ĈU FIZIKA KULTURO PLIGRANDIGAS SPIRITAN FORTON?
La Unua Premia artikolo en "Health and Strength Gazeto," de 1903.
Tradukita en Esperanto de la Aŭtoro, J. F. H. Woodward.
La respondo al tiu ĉi demando povas esti tre vera, tamen tre mallonga. Jes! Sed tiu respondo nek interesus nek kontentigus viajn Legantojn, tial ni esploros tiun ĉi aferon.
Ili do povas juĝi por si mem, ĉu ĝi ne estos je ilia profito partopreni en ekzercoj, kiuj ne nur plibonigas la sanon de la korpo, sed ankaŭ la povojn de la spirito.
Macfadden demandas: "Kial la homo ne plibonigis fizike, kiel li faris en aliaj rilatoj?"
Li respondas tiun ĉi demandon jene: "Ĉar li dependis de medicina scienco por sia fizika bonstato."
Tiu ĉi estas sendube vera pri la estinteco, sed ne pri la nuntempo, escepte pri tio, ke ni ne enhavu tiun grandan klason da personoj, kiuj povas kalkuliĝi laŭ miloj en la mondo, kiuj, kiam malsanaj, konfidas tute je ĉarlatanaj kuraciloj por sia resaniĝo.
Ni konas ke unu rezultato de tia malspriteco estas, ke grandaj nombroj da ili mortas multe da jaroj pli frue ol ili devus, se ili ne prenis tiujn ĉi ĉarlatanajn kuracilojn, kaj, anstataŭ ol tio alprenis "fizikan kulturon" kaj permesis al Naturo ordigi tion en la sistemo, kion ili sin mem malrektigis.
Se la malboneco tie ĉi finiĝis, ĝi estus sufiĉe malbona, sed malfeliĉe, ili naskigas en la mondon rason da malfortaj, malgrandaj estaĵoj, kiu mankas ĉian econ kiu igas grandajn kaj belajn virojn kaj virinojn, tiajn, kiaj estis la Spartanoj antikve. Ili nek havas fortecon nek grandecon de korpo, kaj estas pli malpli de malforta spirita povo. Tiuj ĉi kaŭzoj produktas moralan modelon de malalta grado. Ja ne estas fizika forteco sufiĉa por nutri malfortan cerbpovon; tia estas la opinio de multe da kuracistoj ĉe la rifuĝejoj de lunatikoj en Anglujo kaj alilande.
Nu, kio estas la kaŭzo de tio ĉi?
Nur estas unu respondo: La malatento je konvena flego kaj pligrandigo de la korpaj povoj, netaŭga nutraĵo, tabakfumo, la drinkaĵo, kaj malbonmoreco.
Korektu tiujn ĉi aferojn, kaj, post du generacioj, estos nepra plibonigo ĉe la raso.
Tiu ĉi ŝanĝo jam estas iomete komencita, per la pliuzado de gimnastikoj, kaj per kluboj de naĝarto, piedpilko kaj kriketo, inter la loĝantoj de urboj; kaj, se milita ekzerco estus farinta deviga en ĉia lernejo, la venanta generacio fariĝus pli supera je forteco kaj grandeco ol tiu de hodiaŭ; ĉar, kun brustoj plilarĝataj per plena spirado kaj aliaj atletaj ekzercadoj, kaj konvena fleksigo de la muskoloj de la ventro, mallakso kaj la ftiza mikrobo forpeliĝus.
Kun la korpo vivigata kaj la ĉirkaŭiro de la sango multege plibonigata, la povoj de la spirito kaj la memoro pliboniĝus laŭ la sama proporcio, kaj tio, kio nun estas spirita peno kaj cerblaciĝo, fariĝus plezuro. Tio ĉi estas la sperto de centoj da junuloj kaj maljunuloj kiuj faris la penon plibonigi sian sanecon kaj fortecon per "Fizika Kulturo," kaj kiuj sekvis la regulojn de Naturo kaj la konsilo de Shakespeare, kaj "ĵetis drogojn al la hundoj."
Antaŭa Unua Premiulo ĉe Cambridge diris al la aŭtoro ke, dum du semajnoj antaŭ lia ekzameno, li neniam rigardis libron, sed okupis sin de ekzerco sur ĉevalo, raketoj, kaj gimnastikoj. La rezultato estis ke, kun freŝa sana sango kuranta en la tuta korpo, kiam li envenis la ĉambron de la ekzameno, lia cerbo estis kiel eble plej freŝa kaj klara kaj li povis respondi al ĉiuj demandoj facile kaj akurate. Tiel li gajnis la plej altan honoron de la jaro ĉe la Universitato. Li diris, ke tio ĉi ne estus okazinta, se li ne estis uzinta "Fizikan Kulturon," kiu forprenis ĉian nebulecon de la cerbo. Sekve la spirito estis tiel klara kiel la lumo.
