LETERO EL ĜENEVO.
Edouard Bernard.
Antaŭ kelkaj tagoj okazis en nia urbo la Internacia Filozofia Kongreso. Ĝi daŭris kvin tagojn kaj ricevis grandan sukceson ĉu pro la nombro de la partoprenantoj (ĉirkaŭ 300) ĉu pro la laboroj, kiuj estas prezentitaj. Mia intenco ne estas priskribi detale ĉiujn kunsidojn de la kongreso. Mi volas nur doni al la legantoj de The Esperantist kelkajn sciigojn pri la punktoj, kiuj povas ilin interesi.
La problemo de la lingvo internacia okupis la lokon, kiun ĝi meritis. En sia parolado ĉe la komenco de la kongreso So. J. J. Gourd, efektiva prezidanto, aludis al tiu ĉi grava demando. Li memorigis, ke ĝi jam okupis la atenton de la filozofoj ĉe la unua filozofia kongreso en Parizo dum la universala Ekspozicio de 1900. Tiu unua kongreso estis elektinta Son. Couturat kiel delegito por ekzameni la demandon kaj raporti al la sekvanta kongreso. So. Couturat prezentis sian raporton kaj konkludis la aliĝon de la kongreso al la Delegacio por la elekto de lingvo internacia. Mi plezurege ĉeestis ĉe la disputado pri la raporto de So. Couturat. Tiu disputado okazis antaŭ multnombra publiko en la granda ĉambrego de la Universitato, kiun ni nomas tie ĉi "Aula."
Mi volas nur diri kelkajn vortojn pri la ĉarma paroladeto elparolita de So. Ernest Naville, honora prezidanto de la kongreso, unu el niaj plej rimarkindaj gloruloj. Neniu Esperantisto nescias ke So. Ernest Naville prezentis Esperanton antaŭ kvar jaroj ĉe la Franca Instituto. Tiu respektinda filozofo, kiu havas okdek-ok jarojn, estas fervora partiano de nia kara lingvo. Pro sia granda aĝo li ne povis eklerni Esperanton, sed li komprenas sufiĉe ĝian esencon por esti fervora aprobanto. La granda aŭtoritato, kiun ĝuadas So. Naville, estas tre grava kaj tre precioza helpo por nia afero. Mi aldonas ke li estas honora prezidanto de la Svisa Esperanta Societo, kaj ke propaganda broŝuro ĵus estis eldonata sub liaj aŭspicioj.
Mi diris do, ke So. Naville faris ĉarman paroladeton ĉe la filozofia kongreso. Li montris la gravecon de la demando de lingvo internacia kiu ĉiutage pligrandiĝas. Post ke li estis parolinta je la historia vidpunkto, So. E. Naville esprimis sian admiron por la mirinda verko de nia Majstro Dro. Zamenhof. Ĉio ĉi estis parolata kun la plej granda konvinko kaj ankaŭ tre sprite.
"Kiam, diris So. Naville, oni parolis al mi la unuan fojon pri Esperanto kaj ĝiaj mirindaj ecoj, mi restis iom skeptika, malfidanta pri la entuziasmo de miaj kunparolantoj; ĉar tiuj lastaj al mi diris, ke la fama filologiisto Max Müller estis skribinta, ke Esperanto estas la plej rimarkinda el ĉiuj artaj lingvoj, mi volis certiĝi pri tio, kaj mi turnis min rekte al Max Müller. Max Müller al mi respondis: ‘Jes, mi skribis tion.’ Kaj So. Naville aldonis, ke kiam filologiisto kiel Max Müller estis doninta sian aprobon al Esperanto, neniu havis de nun la rajton ridi." "Jam," diris ankoraŭ So. Naville, "junuloj venis peti min, por ke mi akceptu la econ de honora prezidanto de la Svisa Esperanta Societo; mi respondis al ili, ke mi ne povas akcepti tiun titolon, tial, ke mi ne povas labori laŭ aktiva maniero por la disvastigado por Esperanto ... sed ili insistis; mi tiam serĉis en la Akademia vortaro kia estas la signifo de la vorto ‘honora’ kaj mi trovis: ‘honora’—tiu vorto servas por nomi la personojn kiuj portas honorantan titolon ne plenumante oficojn. Tio estis mia situacio kaj mi akceptis...."
Estas neutile diri al vi ke la aŭdantaro tre interesiĝis je la parolado de nia respekta honora prezidanto, kiu estis ekstreme aplaŭdata.
Mi ne devas forgesi malgrandan detalon. Antaŭ ol paroli So. Ernest Naville disdonis, li mem, al ĉiuj ĉeestantaj filozofoj propagandajn broŝurojn nove publikigitajn, kies la aŭtoro estas So. Privat, la juna redaktoro de la Juna Esperantisto. Oni ne povis vidi, ne estante tuŝata, tiun eminentan maljunulon eltirantan el sia poŝo broŝuron por ĝin doni al ĉiuj, kiuj alproksimiĝis al li.
Post la disputado pri la lingvo internacia, al kiu So. Stein, profesoro ĉe la Berna Universitato, favore partoprenis, So. Couturat petis la aliĝon de la Kongreso al la "Delegacio." Tiu aliĝo fariĝis unuvoĉe.
Ni, Ĝenevanoj, ni povas ĝoji, ke la kongreso okazis en nia urbo, ĉar ĝi altiris la atenton de la publiko pri la lingvo internacia kaj aparte pri Esperanto. Tiel espereble nia propagando estos faciligata.
"Patro, kio estas reĝo?"
"Reĝo, mia knabo, estas persono kies vorto estas leĝo, kaj kiun ĉiu devas obei."
"Patro, ĉu la patrino estas reĝo?"—(9929).