LULKANTO. DORMU!
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
Dormu, dormu en lulilo
Paĉja, panja korligilo;
Panjo ja apude sidas
Ci al panja am’ konfidas,
Ci en sendanĝero estos
Panjo ja apude restos;
Laŭ infana elkonfido
Dormu, dormu, dorm’!
Kovras ja flugilaj vestoj
Sur birdetoj en la nestoj
Sed flugiloj cin anĝelaj
Kovras en mallumo helaj;
Ci en sendanĝero restos
Ĉar anĝeloj apudestos;
Laŭ infana elkonfido
Dormu, kara mia ido,
Dormu, dormu, dorm’!
Dolĉa en lulil’ trezoro,
Ŝlosilet’ de panja koro,
Cin al brakoj mi konfidas
Kies ci vizaĝon vidas;
Ci en sendanĝero restas
Nia Patro apudestas;
Laŭ infana elkonfido
Dormu, kara mia ido,
Dormu, dormu, dorm’!