentas terure sovaĝan kaj senfruktan vidaĵon. La mova sablo tie ĉi malaperigis ĉiun postsignon de kreskaĵoj, kaj la ventegoj kiuj blovegas el ĉiuj flankoj de la maltrankvila oceano ĉiam kaŭzadas ŝanĝon sur la supraĵo de la dezerto, kies sablaj montetoj alterne formiĝas kaj malaperas, senkvietaj kiel la ondoj, kiuj muĝadas ĉirkaŭe.

En tiu ĉi dezerta lando estis vilaĝo nomita Roerwig, ĉirkaŭ unu mejlo de la marbordo.

La mova sablo estas enteriginta la vilaĝon, kaj la loĝantoj, plimulte paŝtistoj aŭ fiŝkaptistoj, estas forlasintaj siajn dometojn proksimajn je la bordo. Unu sola konstruaĵo, la vilaĝa preĝejo, kiu staras sur monteto, ankoraŭ levas sian kapon super la nuda, ŝanĝema dezerto. Tiu ĉi preĝejo estis la scenejo de la sekvanta okazintaĵo.

Je la komenco de la lasta centjaro, la respektinda paroĥestro de Roerwig sidis en sia studejo en pia meditado. Estis jam noktomezo. La domo staris sur la rando de la vilaĝo, kaj la moroj de la loĝantoj estis tiel malmulte miksitaj kun malfido, ke rigliloj kaj seruroj estis nekonataj inter ili. Ĉiu pordo restis malfermita kaj negardita.

La noktlampo brulis malhele, la premanta silento de la malluma horo estis nur interrompata de la mallaŭta bruo de la maro, en kies ondoj la pala luno rebrilis. Subite la pastro aŭdis la pordon de la domo malfermiĝi kaj virajn paŝojn sur la ŝtuparo. Li atendis vokon al mortanto por alporti al li la lastan Sanktan Sakramenton kiam du fremduloj, envolvitaj en blankaj manteloj, rapide eniris en la ĉambron. Unu el ili alproksimiĝis, kaj ĝentile diris: "Sinjoro, vi havos la bonecon tuj sekvi nin. Vi devas fari edziĝan ceremonion; la geedzoj atendas vian alvenon en la preĝejo. Tiu ĉi sumo" daŭrigis la nekonatulo, vidiganta al la maljunulo monujon plenan je oro "sufiĉe rekompencos vin por via peno, kaj la maltrankviliĝo, kaŭzita de nia subita postulo."

La pastro rigardadis kun muta timo la fremdulojn, kiuj havis ion strangan, preskaŭ teruran en siaj mienoj. La postulo ripetiĝis kun tono serioza kaj komanda. Retrovinte sin de sia surprizo, la pastro komencis dolĉe komprenigi, ke lia devo ne permesas al li fari tian solenan agon, ne konante la geedziĝontaj. Sed nun la alia fremdulo antaŭenpaŝis kun minaca mieno, kaj diris: "Sinjoro, vi havas vian elekton: sekvu nin kaj prenu la prezentitan sumon, aŭ rifuzu kaj tiu ĉi kuglo pasos tra via kapo."

Samtempe li levis sian pistolon al la frunto de la respektindulo kaj atendis lian respondon.

Tiu ĉi leviĝis, sin vestis, kaj sciigis al siaj vizitantoj, kiuj ĝis nun estis parolantoj Dane, sed kun alilanda akcento, ke li estas preta por sekvi ilin.

La misteraj alilanduloj nun silente marŝis tra la vilaĝo, sekvataj de la pastro.

Estis malluma aŭtuna nokto, la luno jam malsupreniris; sed, forlasinte la vilaĝon, la maljunulo ekvidis kun teruro kaj miro, ke la malproksima preĝejo estas lumigita. Liaj akompanantoj, envolvitaj en siaj blankaj manteloj, rapide marŝis antaŭ li tra la nuda sabla ebenaĵo.