Ni ne povus havi pli bonan ekzemplon ol tio ĉi, pri la valoro de korpa ekzercado por cerba verko.
Iuj el viaj legantoj nun bezonos scii, kiel gajni altan gradon da korpa sano, kaj spirita potenco.
Nu, la reĝa vojo tien estas per dieto, ekzerco, banoj, kaj dormo.
Ni konsideros ilin laŭvice, ĉar ĉiu el ili helpas la alian fari sian parton de la afero.
Mi ne nun aludas je preparado por ia speciala konkurso, sed je la ado de bona stato de ĝenerala sano, kio ebligos la korpon suferi grandan ekzercon sen sento de troa laceco, kaj kio konservos la cerbon en tre bona kondiĉo preta por serioza lernado, aŭ por la postuloj de vigla komerca vivado.
Dieto.
Sen nutra manĝaĵo, manĝata je konvenaj intertempoj, kaj ĝuste digestata, estas certe ke nenia vera progreso povos esti farata. Taŭga nutraĵo estas la fundamento, sur kiu la forteco de la korpo kaj la povo de la spirito konstruiĝas.
Estas provite per la esploradoj de Dro Alexander Haig kaj aliaj scienculoj kiuj faris specialan studon de la afero, ke la plej bona sano, kaj la plej grandaj povoj de persistado estas atingitaj per grenaj produktaĵoj, fruktoj kaj lakto, kaj ne de viando kaj de alkoholo.
Tio ĉi estas evidenta pro la venkoj antaŭ ne longe gajnitaj de atletoj en Anglujo kaj en Germanujo, kiuj nur nutradis sin per grenaj nutraĵoj, kontraŭ tiuj, kiuj alprenis viandan dieton.
Oni ne devas manĝi pli ol trifoje ĉiutage, kaj devas esti intertempo de kvar aŭ kvin horoj inter ĉiu manĝo. La plej malfrua ne devas esti post la sepa horo vespere. Ĉia mordaĵo devas manĝiĝi malrapide, kaj esti multe maĉata kaj trinkaĵo ne devas esti trinkata ĝis unu horo post la manĝo.
La Unuigitaj Ŝtatanoj estas fondintaj "Malrapidan Maĉon Societon."
Ekzerco.
Promenu almenaŭ du aŭ tri mejlojn ĉiutage en freŝa aero. Metu ekzercilon en via dormoĉambro, kaj sekvu la instruojn presitajn sur la karto, por dekkvin minutoj tuj kiam vi leviĝas, kaj por la sama tempo kiam vi estas kuŝiĝonta.
Bano.
Prenu varman banon kun sapo almenaŭ unu fojon ĉiusemajne por malfermigi la haŭttruetojn. Tio ĉi estas necesa por esti en perfekta sano; kaj ankaŭ bano sen sapo, varma aŭ malvarma, ĉiutage.
Dormo.
Ĉiam dormu sep horojn neinterrompite, se eble. Dormu kun la fenestro malfermita iom ĉe la supro, kaj larĝe malfermita dum la somero. La ekzerco varmigos vin antaŭ ol enlitiri, kaj la ekzerco kaj la freŝa aero dormigos vin bone. La stomako nur havanta iom, se ion, por digesti, ankaŭ ripozos (se oni ne manĝis post la sepa horo vespere) kaj morgaŭe funkcios multe pli bone.
Je konkludo, se la fraŭloj deziras esti ja viraj viroj, ili ne devas drinki, ili devas eviti ĉiujn malbonmorajn kutimojn, ili devas fumi kiel eble plej malmulte (pli bone estas neniam fumi), ĉar ĉiu el tiuj ĉi estas malamikoj al forteco, kaj al konvena memkontrolo.
LA XIXa JARCENTO KAJ INTERNACIECO.
