DR. ZAMENHOF PRI AKADEMIO.
Courtrai (Belgujo), 12an de Januaro.
Al la Redaktoro de The Esperantist.
Kara Sinjoro Redaktoro,
En la lasta numero de via tre estiminda ĵurnalo, vi konsentis publikigi proponon kiun mi, kune kun Sro. Ch. Lambert (pri tio via ĵurnalo nekorekte raportis), sendis al vi pri kunveno de Esperantista Kongreso kaj ebla priparolado, tiu-okaze, de la demando pri Akademio. Petinte nian tre karan Majstron, Dro. Zamenhof, ke li konigu sian opinion, mi ricevis la jenan gravegan leteron:
"Kara Sinjoro,—Vian ideon pri la aranĝo de internacia kongreso de Esperantistoj mi trovas tute bona. Sed por ke tia kongreso donu al nia afero ne malutilon sed nur utilon, ĝi devas esti aranĝita laŭ la sekvantaj principoj:
1. Ĝi devas esti bone kaj zorge aranĝita, havi multe da partoprenantoj kaj havi la karakteron de granda, solena kaj imponanta festo de internacia frateco, por ke la gazetoj de la tuta mondo multe parolu pri ĝi kaj por ke ĝi estu plena de entuziasmo kaj veku en la tuta mondo entuziasmon kaj deziron aliĝi al ni. Krom paroloj oni devas aranĝi komunajn kantojn en Esperanto, eble eĉ ian internacian ludon aŭ publikan konkurson; oni devas aranĝi en ia granda teatro prezentadon de dramo en Esperanto. Oni devas antaŭe eksciti la interesiĝon de la tuta urbo, por ke al ĉiuj festoj de la kongreso venu grandega multo da gastoj ne-Esperantistoj;—per unu vorto, oni devas fari grandan impreson, kaj devigi la tutan mondon paroli pri la kongreso.
2. En la kongreso oni devas paroli pri organizado de nia afero, reciproka helpo en la batalado, pri rimedoj de propagando, pri kreado de granda kaj utila literaturo, k.t.p.; sed nenion, absolute nenion oni devas paroli pri iaj ŝanĝoj aŭ ‘plibonigoj!’ Por ke nia lingvo atingu sian celon kaj ne disfalu kiel Volapük, ĝi devas resti por ni absolute netuŝebla, tiel same kiel ĉiu alia lingvo, en kiu nenia persono ja kuraĝas proponi iajn reformojn, kvankam ĉiu el tiuj lingvoj estas multe malpli perfekta ol nia.
Nun al la demando pri Akademio. Jam tre longe mi pensas pri aranĝo de ia konstanta ‘Centra Komitato’ kiu prezentus per si la plej altan aŭtoritaton en nia afero kaj kiu sola havus la rajton solvadi ĉiujn dubojn kiuj aperas en nia afero. Sed tia komitato devos decidadi nur pri demandoj dubaj; fari iajn ŝanĝojn en la lingvo la komitato ne havos la rajton. Kun la aranĝo de tia Centra Komitato oni devas esti tre singarda, por ne fari ian danĝeran paŝon; tial mi nun publike ankoraŭ nenion parolas pri tio ĉi, sed mi konsiliĝados pri ĝi private kun diversaj amikoj. Kiam la plano post matura pripenso montriĝos bona, tiam mi publike proponos al la Esperantistoj efektivigi tiun planon.
Sed ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne—tiu ĉi demando tute ne devas maltrankviligi niajn amikojn. Ĉiaj paroloj pri reformoj aŭ plibonigoj tute ne devas Vin maltrankviligi, ĉar ili havas nenian celon nek estontecon. Ĉu centra komitato estos fondita aŭ ne—unu principo staras kaj devas stari tute forte, kaj la tuta mondo Esperantista en la nuna tempo komprenas ĝin tre bone kaj certe batalos unuanime kontraŭ ĉiu ektuŝo de tiu principo; tiu ĉi principo estas: Simile al ĉiu alia lingvo Esperanto devas esti rigardata kiel lingvo formita kaj netuŝebla. Paroli pri iaj plibonigoj (se ili estos efektive necesaj) ni povos nur tiam kiam nia lingvo estos jam oficiale akceptita de la tuta mondo. Ĝis tiu tempo la netuŝebleco de la lingvo estas la plej fundamenta kondiĉo por nia progresado.
Mi parolas tion ĉi ne kiel aŭtoro de la lingvo, sed kiel simpla esperantisto, kiu ne deziras ke nia afero disfalu kiel la afero de Volapük. Kiel aŭtoro de la lingvo, mi pli ol ĉiu alia volus ke ĝi estu kiel eble plej perfekta; por mi la reteniĝado de plibonigoj estas pli malfacila ol por ĉiu alia; kaj mi eĉ konfesas ke kelkajn fojojn mi jam estis preta proponi al la Esperantistoj kelkajn malgrandajn plibonigojn, sed ĝustatempe mi ekmemoradis pri la granda danĝereco de tia paŝo kaj mi forĵetadis mian intencon.
Mia opinio ne estas sekreta. Se Vi deziras, Vi povas publikigi mian leteron.
Via
(Subskribite) Zamenhof."