Alveninte ĉe la preĝejo, ili kovris liajn okulojn, flanka pordo malfermiĝis kun bone konata brueto, kaj la pastro sentis sin puŝatan en amason da personoj. Tute ĉirkaŭe li aŭdis murmuron de voĉoj kaj, proksime al li, paroladon en lingvo nekonata al li, sed li pensis ke ĝi estas Rusa. Starante senhelpa, okulkovrita, premata de ĉiuj flankoj, kaj tre konfuza, li sin sentis kaptatan de vira mano kaj violente tiratan tra la amason. Fine ŝajnis al li kvazaŭ la homoj malantaŭeniris; oni forprenis la bandaĵon de liaj okuloj, kaj li sin trovis starantan, kun unu el la fremduloj, antaŭ la altaro.

Vico da grandaj brulantaj kandeloj en belegaj arĝentaj kandelingoj ornamis la altaron. La preĝejo mem estis belege iluminita per sennombraj kandeloj. Se antaŭe dume liaj okuloj estis kovritaj, la murmurado de la ĉirkaŭa amaso estis pleniginta lian animon je konsterno, li nun ne malpli miriĝis je la neinterrompita silento, kiu reĝis en la preĝejo. La flankaĵoj kaj benkoj estis superplenigitaj, sed la meza trairejo estis tute malplena, kaj en ĝi li ekvidis nove malfermitan tombon. La ŝtono, kiu estis kovrinta ĝin, estis apogita kontraŭ benko ĉirkaŭ li, li vidis nur virajn estaĵojn sed sur unu el la malproksimaj benkoj li kredis distingi virinan formon. La silento daŭrigis malmultajn minutojn, dum kiuj nenia movo estis vidata inter la kolektiĝaro.

Fine viro, kies belega vestaĵo distingigis lin de la aliaj, kaj anoncis lian altan rangon, leviĝis kaj rapide trapaŝis la malplenan trairejon. Liaj paŝoj resonadis tra la konstruaĵo kaj ĉiuj okuloj sin turnis sur lin. Li estis de meza kresko, kun larĝaj ŝultroj kaj fortaj membroj. Lia irado estis komanda, lia vizaĝ-koloro flavabruna, liaj haroj korv-nigraj, liaj trajtoj severaj, kaj liaj lipoj kunpremitaj kvazaŭ en kolero. Granda agla nazo plifortigis la arogantecon de lia mieno, kaj densaj mallumaj brovoj malaltiĝis super liaj fervoregaj, brulaj okuloj. Li portis verdan veston kun larĝaj oraj galonoj kaj brilanta stelo. La fianĉino, kiu nun staris genue apud li, estis riĉege vestita. Ĉielblua vesto, arĝente ornamita, envolvis ŝiajn delikatajn membrojn kaj falis en larĝaj faldoj sur ŝian gracian figuron; diademo brileganta je diamantoj ornamis siajn malhelajn harojn. Ŝiaj trajtoj estis belegaj, kvankam malespero nun montriĝis en ili; ŝiaj vangoj estis palaj kiel tiuj de malvivulo, ŝiaj okuloj malsekaj je ploroj kaj ŝiaj senpovaj brakoj pendis senmove apud ŝia preskaŭ senviva korpo.

Genue antaŭ la altaro la figuro de morto, ŝajnis ke teruro estis rigidiginta ne sole ŝiajn vivemajn povojn sed ankaŭ ŝian konscion.

La pastro nun ekvidis proksime al li maljunan malbelulinon, en multekolora vesto, kun sang-ruĝa turbano sur ŝia kapo, kiu rigardadis la genufleksantan fianĉinon kun esprimo de Furio. Li ankaŭ ekvidis malantaŭ la fianĉo viron de grandega kresko kaj malluma vido, kies okuloj estis senmove fiksitaj tere. Terurigite la pastro staris muta dum kelke da tempo ĝis elvokanta rigardo de la fianĉo memorigis al li la ceremonion, kiun li devis fari.

Sed la necerteco ĉu la geedziĝontoj komprenas lian lingvon estis por li nova fonto de maltrankvileco. Tamen li kuraĝis demandi la nomojn de la gefianĉoj. "Neandro kaj Feodora" estis la respondo farita en malĝentila voĉo.