A. Kofman (Odessa).
Antaŭ kvar jaroj, kiam ĉiu ĵurnalo, gazeto, jarlibro kaj aliaj periodaj eldonaĵoj faris la karakterizon de la XIXa jarcento, oni venis unuvoĉe al la konkludo, ke tiu epoko estis precipa periodo de internaciaj komunikoj; oni kalkulis la kilometrojn da telegrafaj kaj telefonaj fadenoj, la milionaron da kilogramoj de fervojaj reloj, la kolosalan spezon de internacia komerco, la neimageblan sumon de eksterlandaj leteroj, k.c., k.c. Por ankoraŭ pli substreki la kreskon de la internaciaj rilatoj de la XIXa jarcento oni citis ekzemplojn, ke la Angloj, Francoj, Germanoj kaj aliaj nacioj sendas interŝanĝe siajn infanojn por la someraj tagoj en diversajn landojn kun la celo lernigi al siaj idoj la fremdajn lingvojn. Interalie oni montris, ke la turistaj kluboj vastiĝis sur la tuta tero, ellaborinte specialajn tarifojn por fervojoj, hoteloj, k.c., por siaj enlandaj kaj eksterlandaj membroj. Mallonge, legante tiujn ĉi sciigojn, oni efektive povus pensi, ke la nacioj faris grandegan progreson en la interkonatiĝo. Kio rilatas la fremdajn literaturojn, tiu ĉi punkto ŝajnis pli klara ol ĉio alia; de longe ja ĉiu biblioteko posedas la tradukojn de ĉiu pli aŭ malpli konata fremda aŭtoro.
Se tio ĉi diriĝis pri ĉiuj popoloj ĝenerale, kion oni devis diri pri la Angloj? La Angla nacio, kiu havas posedaĵojn en ĉiu parto de la mondo, kies ŝipoj vizitas ĉiun maron kaj golfon, kies turistoj estas precipe vojaĝemaj,—la Angla nacio devus unue koni la alilandan mondon, sed ... Cetere, estas preferinde paroligi Sron Ĉukovski mem, kiu sufiĉe konas Anglujon kaj la Anglojn.
Jen kion li skribas en la gazeto Odesskia Novosti, No. 6372, pri nia eminenta Rusa verkisto Anton Ĉeĥov, mortinta antaŭ nelonge:
"Mi vane atendis kelkajn tagojn, esperante trovi eĉ unu Anglan gazeton, kiu memorigus la nomon de nia ĵus mortinta verkisto. Sed ĝis hodiaŭ nenia gazeto aperigis eĉ unu linion pri li. Oni skribadis pri la Malacca, oni skribadis pri Nju-Ĉvang, sed la plej grandan perdon, la plej doloran Rusan malĝojon oni eĉ ne rimarkis....
"Certe, la Anglaj gazetoj ne povas reflekti ĉiujn interesojn de la lando. Oni devas turniĝi al alia fonte. Mi prenas la lastan eldonaĵon de la Brita Enciklopedio. Mi trovas tie Ĉefu, Ĉifu,—la nomo de Ĉeĥov malestas! Fine en la artikolo pri la nuntempa Rusa literaturo (XXXIIa volumo de la Enciklopedio, eld. 1902) mi trovas la serĉatan karan nomon. Por ne esti kulpigata je paskvilo, mi citas ĉion diritan tie:
"‘En la sfero de beletristiko, la plej eminenta estas A. Ĉeĥov, la ano de la nova partio. Kvankam li estas ankoraŭ juna, li jam montris sufiĉe grandan forton en siaj mallongaj noveloj. Kelkaj noveloj de Gorki, de Ertel, de Jassinski ankaŭ montras konsiderindan kvaliton.’"
"Jen ĉio. Tio ĉi estas skribita en 1902, kiam jam ekzistis La Mevo, La Stepo, En la foso de Ĉeĥov. Kaj la paralelo inter Ĉeĥov kaj Jassinski! Tia facilkora kaj fi-bonanima tintado de fremdaj nomoj pruvas superfluan fojon kiel neinteresa estas por la Angloj ĉio, kio ekscitas nin Rusojn, kio plenigas nian animon. Sendube la aŭtoro de tiu ĉi artikolo malestimas la temon de sia skribo, ĉar aliokaze li ne aldonus sian negliĝa-protektan epiteton ‘sufiĉe granda forto.’ Kia grandanimeco!"
