MIAJ PAPERAMIKOJ.

Originale verkita fantazio de C. Oxenford.

Frapon! Ha, la poŝtisto—letero de unu el miaj paperaj amikoj. Vi ridetas, tamen estas vere. Mi havas multe da paperaj amikoj, tio estas amikoj, kiujn mi neniam estas vidinta; sed kiuj skribas al mi el aliaj landoj. Kaj tiaj bonaj amikoj! Ĝuste similaj al la libroj, la plej bonaj, kiujn oni povas posedi. Negrave kio mi estas vizaĝe, profesie; neniam ili permesos min senti, ke mi estas malbela, malsprita, neinteresa. Se mi ne estas vestata tiel bone, kiel aliaj, neniam ili turnas la kapon kiam ni renkontas nin, sed ĉiam ili salutas min kun amika rideto. Se mi estas laca, malafabla, kiam oni min vizitas, oni nek ekkoleras nek nomas min malafablulino, sed oni kvietigas min, kaj helpas min forgesi la kaŭzon de mia maltrankvileco.

Sed mi devas rapidi pretigi ilin akcepti. Ĉiuj miaj paperamikoj vizitos min hodiaŭ vespere. Kia amaso tie estos! Tiu ĉi salono apenaŭ ilin enhavos.

Mi estas ornaminta la ĉambron per floroj kaj, kiam la kandeloj estos lumigitaj ni aperos tute belegaj. Mian veston? Mi estas vera virino: mi estas vestinta min simila al la reĝino de Ŝiba. Tiun vesperon mi trafas la deziron de mia koro: mi akceptas amikojn, kaj mi estas en plej gaja humoro.

Ha, ĉi tie venas la unua gasto.

"Kiel vi sanas, Sinjoro...?"

Ha, ha! vi supozas, ke mi estas dironta al vi lian nomon? Ne, ne!

Li salutas min; kia manpremo! Nuntempe oni premas manojn laŭ malnerva maniero, tute ekkoleriganta. Sed ne premu mian manon tro kore, amiko mia; vi viroj neniam konas viajn fortojn.

Nun la aliaj alvenas, kaj mi rapidas ilin akcepti.

"Bonan vesperon, Sinjoro ... mi estas ĉarmata vin renkonti; kaj vin ankaŭ, Sinjoro. Kion vi diras? Ho, Ho flatantulo, foriru, estas facile vidi, ke vi elvenas el La Belle France!"

Sed kiu estas tiu ĉi grandegulo, kiu alportas kun li tian malvarman venton? Estas mia amiko el Rusujo; li estas sufiĉe aminda serĉi por mi poŝtmarkojn, kvankam li min konis nur malmulte da tempo. Mi devas paroli iom kun li, kaj prezenti lin al tiu ĉi ĉarma Fraŭlino el Aŭstrujo, kiu tiel timeme envenas en la salonon, kun mallevataj okuloj. Ŝi estas juna Esperantistino, kaj devas esti kuraĝigata.

Kiu estas tiu ĉi sinjoro? Mi ne konas lin—sed ne, mi memoras, li estas vidinta mian nomon sur la "Adresareto de personoj kiuj deziras korespondadi," kaj deziras konatiĝi kun mi. Estimata Sinjoro, mi timas ke vi ne ĝuos kunvenon de fremduloj! Kion, vi estas botanikisto? Nu, jen kelkaj kuriozaj floroj; certe vi ĝuos ilian societon, ĝis kiam mi povos trovi inter miaj gastoj similan spiriton por prezenti al vi.

Ankoraŭ alia gasto, kiu malalte kliniĝas por kisi mian manon. Tiu ĉi ago, ĉu ĝi estas laŭ miaj Anglaj idealoj de la konveneco? Ĉu mi permesos al mi ĝin akcepti? Sed, mi forgesas, nun mi estas kosmopolitanino, kaj mi konformas al la kutimojn de ĉiuj landoj.

Alia gasto, kaj ankoraŭ alia. "Bonvenon, miaj amikoj, bonvenon!"

Malgraŭ mia feliĉeco, mi iom malkontentiĝas; unu el miaj amikoj mankas; kaj mi estas pro tio tre malĝoja. Inter ĉiuj el miaj paperamikoj, li estas la plej ŝatata. Mi trarigardas la salonon, ne, tie ĉi li ne estas. Ha! Li envenas—"Mia kara Sinjoro, mi estas ĉarmata vin vidi. Venu, sidiĝu apud mi kelkajn minutojn, kaj diru kial vi estas tiel malfrua. Via Parizo, ĉu ŝi estas tiel ĝoja, ke vi ne deziras ŝin forlasi eĉ por unu tago?"

Mi ekrigardas ĉirkaŭ la salono—kun tiuj ĉi bonaj amikaj personoj ĉe mi mi estas feliĉega, sed—tamen estas—iom stranga,—nekomprenebla! Mi trovas min tute nekapabla rekoni eĉ unu personon. Tiuj vizaĝoj kaj tiuj formoj ŝajnas ĉiun momenton ŝanĝiĝi. Kelkafoje oni estas blonda, kelkafoje bruna aŭ malhela. Unufoje oni estas granda, aliafoje malgranda! Ĉu miaj okuloj trompas min? Ho! kio okazas? Estas subite malvarme, mallume; la salono estas neokupata. Hu! mi vekiĝas tremetante. Nur estas sonĝo. Ho ve! mi estas ankoraŭ sola. Nur spirite mi renkontis miajn amikojn, ili ja estas paperamikoj!

Eble, mi pripensas, estas tiom pli bone. Ve! kiam mi ekrigardas min spegule, kaj mi vidas malgrandan, malbelan virineton de maturaĝo, mi ĝojas, ke ili ne povas vidi min. Ĉu ili daŭrus skribi al mi se ili povus min vidi kaj—sed ne, mi ne estos malamika, maljusta!

Tial miaj paperamikoj, al vi! Mi trinkas je via sano (kvankam nur per mia amata kafo) kaj mi dankas vin pro la multe da feliĉaj horoj, kiujn vi estas donintaj al mi; pro la multo da agrablaj ekskursoj, kiujn mi estas fantazie partopreninta kun vi; unuvorte, pro via amikeco. Ĝis la revido, amikoj miaj!