L’ANĜELO KAJ LA INFANO.
ELEGIO.
Anĝelo vizaĝe radia
Kliniĝis ĉe l’flank’ de lulil’[32]
En kiu, spegule, je lia,
Ripozis imago simil’.
"Infan’, mia ĉarma similo,"
Li diris, "ho! venu kun mi;
Ni vivos en brila Ĉielo
Ne estas Ter’ inda je vi.
"Ĉar tie neniu ĝojegas;
Suferas l’anim’ en plezur’
Ekkrio feliĉa elvokas
Sopiron el kor’ sammezur’.
"Kaj timo kun ĉiuj festenas—
Neniam trankvila maten’
Vesperon similan entenas[33]
Aŭ de l’morgaŭ estas subten’[34].
"Ĉagreno kaj kora doloro
Ĉu sulkus[35] vin, ho! frunto pur?
Okulojn plenigus la ploro ...
Ĉu ja estas penseble nur?
"Ne, Ne, tra la supra vasteco
Ekflugu tuj kune kun mi;
Pardonas la Dia Zorgeco
La tagojn estontajn por vi!
"Vestiĝu funebre neniu
Por vin el ter’ vidi forir’;
Last’ hor’ via estu por ĉiu
Simila je l’ĉitienir’.[36]
"Nenia plorema vizaĝo,
Ĉe l’tombo neniu ĝemant’;
Pro via benita pur’ aĝo,
Mortint’ ŝajnas kiel dormant’."
Flugilojn L’Anĝelo malfaldis,
Kaj tra l’blua regno de l’sun’,
Duop’ ili supren flugadis—
—Senfila patrin’ estas nun’.
El J. Reboul.
Esperantigis A. Motteau.
FOOTNOTES:
[32] Cradle.
[33] Contains.
[34] Support.
[35] Wrinkle.
[36] Coming here.