SURPRIZANTA!
Originala historio de la studentaj tagoj, de Dro Mayer (Manchester).
Antaŭ multe da jaroj mi estis studento en la Universitato de Vieno, kaj, post du jaroj, mi decidis reeniri en Germanujon por daŭrigi mian lernadon en Breslaŭo, la ĉefurbo de Silesio.
Estis belega tago kiam mi alvenis tie, kaj, esperante ke mi trovos grandan societon kune, mi direktis miajn paŝojn al la Pariza Ĝardeno, unu el la plej favorataj ĝardenoj Breslaŭaj.
Mia espero estis konfirmata.
Enirante, mi vidis grandan nombron da studentoj, kies kapoj estis kovrataj per multekolorataj ĉapetoj; ili sidis sub la arboj, kaj trinkis Bavaran bieron, kaj fumis longajn pipojn dum la muzikistoj ludis la Radetzkian Marŝon.
Apenaŭ mi sidiĝis ĉe aparta tablo, kiam du studentoj alvenis al mi, kaj ni komencis interparoladon, kiu iĝis vivega post malmulte da minutoj.
La du sinjoroj penadis priskribi la ĉefajn trajtojn de Breslaŭo al mi, sed iliaj priskriboj estis tiel malsamaj, ke mi ne povis formi ian ideon pri ili.
Sro Ambrosio estis efektive optimisto, dum lia amiko Sro Nero ludis la kontraŭan parton. Nu, kia bono elvenis el ĉiuj tiuj ĉi kontraŭdiroj? Nenio, krom veto.
Dum la lastaj minutoj, la sinjoroj disputadis pri la valoro de la urba policaro, Sro Ambrosio absolute certigis, ke ĝi estas fama pro ĝia lerteco, kaj Sro Nero diris, ke estas nenio pli malbona en la mondo.
La veto estis aranĝita tiamaniere:
Sro Ambrosio entreprenis esti arestata de policanoj en kvar semajnoj, sen farinte ion kontraŭ la leĝo. Sro Nero promesis senpune fari krimon sub la okuloj de la policanoj, kaj pretendis, ke tiuj ĉi eĉ helpos lin. Li farus tion ĉi ankaŭ en kvar semajnoj.
Oni elektis min esti juĝo por diri, je la fino de tiu ĉi tempo, kiu ludis sian rolon laŭ la plej bona maniero.
Sed kvar semajnoj estas longa tempo, kaj mi forgesis la tutan aferon.
Okazis, ke mi estis ree vespere en la Pariza Ĝardeno, sidanta ĉe la sama tablo, kiam mi ekvidis miajn antaŭajn kunulojn alvenantaj al mi.
Jen estas tio kion ili rakontis al mi.
Sro Ambrosio estis peninta kvar semajnojn, per la helpo de sia dommastrino, havigi la plej difektajn vestojn de vagisto. Li surmetis ilin vespere kaj, post kiam la frizisto pentris lin tiel, ke neniu povos rekoni lin, li eliris sur la straton.
Li marŝis lametante, kaj zorge ĉirkaŭen rigardante. Tuj policano ekvidis lin, kaj sekvis de malproksime.
Fine Sro Ambrosio eniris en malgrandan drinkejon, kaj postulis glason da ĝino.
La mastro, kiam li vidis la mienon de sia kliento diris, retirante la glason: "Sed ĉu vi havas monon?" Sro Ambrosio kvazaŭ timigata kurbiĝis, kaj prenis dudek kvin talerojn papermone el sia boto, kaj metis ilin zorge sur la tablon.
La policano staris ĉiam antaŭ la fenestro por vidi la finon de la dramo.
La mastro, ekprenante la bankan bileton, sen donante la glason da ĝino al Sro Ambrosio portis la monon al lumo, por vidi ĉu ĝi estas vera. Li demandis: "De kiu vi ricevis tiun ĉi bileton?" "De mia patrino," respondis la vagisto.
Tiam eniris la policano.
"Ĉu via patrino loĝas malproksime?" li demandis.
"Jes, ĉirkaŭ kvar mil mejlojn."
"Bone, venu kun mi al la polica stacidomo, por ke mi certigu vian historion." Li tiam ekprenis lin per la brako, kaj kondukis lin eksteren, kie alia policano atendis.
Tiel Sro Ambrosio marŝis inter du policanoj laŭ la direkto al la polica stacidomo.
Nu, ekmallumiĝis kaj, kiam ili apudestis la Hotel de Saxe, ĉe la alia flanko de la strato ili subite ekvidis la estron de la urba policaro marŝantan laŭ kontraŭa direkto.
Li tordis siajn longajn lipharojn, kaj rigardis sovaĝe sur ili. La policanoj salutis, sed la estro transiris la straton.
"Kiun vi havas tie?" li demandis. "Suspektindan viron, kiu havis dudekkvin talerojn en sia boto, via moŝto." Je tiuj ĉi vortoj, la komandanto iĝis tre kolera, kaj li ekkriis: "Kaj vi ambaŭ forlasis vian postenon por aresti tiun ĉi malgrandan junulon, kiu ne faris ion malrajtan? Morgaŭ matene ĉe dek-tridek, mi ordonas vin ĉeesti mian oficejon. Nun, mi mem alkondukos tiun ĉi malliberulon al la stacidomo, kaj vi tuj iru al viaj postenoj."
Tion dirinte, li alvokis fiakron, per signo de mano ordonis la malliberulon eniri, kaj sekvis lin. Ili do ambaŭ rapide veturis ĝis la stacidomo, sed Sro Ambrosio multe miris kiam oni ne haltis antaŭ tiun konstruaĵon, sed li ne kuraĝis ion diri.
La fiakro ruliĝis en la plej aristokratan kvartalon de la urbo, kaj antaŭ belega palaco ĝi haltis.
La komandanto eliris, kaj ordonis al la vagisto, ke li sekvu lin en liajn privatajn ĉambrojn.
Ili ambaŭ eniris en la princan salonon, kaj la oficisto, sidiĝinte ĵus kontraŭ la malliberulon, subite formetis siajn lipharojn kaj diris: "Ĉu vi konas min, Ambrosio? Certe mi deziregas scii tion, kion decidos nia amiko la juĝo pri niaj agoj!"
Sro Ambrosio mutiĝis pro mirego.
Tuj poste, la servistinoj envenis, kaj pretigis grandan te-tablon por ili.
Tion, kio poste okazis mi tute ne scias, sed la societo en la Pariza Ĝardeno iĝis tiel vivema, ke mi apenaŭ povis doni mian juĝon. Fine mi decidis jene:
Sro Ambrosio, estas vere, faris nenion malrajtan sed la aresto ne estis plenumita.
Sro Nero faris krimon, sed ne estis punita.
Mi do ordonis, ke Sro Ambrosio pagu la duonon, ĉar li ne estis arestita, kaj ke Sro Nero pagu la alian duonon, por kontentigi sian konsciencon.
Surprizante estis, ke ni tri okaze rerenkontiĝis, lastan someron en Parizo, Sro Ambrosio estas nun profesoro, Sro Nero ambasadoro, kaj mi estas la viro, kiu rakontas tiun ĉi historion al vi.