L’ALMOZULINO.

THE BEGGAR MAID (Tennyson).

Ŝi, de beleco nedirebla
La manojn sur la brusto tenis:
L’Almozulino nudpieda
Al reĝo Kofetuo venis.
La reĝo, kun mantel’ kaj krono,
Renkonti ŝin malsupreniris
"Nature, ŝi pli bela estas
Ol lumo," ĉiuj Grafoj[2] diris.

Ŝi, en mizera vesto, ŝajnis
Al ili, lum’ tra nuboj hela;
Ŝin laŭdis ili, pro okuloj,
Piedoj, haroj, mieno bela.
Neniam estis en la lando
Vizaĵ’ aŭ ĉarm’ anĝela tia,
Kaj ĵuris Kofetuo "Estos
L’Almozulin’ reĝino mia."

C. Bicknell.

FOOTNOTE:

[2] Counts; barons.

[Copyright reserved.]

[Tradukis Esp. 6266.]