DIVERSAJ SCIIGOJ.
Samideanoj en Boulogne-sur-Mer faris publikan pruvon pri la utileco de Esperanto per tiu ĉi gazeto. Trovinte Francajn amikojn kiuj komprenis la Anglan lingvon, ili petis ke tiuj ĉi traduku en la Francan la dulingvajn artikolojn en nia unua nombro. La Esperantistoj ankaŭ faris same. La rezulto estis rimarkinda. La tradukoj de la Esperantaj adeptoj estis pli akurataj ol tiuj de la studentoj de la Angla lingvo. Tiel oni praktike pruvis ke Esperanto estis ankaŭ taŭga ilo per kiu lerni naturajn lingvojn! Ili ankaŭ sammaniere tradukis La Suno Hispana.
Ni bedaŭras ke ni ne havas sufiĉe da spaco por doni ĉiumonate malgrandan priskribon pri niaj samtempaj gazetoj Esperantaj. Eble la Lingvo Internacia, L’Espérantiste kaj la Belga Sonorilo estas tiel bone konataj de nia legantaro kiel estas La Lumo. Sed tre malgranda nombro de Anglaj Esperantistoj vidis la novan (mi estis dironta la plej novan sed tiu ĉi Esperantist estas la lastenaskita) Hispana Suno. Ĝi estas dekdupaĝa monata gazeto en la lingvoj Hispanaj kaj Esperantaj, kaj enhavas multe da tre interesa kroniko. Oni ne trovos rakontojn aŭ poemojn, sed la organo estos tre utila por ĉiuj kiuj deziras lerni la lingvon de Cervantes; ĉar la paralelaj tradukoj estas laŭvortaj.
La Sekretario de la Edukada Regnafako[37] skribis, antaŭ ne longe, al Sinjoro Ellis (Keighley), respondante je lia propono ke la instruado pri Esperanto fariĝus parton de la edukada kurso en la lernejoj popolaj kaj dugradaj. Li diris ke "La fakestroj ne estas pretaj por akcepti la proponon nuntempe." Movi regnan fakon estas longa afero, sed espera fajrereto kuŝas kaŝe en tiu vorto nuntempe.
Sinjoro Ellis ankaŭ sciigas nin ke Sinjoro Wackrill, Colombo, Ceylon, komencis kurson, esperante plioficiale fondigi societon kiam la membraro estos plimultiĝinta.
Ni bonvolas sukceson je lia entrepreno, kiu speciale interesas nin ĉar ĝi estas la unua peno por disvastigi Esperanton en Ceylon.
Sinjoro Metcalfe diras ke li nun komencis korespondan ŝakludon kun Subleŭtenanto L. Jamin (Antverpeno). Ambaŭ el ili ĉiam skribas en Esperanto kaj Sinjoro Metcalfe nun atendas la kvaran movon.
La unua kunveno de la nova Esperanto Society en Brixton estis tre sukcesa. Preskaŭ cent ĉeestantoj aŭskultis paroladon pri la lingvo internacia kaj ĝia gramatiko. Poste, dudeksep el ili membriĝis kaj la ĉiusemajna kurso komencis. Sinjoro E. W. Eagle, 21, Kellett Road, Brixton, estas la Hon. Sek.; kaj li volonte respondos je ĉiuj demandoj pri la nova societo, kies jarabonpago estas 2s. 6d.
Jen estas ankaŭ bonaj novaĵoj de Plymouth. Sinjoro Treleaven paroladis ĉe la Athenæum, Plymouth, kaj, post kelkaj tagoj, donos similan paroladon en Liskeard, Cornwall.
Oni devas gratuli tiun ĉi energian varbiston kaj esperi ke la du paroladoj kreos multajn samideanojn kaj eble fondigos novajn kursojn.
Tiu ĉi estas nur la dua nombro de The Esperantist, sed ĝi estas la lasta de la jaro 1903a. La Redaktoro deziras sendi internaciajn salutojn al ĉiuj amikoj, ĉu Angloj, ĉu alilanduloj, kaj gratuli ilin pri la bona progreso kiun Esperanto faris dum tiu ĉi jaro. Esperanto ĉiam kreadas entuziasmulojn;[38] sekve ĝi kreskadas pli kaj pli rapide.
Antaŭ dekdu monatoj, la bela lingvo estis preskaŭ nekonata en tiu ĉi lando. Nun jen estas tie ĉi almenaŭ 5,000 personojn kiuj aĉetis lernolibrojn; kaj unu lernolibro ofte instruas multajn lernantojn. Kaj tiu ĉi ne estas la plej bona atesto pri la praktikeco de Esperanto. Multaj el niaj ĉi-tieaj samideanoj jam estas adeptoj, kaj skribis bonajn kaj interesajn artikolojn por tiu ĉi malgranda organo. Vere, mi dubas ĉu estus eble ke oni redaktu gazeton en natura lingvo ajn, post dekdu monatoj de lernado; eĉ se tiu lernado estus estinta treege koncentrigita. Sed tia estas la simpleco de Esperanto, ĝia logikeco, ĝia senescepteco, ke oni povas eldoni monatan gazeton en la nova lingvo kaj ricevi la aprobon de Doktoro Zamenhof mem. Vivu Esperanto! Vivu Doktoro Zamenhof! Vivu ĉiuj amikoj kiuj komencas disvastigi la internacian lingvon tra la multelingva mondo!
FOOTNOTES:
[37] Board.
[38] Enthusiasts.