KRISTNASKA PUDINGO.

Jem Ross Archibald.

[Dum miaj Esperantaj vojaĝoj, mi kun granda miro eltrovis, ke oni tute nenion konis pri tiuj mirindaj pudingoj kaj kukaĵoj, kiuj tiel prave fierigas ĉiujn Britajn korojn. Eĉ la necesega Buno mankis, kaj mi devis sendi specimenojn al Franca kolego, por ke ili allogu lin viziti, kiel eble plej baldaŭ, tiun ĉi belan insulon.

Kiam do Legantino afable proponis sendi recepton por la faro de Kristnaskaj Pudingoj, mi kontentege akceptis la bonvenan proponon, sciante ke ne nur la inaj legantoj, sed ke ĉiuj kontente gustumos, eĉ nur spirite eble, niajn naciajn manĝaĵojn.—La Redaktoro].

Fluidaĵo.Utila Tabelo.Sekaĵo.
2 Teokuleroj= 1 Pudingokulero= 1 unco (oz.) da Butero.
2 Pudingokuleroj= 1 Supokulero= 1 unco (oz.) da Sekaĵo.
6 Supokuleroj= 1 Teotaseto = 4 uncoj (¼ funto) da Faruno.
2 Teotasetoj= Duonpajnto, aŭ 1 matenmanĝotaso= 8 uncoj (½ lb.) da Faruno.

N.B.—1 pajnto = ĉirkaŭ ½ litro; 1 lb. = 1 funto (½ kilo); 1 oz. = 1 unco (30 gramoj).

Farigu la pudingon kelkajn semajnojn antaŭ Kristnasko.

Prenu grandan poton kun bolanta akvo, ankaŭ du buteritajn pelvojn, du pecetojn da buterita papero, kaj du pecetojn da kalikoto kaj ŝnureto.

Materialo.

Metodo.—Kunmiksu trae la sekajn materialojn, poste aldonu siropon, brandon, ovojn kaj kelkajn salerojn (laŭgusto). Agitu rapide per ligna movilo; tiam per kulerego metu la miksaĵon en la buteritajn pelvojn, kaj atentu, ke ili estu tute plenegaj. Kovru ilin unue per la buteritaj paperoj, kaj pecetoj da kalikoto. Tiam zorge ligu ilin ĉirkaŭ la supro per ŝnureto.

Tuj kiam la akvo bolas en la grandega poto, subakvigu la pelvojn kaj atentu, ke la akvo efektive boladu ses horojn en la unua tago. (La poto devas ĉiam esti akvoplena). Tiam ellevigu la pelvojn el la akvo. Kiam la pudingo estas manĝota, resubakvigu ĝin (kompreneble ankoraŭ en la pelvo!) en bolantan akvon kaj reboligu ĝin du horojn (J. R. A.).


[Mi nun aldonos kelkajn sciigojn pri la fabloscienco pri tiu ĉi glora pudingo.

(i.). Neniam manĝu la novefaritan pudingon antaŭ Kristnasko. Alie estos certe la morto okazos en la familio. Ne estas necese, ke tiu, kiu manĝis mortu, sed eble estu nur parenco, kiu aniĝos de la Plimulto. Sed ĉu ĉiu homo ne estas ĉies parenco?

(ii.). Kiu trovos grajnon inter la miksaĵo ne devas sciigi la trovon, alie la pudingfarinto estos tre malkontenta.

(iii.). Bona pudingo estas simila al bona vino; monato post monato ĝi pliboniĝos. Sed oni devas atenti, ke la musoj ne konstruu en ĝi siajn nestojn. Ili ja ŝatas tian oportunan kuŝejon!

(iv.). Tiu, kies stomako ne estas sufiĉe forta, eble malŝatos la kanditan ŝelon. Sed aliaj tre ĝuas la interesegajn sonĝojn, kiuj ofte postvenas tro da tiu ĉi manĝaĵo. Sed oni povos prave demandi: "Ĉu estas eble havi tro da tia pudingo!"

(v.). Tiuj, kiuj pliamas vidon ol bonguston, flamigas la pudingon kiam ĝi estas enportota en la manĝoĉambron. La lumoj estas estingataj, oni surverŝas ĝin iom da brando, kaj ekbruligas ĝin per alumeto. Post tiu ĉi ago, la gusto estas precipe malbona se, kiel ofte okazas, multaj migdaloj estas ŝovitaj en la pudingan haŭton.

(vi.). Je specialaj festoj, precipe kiam multaj junuloj ĉeestas, estas kutime enmeti en la pudingon diversajn arĝentaĵojn. Ekzemple, tiu kiu trovas monereton estos bonŝanca dum la venonta jaro. Sed se la trovinto malfeliĉe disrompis al si denton ĉe ĝia trovo, oni supozas, ke la bonŝanco duobliĝos. Tiu kiu trovas fingringon aŭ butonon edziĝos neniam, sed, kontraŭe, la trovanto de fingroringo edziĝos pli frue ol la aliaj.

(vii.). Ĉiuj Bonaj Britoj metas sur la manĝotan pudingon belan beroplenan etan branĉeton de ilekso. Ankaŭ la nacia standardo estas ofte tie fiksata. Estas ja nacia pudingo!

(viii.). Se membro el la familio okaze forestas alilande, estas la kutimo sendi al li unu el la familiaj pudingoj. Tiu ĉi kutimo kredeble tre plaĉas Lian Moŝton la Poŝtestron, ĉar la deviga poŝtpago estas sufiĉe granda.

(ix.). Mi finas tiujn ĉi sensensaĵojn per saĝa konsilo:—

Manĝu Kristnaskan Pudingon ĉiam kaj ĉie. Kaj, kiam vi havos la okazon, sekvu la ekzemplon de la fama Dickens’ a knabo "Oliver Twist," kaj "petu pli" da ĝi!

Mi ja scias, ke tiu ĉi pudinga temo estas multe pli riska ol diversaj Religiaj aŭ Politikaj aferoj. Ĉiuj dommastrinoj estas tre fieraj pli siaj propraj puding-receptoj, kaj, kompreneble, plaĉus al multaj Legantinoj kontraŭbatali la nomitajn proporciojn, se nur ili povus tion fari, sen malkaŝi siajn "specialajn sekretojn."—La Redaktoro.].