AL FUMAMANTOJ.
(Laŭ Irlanda ario "Nora Kreina").
Ben Elmy.
Se doloras nia kor’,
Se ĉagrenas sin la cerbo,
Jen konsol’ en tia hor’—
Nikotina ĉarma herbo!
Ĉiopova la rimed’,
Freŝa pli ol monta pino,
Pli odora ol resed’
Estas rava Nikotino!
Venu, fumo de nektar’!
Elspiraĵo de feino,
Vera ĝojo de l’ homar’
La fidela Nikotino!
Ĉar, per kara nia pip’,
Per cigar’ aŭ cigaredo,
Sur la tero, sur la ŝip’,
Neniiĝas ĉia tedo;
Kaj en kiu ajn sezon’,
Glaciiga aŭ varmega,
Ni paciĝas laŭ bezon’
Per la Nikotino flega.
Do en vintro aŭ somer’,
Ĉiam, ĉie, kaj sen fino,
Je mateno, je vesper’,
Adoriĝas Nikotino!