ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.
Estas bedaŭrinde ke, ĝis la nuna tempo, Germanujo ne estas estinta grava helpanto al nia Afero. Estas do pli ol ordinara plezuro lerni, ke Grupo fondiĝis en la ĉefurbo de tiu lando. La "Berlina Esperantista Grupo" espereble fariĝos centro de multaj estontaj societoj, kaj ĉiuj Germanaj Samideanoj devas skribi al unu el la membroj de ĝia estraro. La Hon. Sekretario estas Sinjoro J. Borel, Prinzenstrasse, 95, Berlin.
Ankaŭ estas plezurege fari anoncon pri alia grupfondiĝo, en pli malproksima regiono. Ni ĉiuj bone scias ke Meksikujo estas tre riĉa lando, sed nur antaŭ kelkaj tagoj ĝi aldonis la karan Esperanton al siaj aliaj trezoroj. La Gazeto El Minero Mexicano enpresis tutan paĝon pri la fondo de tiu ĉi plej juna grupo, en la Hispana kaj Esperanta lingvoj, kaj kompreneble tiu ĉi apogo de tia grava ĵurnalo multe helpos niajn novajn kunbatalantojn.
La Sekretario estas Doktoro A. Vargas, kiu plezure donos pluajn sciiĝojn pri ĝi. Ĉar multaj gesamideanoj estas dirintaj, ke Esperanto pli similas je la Hispana ol je alia ajn lingvo, mi presigis kelkajn liniojn el tiu ĉi anonco en la lingvo de Cervantes. Ĉu Esperantistoj, kiuj ne konas la Hispanan lingvon, povos ĝin kompreni?
"Esta dificultad no existe con el Esperanto, que se presenta humildemente, no para destronar los idiomas existantes, sino como intermediaro entre todas las naciones."
Sed, nunatempe, troviĝas pli de Esperantistoj, kiuj parolas la lingvon de Dante, ol tiun de Cervantes, kaj, eble, frazo en la Itala lingvo ankaŭ estos komprenebla por tiuj el miaj legantoj, kiuj tute ne komprenas tiun ĉi belan sudan lingvon. Ni legu eltiraĵon el "Malta," skribita de la tiea sindonema Sinjoro Dominic Ciantar. "L’Esperanto non mira neanche ad abattere alcuna delle lingue; al contrario esso promette di servire come chiave per acquistarle. I libri che trattano sullo studio dell’ Esperanto sono oramai tradotti in diciotto lingue."
Mi esperas, ke la legantaro pardonos tiun ĉi enpreson de lingvo alia ol la helpo internacia, sed ili estas enkondukitaj, ĉar estus interese ekscii, kiun el tiuj ĉi du lingvoj pli similas je Esperanto.
Kaj sendube la malmultaj vortoj en la Itala lingvo tre plaĉos al niaj fervoraj Maltaj Gesamideanoj. Sciigo pri la fondo de forta Malta grupo (72 membroj) aperis en la Januaro Esperantist.
Lia Moŝto Napoleone Tagliaferro, Estro de la Malta Edukafako estas la Prezidanto de tiu ĉi Societo, kaj Doktoro C. Sammut, Profesoro ĉe la Universitato, estas Vic-Prezidanto. Plie, je la tago de la Nova Jaro, la Redaktoro de tiu ĉi Gazeto ricevis tre afablan leteron, kiu sciigis lin pri lia elektiĝo kiel Hon. Prezidanto de la Grupo.
Kvankam li multe klopodadis pri la naskiĝo de la Grupo, li tute ne atendis tian honoron. Tamen, esperante ke li povu multe helpi siajn tieajn amikojn dum la estonteco, li dankeme akceptis la honoron, kaj deziras per la kolonoj de The Esperantist sendi sian koran dankesprimon. Kompreneble la Estro de la Grupo estas Doktoro Zamenhof mem, kiu afable sendis sian gratulon kun la espero ke Maltujo rapide antaŭmarŝos ĝis la pordoj de akordado internacia.
Sinjoro Jonko Davidov sendis la sekvantan leteron:—
Estimata Sinjoro,
"Mi faris sukcesindan paroladon pri Esperanto en la salono de la Silistra (Bulgarujo) instruista lernejo antaŭ ĉiuj lernantoj instruistoj, kun permeso de la Direktoro. Post la parolado mi malfermis senpagan kurson pri Esperanto en la sama lernejo antaŭ 32 instruistoj, estontaj disvastigistoj de Esperanto. La kurso iras sukcesplene."
Sinjoro Davidov estas Sekretario de la Silistra Esperanta Klubo, kaj sendube tiu ĉi kurso tre helpos la aferon en Bulgarujo, kie jam troviĝas multe da samideanoj.
Bedaŭrinde, la spaco mankas por la enpreso de la alia letero, kiun tiu ĉi sinjoro afable estas sendinta, kaj kiu proponis organizon inter la diversaj grupoj Esperantistaj. Sed la longa letero de Doktoro Zamenhof jam traktis pri tiu ĉi afero.
En la komenciĝo de Januaro aperos la unua numero de la Juna Esperantisto, revuo por gejunuloj redaktata tute en Esperanto. Ĝi eliros ĉiudumonate (6 numeroj en jaro) po almenaŭ 16 paĝoj aŭtografie presataj. Ĝia abonkosto estas du frankoj (1/9), kaj la Redaktoro estas Sinjoro Hector Hodler, 9, Avenue des Vollandes, Geneva, Switzerland.
La Redaktoro deziras danki la multenombrajn amikojn, kiuj afable estas sendintaj artikolojn por estontaj ekzempleroj de The Esperantist. Malfeliĉe estas tute neeble tuj respondi pri la taŭgeco kaj presebleco de tiuj ĉi artikoloj, kaj li esperas, ke amikoj pardonos la neeviteblajn malrapidojn.