ESPERANTAJ SONOJ.
Pri la plena malpermesebleco de ŝanĝoj de sonoj en Esperanto: verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., Fonetiko, Instruisto ĉe la Universitato de Liverpool.
Estante dum multaj jaroj studento de la sonoj de la homaj lingvoj, kaj de iliaj historiaj ŝanĝadoj, mi ekvidis, eble pli frue ol la granda plimulto da niaj kunverkantoj, danĝeron, kontraŭ kiu nia kara lingvo devos ĉiam, de tempo al tempo, fortege kontraŭbatali. Tio estas la danĝero de la dividiĝo de nia lingvo, per ŝanĝoj (diversaj en diversaj lokoj) de ĝiaj sonoj. La plimulto da niaj gefratoj tute ne rekonas tiun ĉi danĝeron; kaj ili estas iom inklinaj rideti, kiam la lingva studento parolas serioze pri ĝi. Ĉar ĝi estas danĝero, kiu enrampas en lingvon, grade, nesenteble, sekrete, kaj kiu unue tiam sin klare montras, kiam ĝi estas fariĝinta nevenkebla. Ne ekzistas sola nacia lingvo en la mondo, kiu ne estas la frukto de la nekonsciaj sonaj ŝanĝadoj, kiuj diversigis, kaj fine disigis kaj dividis, kelkan pli fruan lingvon. La ĉefa kaŭzo de tio ĉi estas, ke estas preskaŭ neeble, elradiki tiujn ĉi ŝanĝojn de sonoj, post tiam kiam iu amaso da homoj akceptas ilin kaj praktikas ilin ĉiutage inter si. La diverseco, unufoje farita, restas ĉiam: kaj ĉiu nova diversaĵo proksimigas la tempon de disigo, t. e., la tempon kiam oni ĉesos sin reciproke kompreni.
Pli frue ol mi atendis, alvenas pruvo kaj ekzemplo de tiu ĉi danĝero: kaj li aperas ankaŭ en loko la plej neatendita,—en la bonega Esperanta Sintakso, de Sro Paŭlo Fruictier. Oni legas tie, §56:—
"En kelkaj vortoj, sed precipe en kunmetitaj, renkontiĝas konsonantoj, kiuj ne povas esti elparolataj unu post la alia. Tiam la unua estas vole nevole elparolata kiel la dua (t.e., mole aŭ malmole)."
La aŭtoro tiam konstatas la konsonantojn, inter kiuj tio ĉi okazas. Ili estas b, d, g, ĝ, ĵ, v aŭ z, antaŭirantaj aŭ sekvantaj p, t, k, ĉ, ŝ, f aŭ s; kio faras 7 × 7 × 2 = 98 duoj de konsonantoj, kiujn oni devos ĉiam elparoli, alie ol ili estas presitaj! Ekzemple, diras li, "blovpafilo" havas necese la sonon de "blofpafilo"; kaj "ekzemplo," de "egzemplo"; kaj "sed precipe," de "set precipe."
Anglo, kiu elparolas ĉiun tagon, ne nur vp, kaj kz, kaj dp, sed preskaŭ la tutan aron da tiuj ĉi "maleblaj" duoj, simple miregas! Eble li diras al si trankvile "Ni diras ofte al ni en Anglujo stovepipe, bedpost, arctic zone; kie estas la malfacileco? Se oni povas elparoli vp kaj dp kaj kz tute facile en Angla, kial ne en Esperanto?" Kaj li rigardas sian "Sintakson" kun malespero, eble eĉ kun malfido!
Sume, la Anglo estas prava. Tiuj ĉi duoj (aŭ pli korekte, kelkaj el ili) estas nur maleblaj al niaj estimataj Francaj kolegoj, ĉar ili neniam uzas ilin en sia propra lingvo. Al la Anglo, aliflanke, ili ŝajnas iom pli facilaj ol ili reale estas, ĉar li uzas ilin ĉiutage.
Kaj tio, kion mi volas pruvi al niaj Francaj amikoj, per tiu ĉi artikoleto, estas ke ilia opinio pri la malebleco de tiuj ĉi konsonantaj duoj estas erara: kaj ke estus multe pli bone lerni kiel elparoli ilin, ol detrui unu el la plej brilaj meritoj de nia kara lingvo,—la absolutan neŝanĝeblecon de la elparolado de ĉiu vorto kaj de ĉiu litero en ĝia vortaro.
Skribante, mi ricevas informon, ke Anglaj amikoj volas ankaŭ ŝanĝi iom la sonojn. Mi parolos al ili pli malfrue, kiam ili estos presintaj siajn proponojn. Oni vidos baldaŭ ke tiu ĉi Franca propono estas tute sufiĉe por unu artikolo, por ĝin diskuti trae. Sed sciante, per la studado de la historio de lingvaj sonoj, kiel insida estas la danĝero de tiaj ŝanĝoj, mi estos ĉiam preta batali kontraŭ la plej malgranda ŝanĝo de la sonoj de nia lingvo.
