LA GRUO KAJ LA SIMPLANIMULO.
Hinda Fablo, tradukita de Guy H. Naylor.
En la Oriento loĝis simplanimulo, kiu iris unu tagon al siaj kampoj, kaj diris: "Mi semis antaŭ unu monaton; se la rikoltoj prokrastiĝus du monatojn pli longe, mi ricevos tri cent buŝelojn da greno. Sed mi estas rapidema, tiel, se mi rikoltus nun, mi kredinde ricevos almenaŭ unu cent buŝelojn."
Gruo, kiu aŭdis liajn vortojn, diris: "Se mi estus vi, mi havus ĉiujn tri cent buŝelojn tiun ĉi tagon mem."
"Kiel?" diris la simplanimulo.
"Nu," respondis la gruo, "vi provizis akvon en la akvujo por nutri la rikoltojn tri monatojn. Unu monato estas pasinta, tial sufiĉe da akvo por du monatoj ankoraŭ restas en la akvujo. Se vi malfermus la pordojn de la akvujo kaj lasus flui la akvon sur la kampojn, vi ricevus ĉiujn rikoltojn tuj."
"Ĉu vi estas certa, ke mi havos ĉiujn rikoltojn tuj?" diris la simplanimulo.
"Ho jes!" diris la gruo, "ne estas la plej malgranda dubo. Mia geografia sciado estas vasta, ĉar mi estas vojaĝinta tra granda parto el la mondo; tial vi povas dependi de mia mondvasta scio kaj sperto."
La simplanimulo tiam lasis flui ĉiun akveron sur la kampojn. La gruo invitis sian parencaron, kaj unue ili kune manĝis ĉiujn grandajn fiŝojn postlasitajn en la akvujo, kaj poste, flirtegante super la kampoj, ili kaptis ĉiujn malgrandajn fiŝojn, kiuj estis elirintaj kune kun la akvo. Granda parto el la rikoltoj estis forbalaita; tio, kio restis, estis baldaŭ enfosita en la ŝlimo.
La simplanimulo sidis sur la bordo de la lago, kaj ploris, dirante, "La geografio de la gruo min ruinigis!"
"Mia amiko," diris la gruo, "mia geografio estis tiel bona kiel via aritmetiko."
"Estas tute same ĉu vi falas en la defluilon de tiu bordo, aŭ de tiu ĉi!"