OKAZETO VENEZIA.
Originale verkita de D. H. Lambert, B.A. (9660).
Pasiginte la Paskon en Romo, mi forveturis Venezion por ĝui tie la trankvilecon nur atingeblan en urbo, kie la piedfrapado de ĉevaloj kaj la rulsonado de radoj neniam igas sin senti.
Sed kiel priskribi la Veneziajn glorojn! Kiel per ordinaraj vortoj mi povos, ne trograndigante, konatigi la eksterordinarajn mirindaĵojn de tiu ĉi vidinda urbo, la idealo de la romanca historio, tronata sur ŝia centinsularo! Kie mi serĉos egalulinon al la Reĝino de la Adriatiko, kun ŝiaj palacoj, ŝiaj gondoloj ŝiaj kanaloj, la "flumina antiquos praeterlabantia muros" de Virgilio, kaj kun ŝia unu placo, kiu kompare kvazaŭ malgrandigas ĉiujn aliajn!
Kia vizitanto al Venezio ne tralegis ŝian gloran historion, temon tiel kortuŝantan eble pro ĝiaj rakontoj pri triumfoj kaj malfeliĉaĵoj, la ŝanĝemaj batadoj de la sorto, kiel tiu de mem Grekujo! Kiam, jen sur la randaĵo de malespero kaj forlasonta je ĉiam la scenojn de tiomaj ĉagrenaĵoj, ŝi rekuraĝiĝis kaj enspiris novan vivon el la cindroj de la malĝojeco.
Certe la nomoj de Contarini, Pizano, Zeno kaj Chioggia (Kioĝja) elvokas admireman sentadon tiel fortan, kiel tiu pri Pausanias kaj Miltiades, pri Salamis kaj Marathon.
Kaj, se eĉ en la mondo de la belartoj kaj beleco Venezio preskaŭ ne povas sin antaŭmeti kiel komparindan kun la fieraj sanktejoj kaj la diaj elpensaĵoj de la Grekaj skulptistoj, ŝia gloro tamen ne malpli ol ŝia dekliniĝo kaj falo, elvekigas, mi opinias, egale profundan intereson.
Protektite de la ostoj de la sanktulo Marko, la respubliko povis prezenti maltimegan frunton al Doriaj minacoj, kaj Barbarosaj tondriloj, senpovaj, malgraŭ la plej terura frenezeco, tremigi la barkon, kiu sciis surrajdi la ondegojn meze de muĝadanta alilanda blovegado.
En la Hotelo Victoria mi trovis loĝejon tre komfortan, kaj, post rondtabla-vespermanĝo, mi ekiris por kuniĝi kun la aro da akvofestantoj sur la Granda Kanalo.
Dum la gondolo glitadis senbrue preter la silentaj palacoj—la akvo lumigata jen de la lunradioj, jen de ia pendanta gaslampo,—renkontiĝante kun fantomoj nigrevestitaj kiel ĝi mem, antaŭenirigata de la kvieta gondolisto, tra ĝia vojiro misterega, la ligilo de la sorĉeco ŝajnis al mi plenita.
La trompita imago reflugis al la jarcentoj kiam romanco kaj amsekreteco ekscitis multajn krimojn, kiujn la profundaĵoj de tiuj akvoj povus malkovri!
Alveninte al la signita ejo mi alproksimiĝis al la diverskolora boatego kun ĝiaj lumdonantaj Ĥinaj lanternoj, balanciĝantaj antaŭe kaj poste, kie sidadis la kantantoj kun siaj belsonaj muzikiloj, kies notoj, per dolĉe modulantaj akordoj, kiuj akompanis la voĉojn, elravis la orelojn de ĉiu aŭdanto, kaj malgrandiĝadis iom post iom tra la laguno....
Tuj kiam mi revenis gastejen, preta kuŝiĝi post la tagaj laboroj, la jena interparolado okazis:
"La sinjoro bonvolos pardoni, ke necesiĝas ŝanĝo de dormoĉambro."
"Sed miaj valizoj kaj la tuta vojaĝilaro jam suprenportiĝis en mian ĉambron."
"Sen malfacileco oni translokos ilin en alian."
"Kion vi proponas provizi al mi? Almenaŭ interne de la hotelo, mi esperas!"
"Certigu vin pri tio, sinjoro. Mi havas ĉambron kiu al vi plaĉos, kaj la pakaĵoj jam tie sin trovas."
Suprenirinte tien, mi eniris en ĉambregon lumigitan per du grandaj kandelabroj ĉe la pli malproksima fino, meze de mallumo, kiun ili malfacile kontraŭstaris.
La litego, ĉirkaŭate de nigraruĝaj kurtenoj kaj enmetite en angulon prezentis neniel aperon allogi ripozon.
"Sendigu tien ĉi," mi diris al la gastejestro, "noktomanĝeton; mi kutimas preni malpezan manĝaĵon antaŭ ol ripozi."
Atendante la manĝilaron, mi zorge ekzamenis la tutan salonon, esplorante la grandnombrajn ŝrankojn kaj kestegojn, kiujn la ĉambro enhavis.
La muroj estis kovrataj de tapetoj, kiuj figuris batalantajn Krucistojn, kies helaj plumoj, standardoj kaj armaĵoj, kie rebrilis la sunradioj, kontrastis kun la pentrindaj postscenoj de monto kaj arbaro.
Kvankam la vetero estis varma, mi decidis ekbruligi fajreton por heligi la malĝojan atmosferon de la salono: kaj altirinte apuden seĝegon, mi eklegis romanon, kiun mi okaze kunportis kun mi.
Post la manĝaĵo mi sentis min dormema, sed ne dezirante pasigi la nokton sidante mi decidis min senvesti por kuŝiĝo.
Sed la silento kredeble malhelpis min maldormi, kaj kontraŭvole mi ekdormetis.
Teruraj sonĝaj fantazioj tamen vin vekadis, kaj mi estis leviĝonta pretigi min por la lito, kiam la granda spegulo, kiu pendis kontraŭe, vidigis al mi homan kapon elrigardanta super mia seĝego.
Antaŭ ol mi povis rekonsciiĝi, por tiel diri, post la mirego kaŭzita per tia neatendita aperaĵo, kiu subite neniiĝis en aeron, miaj okuloj terure sin fiksadis sur la malantaŭa tapeto proksima de la kapkuseno de la lito.
La tapeto flankentirata malrapide maltegis la vizaĵojn de du viroj, mallaŭte interparolantaj, sed elĵetantaj minacajn rigardojn, dum unu per la maldekstra mano montris al la alia mian terurigitan figuron.
Ili portis vestojn antikvajn, kun longaj glavoj pendantaj de zonoj ĉirkaŭantaj la kokson.
De iliaj senkaskaj kapoj bukloj kovris iliajn ŝultrojn.
Post iom da tempo, kiu al mi ŝajnis centjaro ili faris signojn alpaŝi en la ĉambron por min ataki.... Mi provis kriegi ... faletis ... kaj svenis.