La pastro nun komencis legi la preĝojn kun tremanta voĉo. Ofte li eraris kaj haltis por ripeti la vortojn, sed nek la fianĉo nek la fianĉino ŝajnis rimarki lian konfuzon, kaj tio ĉi plicertigis al li ke ili nekomprenas lian lingvon. Adresinte la demandon: "Neandro ĉu vi volas havi tiun ĉi virinon por via edzino," li dubis ĉu li ricevus ian respondon, sed je lia miro, la fianĉo respondis jese, kun laŭta, preskaŭ kria voĉo, kiu resonadis tra la preĝejo, dume profundaj ĝemoj de la tuta aŭditorio akompaniis la teruran "Jes!" kaj tremeto, kiel la rebrilo de malproksima fulmo pasis super la vizaĝo de Feodora. Tiam la pastro turnis sin al ŝi kaj diris pli laŭte por veki ŝin el ŝia svenadego: "Feodora, ĉu vi volas havi tiun ĉi viron por via edzo?" La senviva formo antaŭ li ŝajnis reviviĝi ĉe tiu ĉi demando, ŝiaj lipoj tremadis, ekbrilo de fajro radiis en ŝiaj okuloj, ŝia brusto leviĝis kaj malleviĝis, ploroj mallumigis la brilon de ŝiaj okuloj, kaj la "Jes" elvenis kiel krio de dolorego de mortanto, kaj ŝajnis trovi eĥon en la sonoj de ĉagrenego, kiuj ekvenis de la ĉirkaŭa amaso. La edzino falis en la brakojn de la abomeninda maljunulino.

Kelkaj minutoj pasiĝis en terura silento, la pala preskaŭ senviva virino denove genufleksis kvazaŭ en profunda svenado, kaj la ceremonio estis finita. Nun la edzo leviĝis kaj kondukis sian edzinon al ŝia antaŭa sidejo, sekvata de la grandegulo kaj la malbelulino. Tiam la du fremduloj reaperis kaj, kovrinte la okulojn de la pastro, puŝis lin perforte ekster la pordon, kiun ili riglilis interne. Dum kelkaj minutoj li penis kolekti sin, kaj estis necerta ĉu la terura sceno kun siaj rimarkindaj cirkonstancoj ne estis sonĝo. Sed, forŝirinte de siaj okuloj la bandaĵon, li vidis antaŭ li la lumigitan preĝejon, li aŭdis la murmuron de la amaso kaj li estis devigata kredi je ĝia realeco.

Por vidi la finiĝon, li sin kaŝis en angulo de la konstruaĵo kaj, aŭskultante li aŭdis la voĉojn plilaŭtiĝi, fervora malpaco fariĝis, li kredis rekoni la voĉon de la edzo, komandantan silenton.

Sekvis longa paŭzo.

Subite, pafo eksonis. Krio de virina voĉo aŭdiĝis.

Denove paŭzo, poste sonadis la batoj de laboriloj, kiuj daŭrigis preskaŭ kvaronon da horo.

Tiam la kandeloj estingiĝis, la murmuro rekomencis, la pordo malfermiĝis kaj aro da personoj ekkuris el la preĝejo kaj rapidis al la maro.

La maljuna pastro eliris el sia kaŝejo kaj rapidis returnen en la vilaĝon, kie li vekis la najbarojn kaj amikojn, por rakonti al ili sian nekredeblan kaj mirindan aventuron. Sed ĉio, kio ĝis nun estis okazinta inter tiuj ĉi simplaj homoj, estis estinta tiel kvieta kaj ordinara, ke alia teruro atakis ilin. Ili kredis, ke ia malfeliĉa akcidento estis detruinta la spiriton de ilia amata estro. Tiu ĉi havis grandan malfacilecon venigi kelkajn el ili al la preĝejo, armitajn de hakiloj kaj fosiloj.

Mateniĝis, kaj kiam la bona pastro kune kun siaj kunuloj supreniris la monteton, ili ekvidis militan ŝipegon apud la marbordo, kun veloj streĉitaj, forveturantan al la nordo.

