LA TREZORO EN LA ARBARO.

Fino de la rakonto de H. G. Wells. Tradukita (laŭpermese) de Martyn Westcott.

Evans tremetis. "Ŝajnas preskaŭ malvarme ĉi tie, post la brulego ekstere."

"Mi esperas ke ni rekte iras," diris Hooker.

Post nelonge ili vidis, malproksime antaŭe, interspacon en la malhela mallumeco, kie la blankaj radioj de la varmega sunlumo eniris en la arbaron. Tie ankaŭ estis brile verda subkreskaĵo, kaj koloraj floroj. Tiam ili aŭdis la sonon de la akvofluo.

"Jen la rivereto. Kredeble ni estas nun apud ĝi," diris Hooker.

La kreskaĵaro estis densa apud la riverbordo. Grandaj kreskaĵoj ankoraŭ sennomaj, kreskis inter la radikoj de la grandaj arboj, kaj prezentis bukedojn de vastaj verdaj folioj al la strio da ĉielo. Multaj floroj, kaj kreskaĵo kun brila foliaro, alkroĉis sin al la nekovrataj trunketoj. Sur la akvo de la larĝa, trankvila lageto, malsupren sur kiu la trezorserĉantoj nun rigardis, flosis grandaj ovalaj foliegoj, kaj kvazaŭvaksa duberozkolora floro, ne malsimila al akvo-lilio. Pli antaŭen tie, kie la rivereto kurbiĝis for de ili, la akvo subite ŝaŭmis kaj bruiĝis kaskade.

"Nu?" diris Evans.

"Ni iom flankiĝis," diris Hooker. "Tio estis atendota."

Li sin turnis, kaj rigardis en la malhelajn malvarmetajn ombrojn de la silenta arbaro, malantaŭ ili. "Se ni iros iom supren kaj malsupren, laŭlonge la rivereto, ni kredeble atingos ion."

"Vi diris——" komencis Evans.

"Li diris, ke estas ŝtonaro," diris Hooker.

La du homoj rigardis unu la alian dum momento.

"Ni unue esploru iom malsupren," diris Evans.

Ili antaŭeniris malrapide, scivole ĉirkaŭrigardante. Subite Evans haltis. "Kio, je la diablo, estas tio?" li diris.

Hooker sekvis per la okulo lian montrantan fingron. "Io blua," li diris. Ĝi vidiĝis ĵus kiam ili atingis la supron de malgranda altaĵo de la tero. Tiam li ekkoniĝis tion, kio ĝi estis. Li subite antaŭeniris rapidpaŝe, ĝis ke videbliĝis la korpo apartenanta al senpova mano kaj brako. La mano ankoraŭ rigide tenis la ilon, kiun ĝi estis portinta. La aĵo estis Ĥino, vizaĝo malsupre. La malzorgeco de la kuŝmaniero estis plene klariga.

La du homoj pliproksimiĝis, kaj staris, silente rigardante tiun ĉi senvivan korpon malbonaŭspicie. Ĝi kuŝis en spaco inter la arboj. Apude estis fosilo, laŭ la Ĥina modelo, kaj pli malproksime kuŝis disĵetita-ŝtonaro, proksime de novefosita truo.

"Iu estas alveninta ĉi tie antaŭ ni," diris Hooker, iom tusante en la gorĝo.

Kaj tuj Evans ekblasfemis kaj freneziĝis, kaj piedfrapegis la teron.

Hooker blankiĝis, sed diris nenion. Malrapide li antaŭeniris al la kuŝanta korpo. Li vidis, la kolo plidikiĝis kaj estis purpura, kaj la manoj kaj maleoloj estis ŝvelataj.

"Pa!" li diris, kaj subite deturnis sin, kaj iris al la elfosejo. Li ekkriis surprize, kaj kriegis al Evans, kiu malrapide sekvis lin: "Simplulo! Estas tute bone. Jen ĝi ankoraŭ estas." Tiam li denove turnis sin, kaj rigardis la mortintan Ĥinon, kaj poste la truon.

Evans rapidis al la truo. Jam duone elfosita de la malbonŝanca malfeliĉulo apude, kuŝis nombro da malbrilaj flavaj baroj. Li kurbiĝis en la trueto kaj, forbalaiante la teron per la manoj, li rapide eltiris unu el la multepezaj masoj. Tionfarante, malgranda dorno pikis lian manon. Li forprenis la maldikan dorneton per la fingroj, kaj levigis la fandaĵon.

"Nur oro aŭ plombo povus pezi tiele," li diris triumfe.

Hooker ankoraŭ rigardis la mortintan Ĥinon. Li embarasiĝis.

"Li ruze alvenis tien ĉi antaŭ siaj amikoj," li fine diris. "Li venis tien ĉi tute sola, kaj ia venena serpento mortigis lin.... Mi volus ekkoni kiamaniere li eltrovis la lokon."

Evans staris kun la fandaĵo en la manoj. Sed neniel grava estas la morto de Ĥino. "Ni devos porti tiujn ĉi al la ĉeflando peco post peco, kaj enterigi ilin tie dum mallonga tempo. Kiel ni transportos ĝin al la kanuo?"

Li demetis sian jakon, kaj etendis ĝin surtere, kaj ĵetis du aŭ tri or-fandaĵojn sur ĝin. Iom pli poste, li ekvidis, ke alia dorneto pikas lian haŭton.

"Tiu ĉi estas tiom, kiom ni porti povos," li diris. Tiam subite, kun stranga ekkoloriĝo, "Kion vi rigardadas?"

Hooker sin turnis al li. "Mi ne povas suferi ... lin," kaj li klinis la kapon al la Ĥino.

"Ĝi tiel similas al...."