Mi min trovas tute hejme en tiu ĉi temo pri konsonantaj duoj, ĉar mi skribas tiujn ĉi tagojn serion da artikoloj pri la intima strukturo de la 364 konsonantaj duoj, kiuj ekzistas en la Angla, por Die Neueren Sprachen de tiu ĉi jaro (1904–5).
Kaj ĉe la Franca flanko de la afero, mi estas studinta la lingvajn praktikadojn de la Francoj multe pli zorge kaj precize ol la plimulto de la Francoj mem, ĉar ĉe mi la sonoj de lingvoj estas profesia afero.
Eble kelkaj el niaj kunbatalantoj estas vidintaj la du ĉapitrojn, kiujn mi skribis en 1901 por la English and French Word-Book, de Sinj. Wm. Heinemann, el Londono. La unu estas Angle skribita, kaj priskribas la sonojn de la Franca lingvo por Angloj, kaj la alia estas France skribita, kaj priskribas la Anglajn sonojn por Francoj.
Mia punkto de vidado estas tial, nek tiu de Anglo, nek tiu de Franco, sed simple tiu de forta internacia Esperantisto. Ĉar mi tute ne povas kredi, ke Doktoro Zamenhof povus aprobi tiun ĉi regulon. Se "ekzemplo" havus por lia orelo, necese, la sonon de "egzemplo," li estus certe skribinta "egzemplo," de la unua komenco de la lingvo.
Kaj "ekzemplo" ne staras sole. Estas ankaŭ ekzameno, ekzekuto, ekzemplero, ekzercaro, ekzilo, ekzisti, k. t. a. Kaj preter kz, estas 97 aliaj duoj, kiuj ĉiuj povas okazi en Esperantaj vortoj, kaj havi sian elparoladon malbonigitan laŭ tia maniero. Oni havus baldaŭ, se oni akceptus tiun ĉi regulon, centojn da malprave silabaditaj vortoj en Esperanto. Sed prenu kv, en ekvatoro, ekvilibro, ekvivalento, akvo, likvido, trankvila, k.t.p. Ĉu estas necese ke oni ŝanĝu la kv de ĉiuj tiuj vortoj en gv? Tute ne! Ne eĉ por Franca parolanto.
La regulo, kiun Sinj. Fruictier eldonas, estas multe tro larĝa, eĉ por la Franca lingvo; kaj ĝi tute ne konvenas al la Esperanta. Ekzamenu ĝin ni pli zorge!
La regulo diras ke se unu el la molaj konsonantoj b, d, g, ĝ, ĵ, v aŭ z sekvos unu el la malmolaj konsonantoj p, t, k, ĉ, ŝ, f aŭ s, la du konsonantoj fariĝos molaj: sed se la malmola konsonanto sekvos la molan, la du fariĝos malmolaj. Tio estas: bp, bt, bk ... fariĝos pp, pt, pk ... : sed pb, pd, pg ... fariĝos bb, bd, bg....
Kion signifas "mola" kaj "malmola" konsonanto?
Oni faras molan konsonanton dum la laringo vibras, kaj malmolan konsonanton kiam ĝi ĉesas vibri. Nenio alia ol tio, pli aŭ malpli. Vibrado ŝanĝus la malmolan p, t, k ... en la molan b, d, g ... : kaj ĉeso de vibrado ŝanĝus la molan b en la malmolan p, k.t.p.
Ĉu estas eble ŝanĝi vibradon en nevibradon, aŭ nevibradon en vibradon, inter du konsonantoj?
Jes, certe!! Tio estas fakto de fiziologio.
Sed la regulo de Sinj. Fruictier signifas, ke la laringo devas necese, aŭ vibri aŭ ne vibri, dum la tuta daŭro de la du konsonantoj. Tia regulo ne havas la plej malgrandan fundamenton en la strukturo aŭ funkcioj de niaj organoj. Kaj se ĝi ekzistas, ĝi ekzistas per la volo kaj kutimo de homoj, kaj tute ne per ia fizika neceseco.
La vero fine aperas, sed ne la tuta vero. Kial niaj Francaj amikoj praktikas nepre tiun ĉi nenecesan regulon? Simple, je la komenco, ĉar ĝi estas pli facila: je la fino, ĉar ĝi fariĝas preskaŭ dua naturo.
Kaj la amo al la klareco, kiu sin montras tiel brile kaj hele en la tuta verkado de niaj agemaj najbaroj, montras sin ankaŭ en ilia kutima traktado de tiuj ĉi sonoj.
Ne estas bezono paroli tie ĉi pri la tuta aro da 14 konsonantoj kaj 98 kunmeteblaj duoj. La plimulto da ili estas tiel facila, ke eĉ Franco, kiu kutime evitas ilin, povas ilin tuj elparoli, kiam li faras la penon.