Je tia mirinda vidaĵo en tiu ĉi malproksima regiono la vilaĝanoj jam ŝanceliĝis forĵeti rakonton de la pastro kiel neverŝajna, kaj ili inkliniĝis ankoraŭ pli kredi ĝin, vidante ke la pordo de la preĝejo estis malfermita perforte. Plenaj je atendoj ili eniris kaj la pastro montris al ili la tombon malfermita en la nokto. Estis facile vidi, ke la ŝtono estis levita kaj remetita. Ili faris uzon de siaj iloj, kaj baldaŭ nova, riĉe ornamita ĉerko aperis. La maljunulo malsupreniris en la tombon kun malpacienco de junulo. Aliaj lin sekvis, kaj ili kune forlevis la kovrilon. Tiam la pastro trovis siajn antaŭsentojn certigitajn. En la ĉerko kuŝis la mortigita edzino, kuglo estis penetrinta ŝian bruston ĝis la koro. La belega diademo, kiun ŝi estis portinta, estis malaperinta, sed la freneza esprimo de ĉagreno estis forlasinta ŝian vizaĝon kaj ĉiela trankvileco kuŝis sur ŝiaj trajtoj.

La maljunulo sin ĵetis genuen apud la ĉerko, kaj ploregis kaj preĝis laŭtavoĉe por la animo de la mortigitino, dume liaj akompanantoj staradis mutaj kaj terurigitaj.

Li sin kredis devigita sciigi la okazintaĵon al sia estro la Episkopo de Zelando, kaj, ĝis la alveno de ia ordono, li ĵurigis ĉiujn siajn amikojn gardi la sekreton. Baldaŭ persono de altega rango alvenis el la ĉefurbo, demandis pri ĉiuj cirkonstancoj, vizitis la tombon, laŭdis la observitan silenton kaj diris, ke la tuta okazo devas por ĉiam restadi sekreto.

Samtempe li minacis per severa puno ĉiun, kiu kuraĝus paroli pri ĝi.

Post la morto de la paroĥestro, oni trovis en la paroĥa registro-libro skribon, rakontantan tiun ĉi aferon. Kelkaj kredas, ke ĝi havas ian sekretan kunigon kun la violentaj politikaj ŝanĝoj, kiuj havis lokon en Rusujo post la morto de Katerino kaj Petro I., sed estas malfacile, se ne neeble, solvi la profundan enigmon de tiu mistera edziĝo.

Pakaĵo por Avo!—Nun, do! ekkriis knabineto, dum ŝi serĉis tirkeston:

"Avo ja iris en ĉielon sen liaj okulvitroj! Kion li faros?"

Iom poste, kiam oni supozis, ke alia parenco en la domo estis morte malsana, ŝi kuris al lia litflanko kun la avaj okulvitroj en ŝia mano, kaj diris:

"Vi estas mortonta?"

"Oni diris al mi tion."

"Ironta al ĉielo?"

"Mi ĝin ja esperas!"

"Nu, jen la okulvitroj de avo, volu preni ilin al li!"

(J.T.).

La Vilaĝanino kaj ŝia Laktokruĉo.—Vilaĝanino portante sur ŝia kapo kruĉon da lakto, piediris vigle, kaj samtempe pripensadis: "La mono, kiun mi ricevos por tiu ĉi lakto ebligos min pligrandigi mian kvanton da ovoj ĝis mi havos tri centojn. La ovoj produktos almenaŭ ducent kvindek kokidojn. Tiuj kokidoj estos taŭgaj por vendejo ĵus kiam la kortbirdaro estos ĉiam kosta; tiel ke mi nepre havos sufiĉe da mono por aĉeti novan robon. Vestita je tiu robo, mi iros al la foiro, kien ĉiuj junuloj penados por min akompani; sed, ne! mi rifuzos ĉiun el ili per kapŝanceligo." Kontentega je tia ideo, la fraŭlino ne povis deteni sin, kaj, nekonscie, movis sian kapon, laŭ la penso, kiu ŝin posedis, kiam subite falis la kruĉo da lakto, kaj ŝia tuta fantazia feliĉo tuj malaperis.