Antaŭ ĉio, mi deziras tre danki publike nian karan Majstron. Konsentante konigi sian opinion ne nur pri Kongreso kaj Akademio sed ankoraŭ pri la "reformoj" de Esperanto, li certe grandege utilis al nia afero. Poste mi deziras, ĉar kelkaj Esperantistoj neĝuste komprenis miajn intencojn, publike certigi ke, proponante kunvenon de Kongreso kaj priparoladon pri Akademio, mi[1] nur celis prepari kaj naski la rimedojn por kontraŭbatali efike la danĝerojn kiuj nune minacas nian aferon. Mi esperis ke de la Kongreso devenus ia aŭtoritato (ĉu ekzistas ia pli dezirinda ol tiu de la genia kreinto de Esperanto?), ia aŭtoritato kiu povus precipe gardi kaj konservi nedifektita, for de ĉia ajn "plibonigo," nian karan lingvon kaj, tiele, ĝin konduki al la triumfo.
Tial mi estas tre feliĉa ĉar Dro. Zamenhof tiel lertege difinis la programon kiun plenumos tiu organizaĵo kaj ĉar li tiel energie protestis kontraŭ la rolo reformada kiun kelkaj Esperantistoj deziris altrudi al ĝi. De nun do ne plu estas necese disputadi pri Akademio: ni konfideme atendu la tagon kiam ĝin efektivigos Dro. Zamenhof. Kaj, ĝis tiu tago, ni unuanime konsideru la aŭtoron de Esperanto kiel nian solan aŭtoritaton: ni petu pri liaj konsiloj por solvi niajn dubojn kaj ni uzu neniun novan vorton ne aprobitan de li.
La energia letero de Dro. Zamenhof mirinde forigos ĉiun mallumon, ĉiun dubon kaj montros al la Esperantistoj la erarigan kaj allogantan vojon de la malsukceso sed ankaŭ tiun de la triumfo.
Ĉiuj Esperantistoj, Esperantistaj grupoj kaj ĵurnaloj nun densiĝu ĉirkaŭ nia kara Majstro, ili tre konvinkiĝu pri la vereco de liaj paroloj kaj neniam forgesu ke nur per la unueco de la lingvo kaj la unuiĝo de la koroj ni ricevos la venkon!
Volu akcepti, Kara Sinjoro Redaktoro, mian plej koran saluton.
Maurice Seynaeve,
Belgujo.
FOOTNOTE:
[1] Oni volu rimarki ke tia estas mia propra, tute persona opinio.
N.B.—La Redaktoro deziras korege danki Doktoron Zamenhof pro la sendo de tiu ĉi letero. Estas tute necese ke ĉiuj amikoj de la lingvo internacia kunlaboru pro la dezirata celo harmonie, kaj akcepti la lingvon tiel kiel ĝi nun estas. La kolonojn de The Esperantist ne estas malfermiĝitaj por la enpreso de "plibonigo" ia, al la nuna tempo, ĉar, sub la estreco de Doktoro Zamenhof la afero jam estas bonege progresinta kaj la lingvo plaĉas al ĉiulandanoj. Nunatempe Esperanto enhavas unu grandan malfacilaĵon kiu multe malhelpas ĝian universalan alprenon: La akcentoj sur la literoj! Sed Dr. Zamenhof bone komprenis tiun ĉi fakton, kaj diris ke oni ĉiam povas anstataŭi ilin per la litero "H." Estas multaj kaŭzoj kiuj forigos ilin. Presistoj ne havas ilin: Telegrafistoj ne akceptas ilin, eĉ en landoj kies naciaj lingvoj enhavas akcentojn: Maŝinkompostado neebligas ke oni uzu ilin. k.t.p. Kompreneble tiuj ĉi plene sufiĉas por ke akcentoj estu forigitaj. Tiu ĉi gazeto eble devos per maŝinkompostado presiĝi. Tamen ni scios kion fari kiam tiu ĉi tempo alvenos. Se iaj el la proponitaj anstataŭaĵoj ne plaĉas al la Angla okulo, ni ĉiam memoru ke aliaj certe ne plaĉas al la Itala okulo (ch, gh.) k.t.p. Estas tute neeble ke oni povu elekti signojn kiuj plene akordiĝus kun ĉiuj la naciaj lingvoj.
Unueco estas forteco! Ni do unuiĝu pri tiu ĉi necesega anstataŭaĵo.
For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey.
The books most read are:—
"Student’s Complete Textbook," by J. C. O’Connor, B.A., 1s. 8d., post free (revised edition).
"Thirty five Exercises with Keys," by A. Motteau, 1s. 3d., post free (6 copies for 6s. 6d.).
"No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply subscribers with 6 copies for 2s. 6d., post free.
Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d.
Fundamenta Krestomatio; Dr. Zamenhof, 3s. 4d.
"Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s.
Grammar in French or German, 1s. 6d.
Commentaire in French, 2s.
Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d.
Stories from back "L’Espérantistes," 2d. each.
"Tourist’s Phrase-Book," in 6 languages, 6d.
Esperanta Sintakso de P. Fruictier, 1s. 6d.
The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:—
"La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d.
"L’Espérantiste," in French and Esperanto, 4s.
"La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d.
"La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d.
"La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s.
"La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s.
The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months. Subscription 6s. 6d. per annum.
The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d. each.
"French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d.
"Braille Instruction-Book for the Blind," 4s.
Translation of the above into English, 6d.
Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each.