VEKIĜA HIMNO DE INFANO.

(El Lamartine).

Esperantigis A. Motteau.

Ho, Patro kiun patr’ adoras,
Ni genuflekse preĝas Vin,
Kaj kapklinanta la patrin’
Deziras ke mi Vin memoras.

Ŝi diras ke elfaras Vi
La belajn florojn de l’ ĝardeno;
Ke sen Vi fruktojn, ĉe l’ mateno,
L’ arbejo havus ne por ni.

La mondon tutan Vi invitas
Por partopreni en festen’:
Kaŝita en folihaven’,
L’ insekt, eĉ l’ unutaga, paŝtas.

La timianon ŝafidet’
La stipon kaprinet’ deŝiras;
Dum muŝo laktan guton tiras
El mia plena kaliket’.

El dika garbo grenereton
Falintan sekvas alaŭdid’,
Grenventolilon paserid’,
L’ infano sian patrineton.

Kaj, por ricevi ĉiun donon
Senditan ĉiutage, Vi
Nur volas ke humile ni
Alvoku sanktan Vian Nomon.

Ja Vian Nomon kantos mi,
Ĝin, kvankam temo por anĝeloj:
Infanan voĉon, Dioreloj,
En la ĥorego aŭdos Vi!

La bonan Dion mi petegos
(Infanon ĉar aŭskultos Li)
Ke donojn ne nur havu mi,
Sed ĉiuj kiuj bezonegos.

Al fontoj akvon sendu, Di’,
Al almozulo panan pecon,
Al la kaptito liberecon,
Al orfo domon donu Vi.

Al la birdido donu plumon
Kaj lanon al la ŝafidet’,
Pluvigu roson sur l’herbet’,
Al malsanul’ redonu sanon.

Justecon en animo mia
Restigu, ke Vin amu mi,
Ke mia forto estu Vi,
Kaj mia beno Volo Via.