KAZABIANKO (Casabianca).—Mrs. Hemans.

Tradukis Clarence Bicknell.

La juna Kazabianko, knabo dektriaĝa, filo de la Admiralo de la ŝipo "Orient," restis ĉe sia posteno[12] (en la batalo de la Nilo) post la ekflamiĝo de la ŝipo, kaj kiam ĉiuj pafilegoj estis forlasitaj. Kiam la flamoj atingis la pulvon, li pereis pro la eksplodo.

La knabo sur la ŝip’ brulanta,
De ĉiuj forlasite, staris;
La flamoj de l’batalruinoj[13]
Sur la mortintoj lumon faris.

Sed, naskiĝite por komandi,
Li restis, brava kaj belega,
Estaĵo de heroa sango,
Infano, sed de form’ noblega.

La flamoj proksimiĝis; tamen,
Al patra mendo[14] li obeis;
Kaj sia voĉo al la patro
Ne venis, ĉar li jam pereis.

Li laŭte kriis, "Patro mia
Ĉu mi ne finis devon mian?"
Ne sciis li ke l’Admiralo
Ne povas aŭdi filon sian.

"Parolu, patro," li rediris
"Ĉu min foriri nun vi lasas?"
Sed nur respondas la pafado;
La flamoj pli proksime pasas.

Nun sur la fronto lia batas
Kaj sur la haroj, la varmeco;
Sed de l’posteno de la morto,
Regardis li en trankvileco.

Ankoraŭ laŭte li demandis,
"Ĉu estos devo, mia halto?"
Dum tra la veloj pli kuradas
La fajroj per rapida salto.

La ŝipon, kun brilec’ sovaĝa,
La flagon[15] ili envolvadis,
Kaj super la kuraĝa knabo,
En la ĉielon radiadis.

Subite tondra sku’ bruegis
Sed li—la knabo—kie estis?
Demandu de la ventoj kiuj
La maron per la eroj vestis.

La mastoj, flag’, timono[16]—ĉiuj
Servadon faris je honoro.
Sed nobla pli ol ili estis
La juna kaj fidela koro.

FOOTNOTES:

[12] Post.

[13] Ruins of the battle.

[14] Order.

[15] Flag.

[16] Helm.