DU FABLETOJ.

La Leono, la Urso kaj la Vulpo.—Leono kaj urso iam trovis mortigitan cervidon, kaj longe interbatalis por posedi ĝin. Tiel grava fariĝis la batiĝo ke fine ambaŭ el ili, duone blindigitaj kaj duone mortigitaj, kuŝis sur la kampo, sen sufiĉa forto por tuŝi la trovaĵon streĉitan inter ili.

Vulpo alvenante tiam kaj vidante ilian mizeran staton, trapaŝis inter ilin kaj forportis la kaptaĵon.

"Kiaj malsaĝaj kreitaĵoj ni estas," ili ambaŭ ekkriis, "ni malŝparis nian tutan forton kaj batis unu la alian nur por doni manĝon al fripono."

Batalantoj ofte perdas tion por kio ili interbatalis.

(6266).


La Hundo kaj la Katino—Maljuna sinjorino posedis hundon kaj katinon. La hundo, kiun ŝi havis por gardi ŝian dometon, loĝis ekstere en ligna hundejo; kaj manĝis komunajn manĝaĵojn.

La katino estis karesita; kaj pasigis la tutan tagon manĝante luksaĵojn kaj dormante sur la mola tapiŝeto antaŭ la fajro.

Longatempe la hundo envie rigardis la katinon; kaj fine parolis al ŝi kiel sekvas—

"Mi gratulas vin, fraŭlino, pri via tre bela vivo."

"Kiel ĝi estas pli bona ol via?" respondis la katino, malfermante larĝe siajn okulojn.

"Ni ŝanĝu lokojn dum unu semajno; kaj eble vi eltrovos." "Plezure," respondis ŝi, kaj tuj la ŝanĝo estis farita.

Je la komenco la hundo ĝuis[31] sin en la saloneto, sed sia ĝojo ne estis longedaŭranta. Sia granda korpo okupis tro multe da spaco; kaj la servistino, kiam ŝi aranĝis la ĉambron, metis siajn piedojn sur lia kapo aŭ sur lia vosto, kaŭzante al li grandan doloron. La manĝaĵoj kiuj estis estintaj sufiĉaj por la katino, ŝajnis esti nenio al lia forta stomako, kaj li sentis kvazaŭ mortonta de malsato. Fine la saloneto, unue tiel varma kaj bela, fariĝis al li senaeran malliberejon. Post du tagoj li ne povis toleri ĝin pli longe, kaj, humile foririnte al la hundejo, diris "Ĉu vi estas tie, fraŭlino?"

"Jes," respondis la katino je la pajlo interne.

"Nu, mi ĵus estis pensanta ke, se rabisto venus, vi ne povus kontraŭstari lin; tial mi revenis al mia propra loko." La katino reiris en la saloneton ridetante.

Ne avidu la sorton de via najbaro.

(8380).

FOOTNOTE:

[31] Enjoyed.