VESPERO.

I.

Ĉielruĝo,
Eknoktiĝo,
Mallumiĝo,
Malvarmiĝo.

Peza nubo
Super arbo;
Nigra urbo
Kiel tombo.

Ĉio restas
Kaj silentas;
Ĉio haltas
Kaj ekmortas.

II.

Senamiĝo,
Mizeriĝo,
Forlasiĝo,
Eksoliĝo.

Malespero
En la koro;
Amvespero
Sen fervoro.

Koro restas
Kaj silentas;
Amo haltas
Kaj ekmortas.

Carlo Bourlet.