"Ne kalkulu viajn kokidojn antaŭ ol ili elŝeliros."

(6266).

A FIRST LESSON IN ESPERANTO.[*]

Compiled by Rev. R. A. Davis.

A (ah as in half)—A, adjective; AS, present tense; ANTA, pres. part. act.; ATA, pres. part. pass.

E (ei as in eight)—E, adverb.

I (ee as in three)—I, infinitive; IS, past tense; INTA, past part. act.; ITA, past part. pass.

O (o as in No.)—O, noun; OS, future tense; ONTA, fut. part. act.; OTA, fut. part. pass.

U (wo as in two)—U, imperative; US, conditional.

AJ, i in five; AŬ, ou in out; OJ, oy in boy; C = ts; Ĉ = ch (church); G = g in go; Ĝ, g in George; J, y in yes = plural; Ĵ, s in pleasure; N, accusative or direct object, motion towards, direction, time, dates, duration, price, weight, measure; Ŝ, sh in cash; KN, KV, "I think no one should drink vinegar."

All vowels are rather long. The tonic accent marked ′ is in the last syllable but one.

I think someone is knocking—ringing.Mi pens.as ke oni frap.as—sonor.as.
Go and see who is there. Who is knocking?Ir.u kaj vid.u kiu est.as tie. Kiu frap.as?
Who is there? It is Mr. A.Kiu est.as tie? Ĝi est.as Sinjor.o A.
Come in.En.ir.u.
Good day, Sir.Bon.a.n tag.o.n, Sro (Sinjor.o).
How do you do?Kiel vi san.as?
Very well, Sir, thank you.Tre bon.e, Sinjor.o, mi dank.as vi.n.
Please close—lock—the door.Vol.u ferm.i—ŝlos.i—la pord.o.n.
Take a seat, please. Do you know me?Sid.iĝ.u, mi pet.as. Ĉu vi mi.n kon.as?
I have not the honour of knowing you.Mi ne hav.as la honor.o.n vi.n kon.i.
I am a stranger to you, but I am a friend of Mr. B.Mi est.as ne.kon.ata al vi, sed mi est.as amik.o de Sinjor.o Bo.

I have something to say to you.Mi hav.as io.n por dir.i al vi.
What do you want? What do you wish?Kio.n vi bezon.as? Kion vi vol.as?
I want to speak to you.Mi bezon.as parol.i kun vi.
Can I be of any use to you?Ĉu mi pov.as est.i util.a al vi?
Forgive me, but I have received a letter which I cannot understand.Pardon.u al mi, sed mi ricev.is leter.o.n kiun mi ne pov.as kompren.i.
Can you understand it?Ĉu vi pov.as kompren.i ĝin?
Show me the letter, perhaps I can (shall be able to) help you.Montr.u al mi la leter.o.n, ebl.e mi pov.os help.i vi.n.
It is a letter from one of my friends, but he has written it in some strange language.Ĝi est.as leter.o de unu el mi.a.j amik.o.j, sed li ĝin skrib.is en ia strang.a lingv.o.
Yes, he has written to you in Esperanto.Jes, li skrib.is al vi en Esperant.o.
Esperanto! What is that? I have never heard of it.Esperant.o! Kio est.as tio? Mi nen.iam aŭd.is pri tio.
It is the new international language.Ĝi est.as la nov.a internaci.a lingv.o.
But who speaks Esperanto?Sed kiu parol.as Esperant.o.n?
People-of-every-land, and they find the propagation of Esperanto exceedingly (.eg.) pleasurable.Ĉiu.land.an.o.j, kaj ili trov.as plezur.eg.a la propagand.o de Esperant.o.
Esperanto is the international language. By means of this language one can be understood by the whole world. You ought to learn it.Esperant.o est.as la internaci.a lingv.o. Per tiu.ĉi lingv.o oni pov.as est.i kompren.at.a de la tut.a mond.o. Vi dev.as ĝi.n lern.i.
Thank you. Now, kindly tell me what my friend wishes to say in his letter.Mi dank.as vi.n. Nun, vol.u rakont.i al mi tio.n, kio.n mi.a amik.o vol.as dir.i en si.a leter.o.

