PLENDO DE LA LUNO.
Originale verkita de G. Kolowrat Ĉervinski.
Dormas, silentas natur’
Nur siluetoj montriĝas.
Kaj sur ĉielo la lun’
Tre malkontenta vidiĝas.
Tute sen ĝoj’ ĝi rigardas,
Eĉ falis larm’ el okul’
(Tiel almenaŭ mi revis)
Ho, luno malfeliĉul’!
Diru pro kio senĝoje
Tiel rigardas nun vi;
Eble ne estas agrabla
Plia fort’ de l’ sunradi’.
Ĉu miras vi la malbonon,
Ĉu plendas vi, ke sur ter’
Homo feliĉa ne estas,
Kaj eĉ senpeka afer’?
Eble ekscii vi volas
Estas por kio milit’
Kial ne estas la pac’
Ĉe la Dio kreit’?
Eble al mi vi demandas:
Kial, je l’ homa ĉagren’,
Lingvo neŭtrala malestas
Por la komuna kompren’?
Restu do vi nun trankvila;
Bon’ venos de Esperant’
Lingvo neŭtrala utila,
Por ĉiu tera loĝant’.
Ĝi la militon forigos,
Pacon aranĝos ja ĝi,
Veran ekhavos la amon
Tuta homar’ inter si.
Kuros de l’ mondo malbono,
Multo en ĝi pliboniĝos,
Perdos la lokon mizero
Multaj eĉ plifeliĉiĝos.
Kaj forgesiĝos l’ ofendo
Al vi farita de l’ sun’.
Eble vi ekkontentiĝos,
Ho bela, ho mia lun’.
Dormas, silentas natur’,
Nur siluetoj montriĝas
Kaj sur ĉielo la Lun’
Jam plikontenta vidiĝas.
Sed ne sen ĝoj’ ĝi rigardas
Kaj senlarmiĝis jam ĝi—
(Tiel almenaŭ mi revis)
Ĝi konsoliĝis de mi!