OJE.

RUSA SKIZO, Originale Verkita de OSIP IVANOVIĈ ELLEDER.

Melankolia aŭtuna nebulo disvastiĝis super la ĉirkaŭaĵo. Malgaja malsupreniganta Novembra nebulo. Griza en griza aperiĝas ĉio. Grizaj nuboj tiradas tien malalte sur la ĉielo, preskaŭ kun manoj preneblaj. Kiel nigraj dikaj buloj sidas korvoj sur pintoj de nudaj senfoliĝitaj arboj, ĉie kaj tie malrapide, mallaŭte ekflugante. Multaj grandaj akvogutoj de la matena nebulo pendiĝas sur la branĉoj malsupreniĝinte ilin: larmoj de naturo postplorantaj al la pasintaj belaj somertagoj. Malĝojeco en la naturo, Malgajeco en homa koro.

El la budo, sur la korto, sonadas laŭtega hundbojado. Jam de frua mateno ĝi sonadas. La granda nigra hundo bojas. Li bojas ĉar li sopiriĝas je sia bela ordonantino, kiun li pli frue ĉiam kaj ĉie akompanadis, sed nun oni lin alĉenigis kaj li ne povante al sia amanta, ĉarma ordonantino kuri, bojas. Li senĉese estis bojanta, malgaje——.

La ĉarmega fraŭlino, ordonantino de Oje amis tiun hundon bojantan, kiu ŝin pli frue, kiam ŝi estis en la vilaĝo vizitanta sian fratinon, akompanis ĉiam kaj ĉie; sed nun ne estis tio eble—! Ho! kiel alie tiam sonadis lia bojado, kiel ĝoje, hele, sed nun——

Ŝi iris al la budo. La hundo saltadis antaŭen al ŝi, sed la ĉeno tiris lin ree malantaŭen, li ŝiris fortike je la ĉeno, sed ĝi estas pli forta ol li kaj ne lasas lin. La juna fraŭlino paŝis al Oje kaj elteniginte sian malgrandan blankan maneton, ŝi karesadis lin. La hundo freneziĝis de ĝojo. Li estis granda rusa ĉashundo, malbela sed fidelega. Kun siaj mallumaj saĝaj hundokuloj li prudente rigardadis la belajn okulojn de sia ordonantino kaj, silentiĝinte, kvieteme li premis sian nigran kapon je ŝia vestaĵo.

Rimarkinde! La okuloj de Oje havis similecon kun ŝiaj okuloj. Ne en la koloro, ŝiaj estis grizabluaj, liaj brunaj, sed la esprimo en ili estas egala. Rimarkinda simileco!

Sur la korto reĝis nun silentado, sed ne por longe. La bela fraŭlino foriris kaj Oje ree malgaje bojadis.—Post kelkaj tagoj la bojado de Oje enuigis la belan fraŭlinon kaj, ĉar li ne ĉesis, restante ĉiam alĉenigita ŝi, preninte belan pezon de rostita viando kaj irinte al la budo, ĵetis ĝin tien, dirante "Havu, manĝu kaj kvietiĝu!" Ŝi eldiris tion malkare, malmole kaj foriris sen ia kutima amema vorto, sen kareso. Hodiaŭ ŝi estis iom ĉagrenita, la bela fraŭlino.

Malgaje postrigardis Oje sian amantan malproksimiĝantan ordonantinon. Malgaje li ekbojis kaj kaŝiĝis en la budon. Alĵetitan viandon li ne manĝis.

En la sekvanta nokto frostiĝis kaj falis iom da neĝo. Matene reĝadis tutega silentado sur la korto.

La servistino forirante vespere vidis ke, antaŭ la budo, kuŝas la nigra Oje sur la neĝo entendata, senmove. Proksimiĝinte ŝi vidis ke li estas mortinta. Antaŭ li kuŝis la bela peco de rostita viando.

"Ho, Dio estu laŭdata," diris la servistino, "li pli ne maltrankviligos la domon": kaj ŝi rapidis alkomuniki tiun bonan novaĵon al la aliaj domloĝantoj.

"Eble li mortis pro malsato," kompatinde diris la administrantino.

"Ho, ne!" respondis la servistino, "kuŝas ankoraŭ apud li la granda peco de viando kiun nia fraŭlino hieraŭ ĵetis al li."

"Ah, nia fraŭlino, ni devas do al ŝi tuj alkomuniki tiun aferon," rimarkis la maljunulino "ŝi amis Ojen, kvankam mi vidis ke ŝi hieraŭ estis al li malkara; spite tion ŝi amis lin, mi scias. Iru, Nellie, kaj diru al ŝi ke Oje mortiĝis; ŝi estas en ruĝa ĉambro. Mi nun estas okupata, ĉar morgaŭ mi havas grandan lavadon."

——Nellie foriris al la ordonantino——


Vesperstelo jam aperiĝis. Ekstere fariĝis klare, froste. La plena luno hele allumigis ĉiujn objektojn sur la korto, kie nun estis senvivo, funebro.—Ĉe la fenestro de ruĝa ĉambro, apoginte sin al la kadro, staris tiatempe silente, senmove la juna virina figuro. La vizaĵon forte alpremigita je la vitro, ŝi rigardadis eksteren. Jam longe ŝi staris tiel enprofundiĝinta en pensoj. Ŝiaj rigardoj estis dirigitaj al unu punkto sur la korto. Rigide eltendita kuŝis tie antaŭ sia loĝejo Oje, la mortinta rusa ĉashundo. Akre, klare desegniĝis la konturoj de la senviva korpo sur la blanka neĝplato. Liaj larĝe malfermigitaj brunaj okuloj ŝajnis rigardadi alten al la fenestro de sia amanta ordonantino. Li kuŝis tie kvazaŭ en la morto ankoraŭ gardante ŝin.

Longe rigardadis la juna virino senmove, senlaŭte, al sia fidela mortinta akompaninto.

Kion ŝi pensadis? Ĉu ŝi pensis pri Oje, kiel en pasintaj belaj somertagoj fidele li akompanadis ŝin, je ŝiaj promenadoj? Aŭ ĉu ŝi bedaŭris siajn lastajn malmolajn vortojn? Kiu povas tion scii? Eble ŝi tute ne pensis pri la senviva hundo, eble ŝi en tiu momento kalkulis kiamaniere ŝi akiros alian. Kiu povas scii tion? Kompatinda Oje!——

Sed nun trafis la arĝenta lunradio ŝian vizaĵon kaj eklumigis du multepezajn larmojn. Du grandaj perloj briliĝis en la belegaj grizabluaj okuloj.—"Feliĉa Oje" ĝentile ŝi sopiris. "Fidela en la vivo, fidela ankoraŭ en la morto" mallaŭte parolis la lipoj de la juna fraŭlino en ruĝa ĉambro.—"FELIĈEGA OJE."——

En la nokto falinta neĝo mole kovradis lian korpon.

[Copyright reserved.]

[Tradukis Esp. 6266.]