"Malsaĝeco!" diris Evans. "Ĉiuj Ĥinoj similas unu alian."

Hooker rigardis sur lia vizaĝo. "Ĉiaokaze mi tuj enterigos tion antaŭ ol mi helpos pri tiu ĉi afero."

"Ne estu malsaĝulo, Hooker!" diris Evans. "Lasu resti tiun putriĝantaĵon."

Hooker ŝanceliĝis, kaj tiam liaj okuloj atente ekzamenis la brunan teron ĉirkaŭe. "Ĝi ial timigas min," li diris.

"La afero estas," diris Evans, "kion fari pri tiuj ĉi fandaĵoj. Ĉu ni reenterigos ilin ĉi tie aŭ ĉu ni portos ilin per la kanuo trans la mar-kolon?"

Hooker pripensis. Lia konfuzita rigardado vagis inter la altaj arbtrunkoj, kaj supren en la malproksiman verdaĵaron sunlumigatan. Li tremetis denove, kiam liaj okuloj haltis ĉe la bluvestita Ĥino. Li serĉe rigardis en la grizan profundaĵon inter la arboj.

"Kio okazis al vi, Hooker?" diris Evans. "Ĉu vi perdis vian saĝon?"

"Ni forprenu la oron de ĉi tie iel!" diris Evans.

Li manprenis la finojn de la jaka kolumo, kaj Evans tenis la kontraŭajn angulojn, kaj ili levigis la mason. "Kien?" diris Evans. "Al la kanuo."

"Estas strange," diris Evans, kiam ili estis antaŭenirintaj nur kelkajn paŝojn, "sed miaj brakoj ankoraŭ doloras pro la remado." "Malbenu!" li diris. "Sed ili ja doloras. Mi devas halti."

Ili metis la jakon teren. La vizaĝo de Evans estis pala, kaj ŝviteroj elstaris sur lia frunto. "Estas ial senaere en tiu ĉi arbaro."

Poste, kun subita ŝanĝo al neracia kolero: "Kio bona tie ĉi atendi la tutan tagon? Helpu mi diras! Vi nenion faris krom revi, de la tempo kiam ni ekvidis la mortintan Ĥinon."

Hooker fikse rigardadis la vizaĝon de sia kunulo. Li helpis levi la fandaĵ-portantan jakon, kaj ili antaŭeniris eble cent jardojn silente. Evans komencis forte spiri.

"Ĉu vi ne povas paroli?" li diris.

"Kion vi havas?" diris Hooker.

Evans faletis, kaj tiam, kun subita malbeno, ĵetis la jakon for de li. Dum momento li rigardadis je Hooker, kaj tiam, kun ĝemo, li ekkaptis sian propran gorĝon.

"Ne alproksimiĝu al mi," li diris, kaj li iris sin apogi al arbo. Tiam, per pli forta voĉo, "Mi resaniĝos post minuto."

Post iom, lia tenado al la trunko malfortiĝis, kaj li malrapide glitis malsupren je la arbotrunko, ĝis li fariĝis senpova amaso ĉe ĝia radiko. Liaj manoj konvulsie kunpremiĝis. Lia vizaĝo tordiĝis pro doloro. Hooker alproksimiĝis je li.

"Ne tuŝu min! Ne tuŝu min!" diris Evans, per sufokanta voĉo. "Metu la oron ree sur la jakon."

"Ĉu mi ne povos fari ion por vi?" diris Hooker.

"Metu la oron ree sur la jakon."

Dum Hooker levis la fandaĵojn, li sentis piketon, sur la fingrega radiko. Li rigardis sian manon kaj ekvidis maldikan dornon, eble du colojn da longeco.

Evans elpuŝis senvortan krion, kaj turniĝis.

La makzelo de Hooker falis. Li rigardis la dornon dum momento per plivastiĝintaj okuloj. Tiam li rigardis Evans, kiu nun kunkurbiĝis sur la tero, la dorso fleksiĝante kaj rektiĝante konvulsie.

Tiam li rigardis tra la kolonoj de arboj kaj la interpleksaĵo de ŝnuraj tronketoj, al la loko kie, ĉe la malhela griza ombro, la bluvestita korpo de la Ĥino malklare ankoraŭ vidiĝis. Li pripensis pri la malgrandajn streketojn sur la karta kojno, kaj tuj li komprenis.

"Dio min helpu!" li diris. Ĉar la dornoj estis similaj al tiuj, kiujn la Djakoj trempas en venenon kaj uzas en siaj bloviloj. Li nun komprenis kion signifis la certegeco de Ĉang Haj pri la senriskeco de lia trezoro. Li nun ja komprenis tiun grimacon.

"Evans," li ekkriis.

Sed Evans nun estis silenta kaj senmova, krom pri terura spasma moveto de siaj membroj.

Profundega silentado regis en arbaro.

Tiam Hooker komencis furioze suĉadi je la malgranda rozkolora makulo ĉe la radiko de sia fingrego—suĉanta por kara vivo mem. Post nelonge li eksentis strangan doloron ĉe la brakoj kaj ŝultroj, kaj la fingroj malfacile kurbiĝis. Tiam li komprenis, ke la suĉado neniel utilos.

Subite li ĉesis, kaj, sidante apud la fandaĵaro, kaj apogante la mentonon sur la manoj, li fikse rigardadis la tordiĝintan sed ankoraŭ movantan korpon de sia kunulo. La grimaco de Ĉang Haj denove envenis en lian memoron. La malakra doloro etendiĝis al lia gorĝo kaj malrapide plifortiĝadis. En la malproksimaĵo super li, venteto movigis la verdaĵon, kaj la blankaj florfolietoj de ia nekonata kreskaĵo malsupren flirtadis tra la mallumeco.