Now, let us continue our conversation about Esperanto—the most useful language.Nun, ni daŭr.ig.u ni.a.n inter.parol.ad.o.n pri Esperant.o—la util.eg.a lingv.o.
Is an international language possible?Ĉu internaci.a lingv.o est.as ebl.a?
Yes, and Esperanto is a very interesting language. You can make use of it whenever you need to write to persons living in foreign lands who possibly do not know your language, and whose native language you do not know.Jes, kaj Esperant.o est.as tre interes.a lingv.o. Vi pov.as util.ig.i ĝi.n kiam ajn vi bezon.as skrib.i al person.o.j loĝ.ant.a.j en fremd.a.j land.o.j, kiu.j ebl.e ne sci.as vi.a.n lingv.o.n, kaj kies naci.a.n lingv.o.n vi ne sci.as.
Wonderful! But how is it possible to do that? Suppose that the person addressed not only does not know the language, but, like me, has not even heard of it?Mirind.e! Sed kiel est.as ebl.e ti.o.n far.i? Supoz.u ke la adres.it.o ne nur ne sci.as la lingv.o.n, sed, kiel mi, eĉ ne aŭd.is pri ĝi?
You have only to send with your letter a small leaflet called "Little Vocabulary," and the person addressed will be able to understand your letter.Vi dev.as nur send.i kun.e kun vi.a leter.o mal.grand.a.n foli.et.o.n nom.at.a.n "Vort.ar.et.o," kaj la adres.it.o pov.os kompren.i vi.a.n leter.o.n.
Is it possible?Ĉu ĝi est.as ebl.a?
I assure you it is so.Mi vi.n cert.ig.as, ke est.as tiel.
Well, what is truly your opinion about it? What do you say about it?Nu, kio est.as ver.e vi.a opini.o pri ĝi? Kio.n vi dir.as pri ĝi?
I certainly think that it is a practical language for international correspondence, and that it is the only practical solution to enable everyone whatsoever to correspond with people living in other countries. I am convinced that it will be(come) a great gain (boon) for the world if it receives the attention which it deserves.Mi cert.e opini.as, ke ĝi est.as praktik.a lingv.o por inter.naci.a korespond.ad.o, kaj ke ĝi est.as la sol.a praktik.a solv.o por ebl.ig.i ĉiu.n ajn korespond.i kun ali.land.ul.oj. Mi est.as konvink.it.a ke ĝi (far.iĝ.os) est.os grand.a gajn.o por la mond.o se ĝi ricev.os la atent.o.n, kiu.n ĝi merit.as.
Bravo! I think that that is a magnificent idea. But I fear that few Englishmen will use it.Brave! Mi pensas, ke ĝi estas bonega ideo. Sed mi timas, ke malmultaj Angloj uzos ĝin.
Well, I have received a foreign publication, and it contained a leaflet. What do you think it was? It was "A Directory of Tradespeople accepting the use of Esperanto"! If the foreign tradespeople are accepting the use of Esperanto, English tradespeople must accept it too.Nu! mi ricevis fremdan eldonaĵon, kaj ĝi enhavis folieton. Kion vi pensas ke ĝi estis? Ĝi estis:—"Adresaro de la Komercistoj akceptantaj la uzadon de Esperanto." Se la fremdaj komercistoj akceptas la uzadon de Esperanto la Anglaj komercistoj devos akcepti ĝin ankaŭ.
Well, I, at least, will begin to learn. I believe that perhaps the use of Esperanto will help me in my business. How can I begin to learn Esperanto?Nu, mi, almenaŭ, komencos lerni. Mi kredas, ke eble la uzado de Esperanto helpos min en mia komerco. Kiel mi povos komenci lerni Esperanton?
I have some books for learning, and I will lend them you.[1]Mi havas lernolibrojn kaj mi prunte donos ilin al vi.
I thank you, but, pardon me, could you teach me?Mi dankas vin, sed, pardonu min, ĉu vi povus instrui min?
Yes, certainly, with pleasure.Jes, certe, kun plezuro.
You are very kind. When will you come?Vi estas tre ĝentila. Kiam vi alvenos?
What is the date to-day? I will come in a few days—next Saturday.Kian daton ni havas hodiaŭ? Mi venos post malmultaj tagoj, la Sabaton plej proksiman.
I will visit you any time that is agreeable to you.Mi vizitos vin tiam kiam estos agrable al vi.
Come as often as possible—every day if you like.Venu kiel eble plej ofte, ĉiutage, se vi volos.
I will do that willingly.Tre volonte mi faros tion.
I think I will come to you to-morrow, and from now I will visit you daily.Mi pensas ke mi venos morgaŭ, kaj de nun mi vizitos vin ĉiutage.
At what hour will you come to my house?Je kioma horo vi venos al mia domo?
I will come at 10.25.Mi venos je la dek-dudek-kvin.
We can begin to-day. I can give you the first lesson now; do you consent to that?Ni povas komenci hodiaŭ. Mi povas doni al vi la unuan lecionon nun; ĉu vi konsentas al tio?
Yes, certainly, with pleasure. I consent heartily.Jes, certe, kun plezuro; tutkore mi konsentas.
Here are the books. Have you a grammar?Jen estas la libroj. Ĉu vi havas gramatikon?
Yes, here it is; but I cannot find the dictionary.Jes, jen ĝi estas; sed mi ne povas trovi la vortaron.
