LA TREZORO EN LA ARBARO.
Dua rakonto de la klerega romanisto H. G. Wells, tradukita (laŭpermese) de Martyn Westcott.
La kanuo[1] jam alproksimiĝis al la marbordo. La golfeto plilarĝiĝis, kaj interspaco en la blanka rifa ŝaŭmo signis la lokon kie la rivereto enfluas en la maron; la pli densa kaj malhela verdo de la virga arbaro montris ĝian fluejon de la malproksima deklivo monteta. Tie ĉi la arbaro atingis rekte ĝis la marbordo. Multe pli malproksime, dubelumaj kaj iom kvazaŭ nuboj laŭ apero, leviĝis la montoj, kiel ondoj subite malfluidiĝintaj. La maro estis trankvila, krom pro preskaŭ nevidebla marmovado. La ĉielo flamegis.
La homo kun la skulptita remileto haltis. "Ĝi devas esti ie apude," li diris. Li enkanuigis la remileton, kaj etendis rekte antaŭ si la brakojn.
La alia homo estis sur la antaŭparto de la kanuo, zorge rigardante la teron. Li tenis sur genuo flavan paperan folion.
"Venu, kaj rigardu tion ĉi, Evans," li diris.
La du homoj parolis mallaŭte, kaj iliaj lipoj estis malmolaj kaj sekaj. Tiu, nomata Evans, balancis sin laŭlonge la kanuo, ĝis kiam li povis rigardi ĝin trans la ŝultro de sia kunulo.
La papero ŝajnis esti kruda geografia karto. Pro ofta faldado, ĝi fariĝis tre ĉifita kaj eluzita preskaŭ ĝis pecetoj, kaj la dua homo kuntenis la makulitajn pecetojn tie, kie ili malkuniĝis. Sur ĝi oni malklare povis distingi, verkitan krajone kaj preskaŭ forfrotitan, la konturon de la golfo.
"Jen!" diris Evans, "estas la rifo, kaj jen la fendo." Li gvidis sian fingregan ungon sur la karto. "Tiu ĉi kurba kaj torda linio prezentas la rivereton—mi povus ja trinki nun!—kaj tiu ĉi steleto montras la lokon."
"Vi vidas tiun ĉi punktan linion," diris la homo kun la karto; "ĝi estas rekta linio, kaj ĝi kuras de la fendo de la rifo, ĝis tufo da palmarboj. La steleto estas ĝuste tie, kie ĝi trafas la rivereton. Ni devas rimarki la lokon, kiam ni eniros en la lagunon."
"Estas malfacile kompreni tion," diris Evans, post paŭzo, "kion signifas tiuj ĉi streketoj malsupre. Ĝi ŝajnas esti la desegno de domo, aŭ de io simila; sed tion, kion signifas ĉiuj tiuj ĉi streketoj montrantaj tien ĉi kaj tien, mi ja neniel povas diveni. Kaj kia estas la skribaĵo?" "Ĥina," diris la homo kun la karto. "Kompreneble! Li estis Ĥino," diris Evans. "Ili ĉiuj estis Ĥinoj," diris la homo kun la karto.
Ili ambaŭ sidis kelkajn minutojn fikse rigardante la teron, dum la kanuo malrapide antaŭen flosadis. Tiam Evans ekrigardis la remileton.
"Jen via vico ĉe la remilo, Hooker," li diris.
Kaj lia kunulo kviete kunfaldis sian karton, enpoŝigis ĝin, zorge preterpasis Evans kaj ekremis. Liaj movadoj estis lacaj, kiel tiuj de la homo kies forto preskaŭ foriĝis.
