ANTAŬEN!
Originale verkita de William Officer.
Nun super la tero lumiĝas
La tagoj feliĉaj kaj belaj,
Brilecon de kiuj, longtempe
La grandaj saĝuloj vidadis
En siaj revadoj anĝelaj.
Leviĝu do, Esperantistoj!
Antaŭen je nomo de Dio!
Homaro, unue sensenta,
Komencis gravecon kompreni
De via altega misio.
Ĝis nun la nacioj estadis
Fremduloj je penso kaj koro:
Tro ofte iliaj ĵaluzoj
Kaj malamikecoj plenigis
La mond’ je senfrukta doloro.
Al vi apartenas la tasko
Grandega, senlime vastigi
La lingvon esperan. Ĝi sole
Posedas potencon magian
La multojn en unu kunligi.
El scio larĝega, perfekta,
La ĝia triumfo kreskigos,
Simile al floroj, amecon
Kaj pacon, regado de kiuj
La homojn eterne ĝojigos.
Antaŭen, do, Esperantistoj!
Antaŭen je nomo de Dio!
Laboru fervore, senĉese!
La sun’ de sukceso ekbrilas
Sur via altega misio.