I cannot find it anywhere in the room.Mi ne povas trovi ĝin ie en la ĉambro.
Have you put it anywhere?Ĉu vi metis ĝin ien?
I cannot remember.Mi ne povas memori.
Where are your other books?Kie estas viaj aliaj libroj?
They lie on the table in the dining-room.Ili kuŝas sur la tablo en la manĝoĉambro.
I have neither pencil nor pen.Mi havas nek krajonon nek plumon.
If you have a pen or pencil, kindly lend it me.Se vi havas plumon aŭ krajonon, volu aminde prunte doni ĝin al mi.
Have you a better pen than this, for I cannot write with it?Ĉu vi havas pli bonan plumon ol tiu ĉi, ĉar mi ne povas skribi per ĝi?
Where are your pencils or pens?Kie estas viaj krajonoj aŭ plumoj?
They are in that box by the inkstand.Ili estas en tiu skatolo apud la inkujo.
There are not many pens in the pen box.Ne estas multaj (multe da) plumoj en la plumujo.
I want a penholder. Are you writing?Mi bezonas plumingon. Ĉu vi skribas?
I cannot understand your writing.Mi ne povas kompreni vian skribaĵon.
[2]Always write legibly!Ĉiam skribu legeble!
How do you pronounce this word?Kiel vi elparolas tiun ĉi vorton?
What is the meaning of this word?Kio estas la signifo de tiu ĉi vorto?
Do you understand this lesson?Ĉu vi komprenas tiun ĉi lecionon?
Yes, I understand it well.Jes, mi komprenas ĝin bone.
Can you not understand me?Ĉu vi ne povas kompreni min?
Yes, Sir, I understand you.Jes, Sro, mi komprenas vin.
Why don’t you answer? Why are you silent?Kial vi ne respondas? Kial vi silentas?
I cannot do my exercise correctly. I cannot do my exercises, for I have no dictionary.Mi ne povas korekte fari mian ekzercon. Mi ne povas fari miajn ekzercojn, ĉar mi ne havas vortaron.
I will see about the dictionary, and perhaps I will send it to you to-morrow.Mi zorgos pri la vortaro, kaj eble mi sendos ĝin al vi morgaŭ.
What would you do if you were I? What do you advise me to do?Kion vi farus se vi estus mi? Kion vi konsilas al mi fari?
I advise you to learn these easy exercises in this book by heart.Mi konsilas vin lerni parkere tiujn ĉi facilajn ekzercojn en tiu ĉi lernolibro.
You will soon be able without trouble to read and speak Esperanto. You must remember these rules.Vi baldaŭ povos senpene legi kaj paroli Esperanton. Vi devas memori tiujn ĉi regulojn.
I shall never forget them.Mi neniam forgesos ilin.
When you believe your acquisition of Esperanto is sufficient to begin corresponding, you can have your name entered amongst the Esperantists whose names appear in the Adresaro.Kiam vi kredos, ke via akiro de Esperanto estas sufiĉa por komenci korespondadon, vi povos enskribigi vian nomon inter la Esperantistoj, kies nomoj aperas en la Adresaro.
Do you want anything?Ĉu vi bezonas ion?
I want the books which you have lent me.Mi bezonas la librojn kiujn vi prunte donis al mi.
Here are the books.Jen estas la libroj.
I will read each one carefully before I return it to you. I shall read that book to-morrow morning. I shall read for two hours every day. If I read this book at the rate of two pages an hour, I shall finish it in three weeks or a month.Mi legos ĉiun zorge antaŭ ol mi redonos ĝin al vi. Mi legos tiun libron morgaŭ. Mi legos du horojn ĉiutage. Se mi legos po du paĝoj en ĉiu horo, mi finos ĝin en tri semajnoj aŭ unu monato.
Whose book is this?Kies libro tiu ĉi estas?
This book belongs to my wife.Tiu ĉi libro apartenas al mia edzino.
I have found the dictionary.Mi trovis la vortaron.
Where was it?Kie ĝi estis?
I found it in my box.Mi trovis ĝin en mia skatolo.
I shall buy these books. I shall read every Esperanto book that I get. The more I hear of Esperanto the more I like it.Mi aĉetos tiujn ĉi librojn. Mi legos ĉiun Esperantan libron kiun mi ricevos. Ju pli mi aŭdas pri Esperanto, des pli mi ŝatas ĝin.
[3] Always employ Esperanto when you write to me.Ĉiam uzu Esperanton, kiam vi skribos al mi.
Your idea is very good. I will write as often as possible, as soon as possible; in a few days.Via ideo estas tre bona. Mi skribos al vi kiel eble plej ofte ... kiel eble plej frue ... post malmultaj tagoj.
I heartily thank you. I do not know how to thank you for your great kindness.Mi dankas vin korege. Mi ne scias kiel danki vin pro via granda afableco.
I am very glad that I have been able to be of use to you. I think you will progress very well—at least, I will help you in every way.Mi estas tre kontenta ke mi povis esti utila al vi. Mi kredas ke vi progresos tre bone, almenaŭ mi helpos vin ĉiel.
Thank you once more.Mi dankas vin ankoraŭ unu fojon.
Au revoir.Ĝis la Revido!
Good-bye.Adiaŭ!

