LA MALGRANDEGULO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
Malgrandegulo foje amis
Grandegulinon belan;
Li diris: "Ĉu vi min edzigos,
Amanton tre fidelan?"
Sed ŝi respondis: "Malfeliĉe
Mi estas tre miopa
Sed ni ne povas eĉ vin vidi
Per ilo teleskopa;
Por mi vi estas tro malgranda;
Mi restos amikino,
Sed iu de la via kresko
Konvenos por edzino."
Pro tio, poste, sian koron
Al malgrandegulino
Li donis, sed ŝi tuj respondis:
"Ne estas mi virino
Por vi; ni estas tro similaj
La unu al l’alia,
Kvankam al mia kor’ vi estas.
Amanto simpatia;
Ĉar ne konvenas por edzeco
Preciza egalpezo;
L’edzino via devus esti
Virin’ de kreskomezo."
Foriris li, kaj longatempe
Ne plu li enamiĝis,
Sed fine, lia kor’ per iu
De mezokresk’ bruliĝis.
Sed ŝi, al la demand’ fatala
Respondis: "Tre ĝentila
Vi estas, sed mi ne kuniĝos
Kun viro malsimila.
La viro, kiun mi akceptos,
(Nature, vir’ samlanda),
De mia kresko ankaŭ estos,
Nek pli nek malpli granda."
"Ho, ve!" li tiam kriis, "kion
Mi faros, mizerulo?
Neniu jesan vorton donis
Al mi, malgrandegulo."
Respondis ĉiuj al proponoj:
"Vi havas koron aman,
Sed tamen kreskon tro malgrandan
Aŭ saman, aŭ malsaman.
Mi petas, ke vi diru ion
Por min ekkuraĝigi."
"Tre efektive," ŝi respondis,
"Ne penu edzinigi."