KNABETO.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

La vivo estis ĝoja rev’
Ĉar estas mi edzeto,
Sed min alvenis dolĉa dev’
Fariĝis mi patreto.
Ĉar vivas knabo en la kor’
Mi estas kortegano;
Kaj riverencas kun ador’
Al Sinjor’ la Infano.
De tron’ lulila regas li
La tiranega eto;
Kaj kuras pro infana kri’
Patrino kaj Patreto;
Li ion vidas, ploras; ĝi
Fariĝas lia havo;
Al Sinjor’ la Infano mi
Nun estas lia sklavo.
"Ni rigardegu!" En okul’
Vidiĝas vidindaĵoj
"Ni duobliĝas!"—"Nesaĝul’
Jen veraj infanaĵoj!"
Jen veraj infanaĵoj!—Ho!
Valoras pli ol oro
La font’ de tiu infanaĵ’
La ĝoj’ de mia koro.