In addition to the rules mentioned at the beginning of this Lesson, the Grammar of Esperanto is further simplified by the following devices.

The Definite article is invariably LA; the Indefinite article does not exist.

About thirty affixes are employed to modify the meanings of root-words, thus minimising the amount of brain work required to acquire a long vocabulary.

Prefixes.—

Suffixes.—

Students will do well to remember that Double letters only occur when two roots, the one ending and the other beginning, with the same letter, are joined. Hom-mano, a human hand. Re-en-iri, to go in again.

ESTI, to be, is the only Auxiliary verb. I have seen, Mi estas vidinta. He has been seen, Li estas vidita.

All shades of meaning can be expressed in Esperanto.

Questions are introduced by the word Ĉu, and the order is not inverted. Ĉu mi vidas, Do I see.

Prepositions govern the Nominative case, unless motion towards be indicated, when Accusative termination is used. Promeni en la ĝardeno(n). To walk in(to) the garden.

THERE ARE NO EXCEPTIONS TO ANY OF THE RULES IN ESPERANTO.

FOOTNOTES:

[1] Complete Text Book, 1/8; Thirty-Six Exercises and Keys, 1/3; The Esperantist, Monthly, 3/- per annum (all post free), from the Librarian, Esperanto Club, 41, Outer Temple, W.C.

[2] Editor’s Request.

[3] Editor’s Request.