ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.

Doktoro Zamenhof aminde skribis al ni la sekvantan leteron—

"Kara Sinjoro, Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de The Esperantist. La bona enhavo kaj la bela eksteraĵo faras tre bonan impreson. Mi estas tute certa ke la gazeto tre plaĉos al ĉiuj esperantistoj jam ekzistantaj, kaj ĝi baldaŭ fariĝos potenca kreilo de multaj esperantistoj novaj. La komenco eble estos malfacila, sed la fruktoj de Via laborado estos riĉaj kaj belaj. Volu enskribi min en la nomaron de la abonantoj

... Via, L. Zamenhof."

Vere estas afablege de nia kara estro apogi la verkon de eklernantaro, kiel estas preskaŭ ĉiuj el niaj kunverkantoj. Estas granda honoro havi lin inter niaj abonantoj, kaj la Redaktoro estas certa ke la legantaro aprobos ke Doktoro Zamenhof estus la sola honorinda abonanto al la novenaskita organo.


Sinjoro Fruictier skribis al ni el Parizo. "Tie ĉi nenio nova. Tridekses publikaj kursoj de Esperanto estas tuj malfermiĝontaj en Parizo: se nur ĉiu havus kvindek lernantojn diligentajn, estus bonege!!! Duan eldonon de La Frazlibro mi pretigas: al ĝi mi aldonas gramatikon plenan de Esperanto, en la kvin lingvoj. Kore via, P.F."

Vere la lingvo rapidege antaŭmarŝadas en Parizo, kaj estas esperinde ke ankaŭ tie ĉi Londone ni baldaŭ havos 36 kursojn. La Frazlibro de la Turisto sen gramatiko certe estis bonega libreto; kiam oni aldonis kvinlingvan gramatikon, estos pli ol bonega, ĝi estos mirinde utila verketo.


Sinjoro Bourlet, Prezidanto de la Grupo Esperantista Pariza skribis—

"La firmo Hachette & Ko. en Parizo preparas kun la helpo de Sinjoro de Ménil tutmondan jarlibron Esperantistan. Tiu jarlibro enhavos la nomojn kaj adresojn de ĉiuj Esperantistoj, pro-esperantaj Societoj, ĵurnaloj, k.c. Ĝi eliros en la monato Marto de la proksima jaro. Mi treege petas vin ke vi bonvolu sendi ĉiujn eblajn sciigojn, kiuj povus faciligi ĝian verkadon al Sinjoro B. F. de Ménil, 46 Boulevard Magenta, Paris 10.

Internacian kaj kunfratan saluton."

La enskribo estas senpaga.


Sinjoro Cart skribis afablan leteron gratulante nin pri The Esperantist kaj petante ke ni enpresu nomaron de la libroj por la blinduloj. Plezure ni anoncas ke la Angla lernolibro en la Brailla skribo nun estas eldonita, kaj ke ĝia kosto estas 4s. Ni ankaŭ sciigos ĉiujn blindajn amikojn de la nomaro de aliaj jam eldonitaj verkoj, se ili skribos al ni.



Du samideanoj en Ĵaponujo, Sinjoroj Gauntlett kaj Doorn, ankaŭ skribis pri Esperanto en la Japan Times. Ni ankaŭ sendis respondon.

Post la ricevo de la dua letero, la Redaktoro de tiu ĉi malproksimega organo skribis kiel sekvas.—"The fact that our playful rap at Esperanto should have inspired a disciple of that up-to-date language in this far corner of the world to champion its cause is certainly almost sufficient to make us reconsider our former verdict (which was perhaps dictated by æsthetic rather than utilitarian motives), and to admit that Esperanto may after all have a brighter future than Volapuk. At least the acquisition of the new tongue can do no harm and may possibly do some good. We thank our correspondent for the trouble he has taken.—Ed., J.T."


Bone, bonege! kaj la tutmonda Esperantistaro devas gratuli Sinjoroj Gauntlett kaj Doorn por la granda helpo kiun ili tiel donis al la lingvo ne en Ĵaponujo sole, sed ĉie.


Ni bedaŭras ke ni ne povas presi ĉiujn la afablajn leterojn kiujn alilandaj amikoj sendis. Eble, en la estonteco, kiam nia malgranda organo estas bone loĝiĝita, ni povos pligrandiĝi ĝin kaj presi du paĝojn de alilanda korespondado. Ĝis tiu tempo venos, ni devas esti kontentaj kun nur unu paĝo de tiaj interesaĵoj.