"Ĉu tio ne estas stranga? La Angloj vojaĝas pli ol ĉiuj aliaj homoj, sed fremdajn landojn, la spiriton de fremdaj nacioj ili konas malplej! Edmund Gosse, la eminenta Angla kritikisto ne senkaŭze skribis en la Heinemanna Internacia Biblioteko: ‘Ni suriras la Alpojn, sed ni ne interesiĝas je la Svisaj pastoraloj; ni promenas laŭlonge kaj laŭlarĝe la fiordoj de Norvegujo, sed en nian kapon eĉ ne venas la ideo pri la grandaj mondkonceptoj, kreitaj de la verkistoj de tiu ĉi talentoplena popolo. Kun la Rusaj noveloj ni apenaŭ faris la komencan konon, kaj ni neniam demandis nin, ĉu ne ekzistas inter la Poloj Pola Dostoevski, kaj inter la Portugaloj Portugala Tolstoj.’"
"Kiel la Angloj konas Tolstoj’on mi jam parolis aliloke. Hodiaŭ, kiel specimenon, mi prezentas al vi perlon de la plej solida, plej serioza informilo Webster’s International Dictionary."
—"L. N. Tolstoj. Rusa novelisto kaj socialisto(?), naskiĝis en 1829 (?)"
"Tiel ne estas mirinde ke la nomo de Ĉeĥov tute ne estas en Webster’s Dictionary.
"Ekzistas ankoraŭ unu fonto, reflektanta la Rusan spiritan vivon. Tio ĉi estas la ĵurnalo Athenæum, organo de la Angla kritiko, kie koncentriĝas ĉiuj aŭtoritatoj de la lando. Ĉiujare la Julia numero estas dediĉata al la revuo de la tutmonda literaturo, kaj la plej granda ĉarmo de tiu revuo estas ke pri Rusujo skribas Ruso, pri Holando—Holandano, k.t.p. En la antaŭa tempo estis profesoro P. N. Milukov, kiu skribis la revuon de la Rusa literaturo; li estis sekvita de K. Belmont kaj poste de V. Briusov. De tempo al tempo—ekzemple en 1901—la Angla ĵurnalo ŝajne opiniis ke la Rusa literaturo tute ĉesis ekzisti, kaj tial ĝi donis pri ĝi nenian raporton. Tamen, kiam la raporto estis, rilate Ĉeĥov oni silentis aŭ oni estis tre vortavara. Ĉiam oni okaze citis la nomon de Andre’ Beli aŭ de D. Mereĵkovski pli ol de Ĉeĥov. Tial oni ne devas miri ke la Angla publiko tute ne konas la nomon de la eminenta Rusa verkisto. Estas vere ke tie ĉi aperis la traduko de La Nigra Monaĥo de Ĉeĥov, sed pri tiu ĉi traduko mi ne volas paroli nun, por ne blasfemi sur la freŝa tombo.
"Mi scias ankaŭ alian okazon. Mia kolego, Rusa korespondanto, perfekte posedanta la Anglan lingvon, tradukis la novelon de Ĉeĥov La Ĉambro N. 6, kaj prezentis ĝin al la atenta eldonisto Fisher Unwin. Tiu ĉi proponis al li reveni post 6 monatoj por povi informiĝi, ĉu Ĉeĥov estas sufiĉe konata al la Angla publiko. Mia kolego revenis post 2 jaroj kaj ricevis—rifuzon: la eldonisto ne volis riski presi la novelon, ĉar la Angla publiko ne konas la aŭtoron de ‘La Ĉambro N. 6.’"
Tiu ĉi artikoleto de Sro Ĉukovski ne bezonas grandan komentarion. La nombro de Rusoj, kiuj konas la Anglan lingvon estas tre malgranda, la nombro de la Angloj, kiuj posedas la Rusan, estas ankoraŭ pli malgranda. La XIXa jarcento, kiu faris "miraklajn" en la sfero de interkomunikiĝo de nacioj, ne atingis eĉ tian minimalan sukceson, ke la almenaŭa konatiĝo kun la eminenta Rusa verkisto, kiun nun ploras la tuta inteligenta Rusujo. Jen vi havas la XIXan jarcenton de internacieco! Tiu ĉi malĝoja kaj humiliga fenomeno estas superflua pruvo, ke la nescio de fremdaj lingvoj estas netransirebla baraĵo por la kono de fremdaj popoloj, de ilia spirito, de ilia literaturo, malgraŭ la telegrafoj, telefonoj, fervojaj reloj, k.c. Sen internacia lingvo, sen Esperanto, la fremdaj popoloj restos por ĉiam tero nekonata. Ni levu do alte la lumilon de Esperanto, kaj oni tuj vidos, aŭdos kaj sentos, ke la lingvo internacia estas efektive la plej potenca, kaj samtempe la sola rimedo por ligi la homojn en unu granda familio, almenaŭ samlingva.