Evans sidis, okuloj duone fermitaj, observante kiel la ŝaŭma ondrompilo de la koralo ŝajnas pli kaj pli alproksimiĝi. La ĉielo jam estis por ili, kiel brulanta fornego, ĉar la suno estis apud la zenito. Kvankam ili estis tiel proksime de la trezoro, li ne sentis la atenditan kontentegon. La ekscitego de la batiĝo por posedi la karton, kaj la longa nokta vojaĝo de la ĉeflando sur senproviza kanuo estis, kiel li diris, ellacigintaj lin. Li penadis sin eksciti, turnante siajn pensojn sur la orfandaĵoj, pri kiuj la Ĥinoj estis parolintaj, sed ili ne volus resti tie; ili revenis tuj al la ideo pri la dolĉa akvo murmuretante en la rivero, kaj al la preskaŭ neelportebla sekegeco de liaj lipoj kaj gorĝo. La ritma plaŭdado de la maro sur la rifo nun aŭdetiĝis, kaj ĝi havis agrablan sonon por liaj oreloj; la akvo lekis la kanuflankon, kaj akveroj gutadis de la remileto inter ĉiu ekremo. Iom pli poste, li ekdormetis.
Li ankoraŭ estis malklare konscia pri la insulo, sed stranga revaĵo intermiksiĝis kun liaj sentadoj. Denove estas la nokto, kiam li kaj Hooker estas eltrovintaj la sekreton de la Ĥinoj; li vidas la lunlumigatajn arbojn, la malgrandan fajron bruletantan, kaj la nigrajn figurojn de la tri Ĥinoj—unuflanke arĝentatajn pro la lunlumo, kaj aliflanke ruĝajn pro la fajrlumo—kaj li aŭdas ilin interparoladi Piĝin-Angle[2], ĉar ili estas venintaj el diversaj provincoj. Hooker, unua, ekkomprenas la temon de ilia parolado, kaj faras signon, ke li aŭskultu. Eroj el la interparolado estas neaŭdeblaj, kaj eroj nekompreneblaj.
Hispana galjeno[3] de la Filipinaj Insuloj, senespere surterkurinta, kaj ĝia trezoro enfosita ĝis la reveno-tago, estas la fundamento de la historio; ŝippereiĝinta maristaro malmultigita per malsano aŭ per malpacoj kaj la postuloj de la disciplino, kaj, fine, la foriro per la boatoj, neniam plu retrovotaj. Tiam Ĉang Haj, nur unu jaro antaŭ, sur teron vaginte, hazarde eltrovis la orfandaĵojn dum ducent jaroj kaŝitajn. Li forkuras de sia ĵunko[4], kaj reenterigas la oron per grandega laboro, senhelpe, sed laŭ tre ruza maniero. Li multe akcentegis la ruzecon—estis lia propra sekreto. Nun li bezonas helpon reveni por elfosi ilin. Post nelonge la karto flirtis teren, kaj la voĉoj silentiĝis. Kia bela rakonto por la oreloj de du Britaj sentaŭguloj!
La revo de Evans translokiĝis al la momento, kiam li tenis la harvoston de Ĉang Haj inter siaj manoj. La vivo de Ĥino estas apenaŭ de tia indo, kiel tiu de Eŭropano. La ruza vizaĝo de Ĉang Haj, unue, akra kaj furioza kiel tiu de ektimigita serpento, kaj poste terura, perfidema kaj kompatinda, fariĝis multe tro vidata en la revo. Ĉe la fino, Ĉang Haj faras grimacon, grimacon plej nekompreneblan kaj timigeman. Subite aferoj tre malagrabliĝis, kiel iafoje okazas en la revoj kaj sonĝoj. Ĉang Haj babiladis kaj minacis lin. Li reve vidis grandajn amasojn da oro, kaj Ĉang Haj sin intermetantan kaj baraktantan reteni lin de ili. Li ekprenas Ĉang Haj per la harvosto—kiel la flava bruto estas granda, kiel li baraktadas kaj grimacas! Li plikreskadas ankaŭ. Tiam la brilaj oramasoj ŝanĝiĝis en brulegantan fornon, kaj vasta diablo, mirinde simile al Ĉang Haj, sed kun nigra vostego, eknutris lin per karbo. Ili terure brulvundis lian buŝon. Alia diablo elkriegis lian nomon: "Evans, Evans, dormema malsaĝulo!" aŭ ĉu li estis Hooker?
