LA NASKLANDO DE EŬROPAJ LINGVOJ.
Originale verkita de George Henderson.
La artikolo en la Novembra numero de la Esperanta Gazeto pri "Kranioj" kondukas miajn pensojn al la temo de la Historio de la Rasoj kaj Lingvoj de Eŭropo.
Estas iom stranga koincido, ke la patrujo de Doktoro Zamenhof estas la nasklando ne nur de la plej nova inter Eŭropaj lingvoj—Esperanto—sed ankaŭ de la plej antikva, originala, praa lingvo el kiu ĉiu hodiaŭa lingvo de Eŭropo (krom la Baska, la Hungara, la Fina kaj la Turka) estas deveninta.
La plej novaj esploroj pri la rilatoj de la diversaj rasoj kaj lingvoj de Eŭropo kondukas al la konkludo, ke la deveno de la antikva fontalingvo (diverse nomita Ursprache, "Arja Hindo-Germana, Hindo-Eŭropa") estas produktita per la alprenado kaj aliformigado de ia Fina-Ugria dialekto per la ne-Aziaj rasoj de Eŭropo, antaŭ kelkaj jarmiloj.
En la antaŭhistoria periodo, antaŭ la deveno de la estantaj lingvoj de Eŭropo, estis en Eŭropo kvar tute malsimilaj rasoj kaj multaj gradoj de miksaĵo inter tiuj ĉi kvar rasoj.
(a). La granda blonda, long-kapa raso de la nordo, diverse nomita Norda, Skandinava, Teŭtona, Germana, and Eŭropa.
(b). La malgranda blonda larĝkapa Fin-Ugria raso de Norda Rusujo.
(c). La malgranda bruna rondkapa raso de centra Eŭropo, etendiĝanta de suda Rusujo, tra la Alpujo ĝis la Pireneaj montoj.
(d). La malgranda bruna long-kapa raso de Hispanujo, suda Italujo, kaj la Medeteraneaj insuloj.
Tiuj ĉi kvar rasoj, antaŭ ol ili kontaktiĝis kune, parolis tute malsimilajn lingvojn.
Sed la tempo alvenis kiam, pro la miksiĝo de la rasoj, novaj dialektoj deveniĝis, kaj de unu el tiuj ĉi dialektoj naskiĝis la fonta-lingvo de ĉiuj estantaj Eŭropaj lingvoj (krom la Baska, Hungara, Fina kaj Turka).
La regiono el kiu elmigris la Aziaj rasoj Fin-Ugria kaj Centra Eŭropa, estis la nordo kaj la sudo de Eŭropa Rusujo. Kiam tiu ĉi raso, migranta okcidenten renkontis la grandan blondan Nordan rason, tiu ĉi Eŭropa raso forlasis sian propran lingvon, kaj alprenis ian dialekton de antikva Fina aŭ Ugria lingvo, samtempe kreante el ĝi la novan Arjan dialekton laŭ la sama maniero per kiu, hodiaŭ, barbaraj rasoj aliformigas kaj simpligas niajn Eŭropajn lingvojn. Tiu ĉi Arja font-lingvo ekekzistis plej kredeble en antaŭ-historia tempo en la lando antaŭe nomita la Reĝlando Pola. Ĝi disvastiĝis iom post iom al la okcidento al la nordo, al la sudo, kaj al la oriento. La aliaj rasoj de Eŭropo faris tion saman, kion estis farinta la norda raso. Ili alprenis la dialektojn de la nove kreita Eŭrazia lingvo, kaj ankaŭ, kiel la granda blonda raso de Norda Eŭropo, ili samtempe aliformigis ĝin. La raso de Centra Eŭropo estis ne tiel malsimila al la Fina raso, de kiu unu lingvo restas ĝis hodiaŭ—la Baska, kiu ŝajnas esti lingvo Ural-Altaika, aliformigita per kontakto en Francujo kaj Hispanujo, kun la norda Afrika, Mediteranea raso de suda Eŭropo.
Tiuj ĉi kvar grandaj rasoj de antaŭ-historia Eŭropo estas nun ĉie alprenintaj dialektojn devenintajn de la Arja font-lingvo. En nenia lando de Eŭropo ekzistas nun la antaŭa lingvo de la raso nord-Afrika-Mediteranea. Ni povas trovi iliajn parencajn lingvojn nur en Afriko, la Berbera, la Libja, kaj la antikva Egipta. La lingvo de la norda raso estas tute malaperinta. Kia estis la forlasita lingvo de la granda blonda raso antaŭ la alpreno de la dialektoj de la Lapoj kaj Finoj, estas neeble diri, ĉar nenia formo de tiu ĉi lingvo ekzistas, kaj la rilato de tiu ĉi raso al aliaj rasoj de la homaro estas ankoraŭ mistero.
La aliformigado de la Fina-Ugria dialekto el kiu venis la Arja font-lingvo per la miksado de la rasoj, plejkredinde okazis sur la Polaj ebenlandoj, kaj de tiu ĉi centro estas radiintaj ĉiuj Hindaj-Eŭropaj lingvoj. Tiu ĉi rimarkinda antaŭhistoria dialekto iom post iom etendiĝis, kaj estis alprenata kaj ŝanĝata, ĝis iu ne klera en la komparanta lingvoscienco ne povas kredi, ke la Angla, la Hinda, kaj la Rusa lingvoj estas kreskintaj de unu kaj la sama lingvo.
La maniero de la evolucio de la antikva lingvo de Polujo estis el la unu en la multajn, kaj, kvankam la estantaj lingvoj de Eŭropo, Armenujo, Persujo, kaj Hindujo montras klare al la studento de lingvoj signojn de siaj devenoj, la diversiĝado en reciproke nekompreneblajn formojn de parolado estas jam okazinta en la malproksima estinteco, antaŭ ol la antaŭ-historiaj elmigrantoj el Polujo estis multe antaŭirintaj en sia vojaĝo tra la Norda Germana ebenlando, aŭ en la arbarojn de la Karpataj montoj, aŭ sur la Sud-Rusajn stepojn.
En Polujo oni havis lingvon, por ĉiuj kompreneblan, sed elmigrado kaj miksado kun aliaj rasoj baldaŭ aliformigis ĝin en dialektojn kaj lingvojn tiel malsamajn ke tiuj, kiuj parolis ilin, ekrigardis unu la alian kvazaŭ alilandulo, barbaro, malamiko.
Tia estas la sorto de tiu ĉi fama antikva lingvo de Polujo, la fonto de preskaŭ ĉiuj lingvoj de la Atlanta Oceano, ĝis la Golfo de Bengalo. Sed la Historio sin ripetas, kaj Polujo naskigas alian lingvon, lingvon kompreneblan por ĉiuj, ESPERANTO, kiu ankaŭ etendiĝis de Oceano ĝis Oceano. Sed ĝia maniero de etendiĝado estas tute kontraŭa al tiu de ĝia antikva praavo. Ĝia sorto estas redoni al ĉiuj unu komunan lingvon, tiel longe perditan. Unu lingvo komprenebla por ĉiuj! Ĉiuj grandaj mondurboj enhavas siajn Esperantistojn. La lingvo uzata de Esperantisto ja estas komprenebla tra la tuta mondo. Ne grave kia estas la patrujo aŭ la nacieco de la persono alparolita. Antikve, oni vastigis la multajn el la unu. Nun oni reunuigas la multojn en la unu!