La plej malfacilaj duoj estas tiuj, kiuj enhavas du fermitajn konsonantojn. La fermitaj konsonantoj estas b, d, g, p, t, k; ĉar ili fermas tute, dum certa tempo, la buŝon. Tiuj ĉi 6 konsonantoj povas fari inter si nur 18 duojn.
Restas 80 duoj, kiuj estas tute ne malfacilaj. Enestas en ili du specoj, unu speco kiu enhavas fermitan konsonanton (ekzemple tv, vt, ds, sd), kaj alia speco kiu ne enhavas fermitan konsonanton (ekzemple zf, ŝv, vf, sĵ).
Nek la unu speco nek la alia estas nature malfacila. La leganto povas certiĝi pri tio per la elparolado de la vortoj glitveturi, blovtubo, apudsidi, disdoni, aŭ de rozfloro, pluŝvesto, pluvfonto, disĵeti. La dua speco estas ĉiam tre facila. Estus perdo de tempo, rezoni pri tio. La eksperimentado tute sufiĉos.
Vera malfacileco trovas sin unue (kaj laste) en la 18 duoj, kiuj enhavas du fermitajn konsonantojn. Prenu ni la duon bt, kaj la vorton subteni, kiel ekzemplojn.
Ekzamenante zorge la metodojn laŭ kiuj oni elparoladas bt, oni trovas ke la Angloj havas unu metodon, kaj la Francoj du metodojn, sed ambaŭ diversajn de la Angla.
Sed oni bezonas scii ion pri la formado de fermitaj konsonantoj, antaŭ ol oni povos kompreni tiujn ĉi 3 metodojn.
Fermita konsonanto, plene formita, konsistas el silento kaj 2 bruoj. Ĝi enhavas tial 3 partetojn—(1), la alfrapantan bruon, kiu faras la fermaĵon; (2), la plenan fermaĵon, kiu produktas la silenton, kaj (3), la elfrapantan bruon, aŭ pafon, kiu formovas la fermaĵon.
Elparolante aba, ata, oni aŭdas kaj la alfrapon kaj la elfrapon de la b kaj de la t, sed ne la silenton: ĝi estas tro mallonga.
Sed elparolante ba kaj ta, ne estas plu aŭdebla alfrapo, nur elfrapo. La orelo tamen akceptas la elfrapon, aŭ pafeton, kiel perfektan b aŭ t konsonanton.
Sed elparolu oni ab aŭ at. Estas tiun ĉi fojon klara alfrapo; sed la elfrapo estas malforta kaj tre diversa. En Angla oni apenaŭ aŭdas la elfrapon: sed per kutima aŭdado, la Angla orelo povas rekoni la b per la alfrapo sola. Ekzemple, Arab.
Sed ĉe la Franco, estas tute kontraŭe. Aŭskultu, dum li elparolas Arabe. Oni aŭdas tute klare la elfrapon de la b. Kaj por lia orelo, sono, kiu ne posedas tiun elfrapon ne estas b. Por li la Angla sono ĉe la fino de Arab estas io simila al malforta p, sed tre malklara.
Rigardu nun la efektojn de tiuj ĉi cirkonstancoj sur la kunmetado de b (aŭ d aŭ g) kun t (aŭ p aŭ k) en la buŝoj kaj oreloj de la du nacioj. Nia ekzemplo estas subteni.
La Anglo havas solan kaj simplan metodon por trakti la aferon. Li prenas la alfrapon de b, kaj kunigas ĝin sub silento al la elfrapo de t, kaj sentas ke li estas elparolinta subteni.
Sed la Franco tute ne akceptas tiun ĉi metodon. Sono sen elfrapo, kaj kiu finiĝas preskaŭ sen laringa vibrado, ne estas por lia orelo b, sed io multe pli proksima de p.
Tial li prenas unu el du vojoj. Unuflanke li povas preni la vojon de nia amiko Sro Fruictier, kaj ŝanĝi la b maltime en p—vojo kiu ŝajnas al mi treege danĝera por nia kara lingvo. Sed estas tamen alia vojo, kiu estas tute tiel Franca, sen esti tiel danĝera.
La Franco ofte kunigas realan b (aŭ d aŭ g) kun reala t (aŭ p aŭ k) per tiu tre ŝanĝebla sono, kiun li nomas e mutan: ekzemple, robe turque. Estus multe pli bone diri ankaŭ subeteni, k.t.p., kun tre mallonga e, ol detrui la perfektan fonetikecon de la lingvo per la dirado de supteni, k.t.p.
Mi tute povas kredi ke la Angla metodo de sola alfrapado kaj sola elfrapado por bt, k.t.a., ne estas praktikebla por la amaso da niaj Francaj kunbatalantoj. Tial tiu ĉi longa argumento kun ili pri alia metodo, kiu estus ne nur Esperanta, sed ankaŭ Franca.
R.J. Lloyd.
La Universitato, Liverpool,
Aŭguston, 1904.