Li vekiĝis. Ili estis ĉe la eniro de la laguno.
"Jen la tri palmoj. Ĝi devas esti sur unu linio kun tiu arbetaro," diris lia kunulo. "Memoru tion! Se ni aliros ĝis tiuj arbetoj, kaj tiam vojiros en la arbetaĵon laŭ rekta linio de ĉi tie, ni ĝin atingos, kiam ni alvenos al la rivereto."
Ili nun povis vidi tie, kie la elfluo de la rivereto plilarĝiĝis. Je ĝia vido, Evans reviviĝis. "Rapidu, amiko," li diris, "alie, je la ĉielo, mi devos trinki marakvon!" Li mordetis sian manon, kaj rigardis la arĝentan streketon inter la ŝtonegoj kaj la verda densejo. Post iom da tempo, li preskaŭ furioze turniĝis al Hooker: "Donu al mi la remileton," li diris.
Tiel ili alvenis la elfluejon de la rivero. Iom pli antaŭen, Hooker prenis akvon en la mankavon, gustumis ĝin, kaj elkraĉis. Iom poste, li denove provis ĝin: "Tio ĉi taŭgos," li diris, kaj ili komencis avide trinki.
"Malbenu tion!" diris Evans, subite. "Estas tro malrapide." Kaj, riske kliniĝinte trans la antaŭa parto de la kanuo, li komencis ensuĉi la akvon per la lipoj.
Baldaŭ ili faris finon de la trinkado kaj, naĝigante la kanuon en malgrandan golfeton, ili estis surteriĝontaj meze de la densa kreskaĵaro, kiu superpendis la akvon.
"Ni devos barakti tra tio ĉi ĝis la marobordo, por ke ni trovu niajn arbetaĵojn, kaj tiel la linion al la loko," diris Evans.
"Plibone estus, ke ni remu tien," diris Hooker.
Tial ili denove surriveriris kaj returnen remis al la maro, kaj laŭlonge de la bordo ĝis la loko, kie kreskis la arbetaro. Ĉi tie ili alteriĝis, tiris la malpezan kanuon alten sur la marbordo kaj tiam supreniris al la rando de la ĵunglo[5] ĝis kiam ili povis ekvidi la fendon de la rifo kaj la arbetaro sur rekta linio. Evans elprenis el la kanuo tieulan ilon, kiu havis formon de la litero L, la kruca parto armita de polurita ŝtono. Hooker kunportis la remileton. "Ĝi nun estas rekte laŭ tiu ĉi direkto," li diris; "ni devos trapuŝi tien, ĝis kiam ni trafos la rivereton. Tiam ni devos esplori."
Ili trapuŝis densan amason da kanoj, da larĝaj foliegoj, kaj da junaj arboj, kaj en la komenco ĝi estis tre laciga irado; sed tre baldaŭ la arboj pligrandiĝis, kaj la tero sub ili plividiĝis.
La brilego de la suna lumo ŝanĝiĝis je nesenteblaj gradoj, en malvarmetan ombron. Fine la arboj fariĝis vastaj kolonoj, kiuj sin levis ĝis baldakono de verdaĵo alte superkape.
Malhelaj blankaj floroj pendis de siaj trunketoj, kaj rampetantaj kreskaĵoj kiel ŝnuroj svingis de arbo ĝis arbo. La ombro profundiĝis. Surtere makulataj fungegoj kaj ruĝbruna likeno oftiĝis.
(FINOTA).
FOOTNOTES:
[1] Canoe; canot.
[2] "Lingvofranca" de Komercistoj Ĥinaj.
[3] Galleon; galion.
[4] Junk; jonque.
[5] Jungle; fourré.