DIVERSAJ AVIZOJ.

Niaj Germanaj Samideanoj baldaŭ komencas sian propagandon, kaj eldonigis bonan broŝureton kiu kostas dekkvin pfenigojn kaj kiu multe helpos je la varbado de rekrutoj.


Sinjorino Phelips, Prezidantino de la Braillea Korespondada Klubo, anoncas la fondon de Esperanta sekcio. Ni rememorigas niajn blindajn amikojn ke Sinjoro W. P. Merrick, The Manor Farm, Shepperton, klopodas pri la movado, kaj estas la Braillea Sekretario de The London Esperanto Club.


Alilanda Adepto, kiu enpresigis sian nomon en nian Adresareton, kiel kolektanto de ilustritaj poŝtkartoj, ĵus estas skribinta: "Ĉu vi scias ke per, kaj por, via gazeto mi faras kaj estas ankoraŭ farinta grandaron da poŝtkartoj ilustritaj? Ĉiutage la leteristo lasas en mia domo kvar, kvin, aŭ ses, ĉiuj skribitaj tiamaniere: "Leginte vian anoncon en The Esperantist k.t.p."

Mi ĉiam pensis, ke tiuj ĉi multe helpus nian aferon, kaj sendube la kolekto de poŝtsignoj ankaŭ estas inda je atento. Al ĉiu, kiu sendos ĉi tie sian nomon kaj adreson, por ke ĝi enmetiĝu en nian adresareton, kiel kolektanto de poŝtsignoj, kaj kiu kunsendos la necesajn ses pencojn (70 centimojn), la Redaktoro tuj resendos areton da almenaŭ dek diversaj poŝtsignoj. Kaj ĉiuj el ili estos per Esperanto ricevitaj. Estas mirinde kiom da alilandaj abonantoj tiun ĉi malgranda Gazeto jam posedas. Estos granda helpo al tiu ĉi afero se la abonantoj en Java, Pahang, Cochin-China, Japan, Trinidad, Barbadoes, Brazil, Mexico, Sierra Leone, China k.t.p. afable sendos aron da senvaloraj (al ili, sed ne al ni) specimenoj por ke ni disdonu ilin inter niaj apogantoj. Per malgrandaĵoj oni grandaĵojn efektivigos! Tial mi multe konfidas je poŝtkartoj kaj poŝtsignoj, por rapidigi la universalan alprenon de Esperanto.


Kelkaj amikoj tre amas kronikon; sed la Redaktoro petas ke ili sin turnu al la Lingvo Internacia, L’Esperantiste, k.t.p. por ĝin trovi. Tamen en tiu ĉi numero li donas mallongan skizon pri la agadoj de la pasinta monato. Multaj paroladoj estas farintaj. The Associated Teachers’ Guild, The Central Technical College, The Sir John Cass Technical Institute, The Westbourne Chapel en Londono, kaj kunvenoj ĉe Sheffield kaj Nottingham aŭskultadis kaj ekinteresiĝis je la Esperanta celo. Multaj artikoloj pri Esperanto aperis en la gazetaro.

Bonaj leteroj enpresiĝis en The Hexham Herald kaj The Scottish Cyclist. Malfeliĉe The Daily Paper, kiu donis al ni tiom da espero kaj helpo, estas mortinta, ĉar nia fervorega amiko Sinjoro Stead ne povis plu zorgadi pri ĝi. Tamen nia movado ŝuldas al li ankoraŭ pli koregan dankesprimon. Pri la artikolo en la C.T.C. Gazette mi jam estas skribinta.

Mi ne povas nomi ĉiujn el la Anglaj Gazetoj, kiuj enhavis Esperantajn artikolojn, sed mi ne devas forgesi la novan monatan revuon, The Crank, kies dua numero enhavis tre valoran artikolon, skribitan de nia agema Librarian. Dua artikolo kredeble sekvos en la tria numero.

Sed estas inter la alilanda gazetaro ke ni trovas la plimulton da niaj apogantoj; kaj mi prenas la nunan okazon por danki la multajn samideanojn, kiuj afable sendadas al mi siajn lokajn gazetojn. En La Plume Stenografique de France troviĝis longan skizon; kaj ankaŭ tre longan nomaron da aliaj gazetoj oni povus citi. En la Amiens’a ĵurnalo mi legis ke la sindonema Sinjoro Tessencourt, la tiea Prezidanto, fariĝis konsulo de la Unuiĝitaj Ŝtatoj. Espereble la lingvo internacia helpos lin, kvankam ĝis nun ne estas multe da kunbatalantoj tie.

Tamen, antaŭ kelkaj tagoj, mi ricevis sekvantan leteron el tiu ĉi antaŭemega lando. "When I was in business in New York I had considerable correspondence with merchants in various parts of the world, as I was a large buyer of raw goods from Siberia, South Africa, Central America, and other countries, and I felt the need of an international business language. With this feeling I paid some attention to Volapuk and Spelin, the two previous attempts at this problem which seemed worthy of notice, but I felt no confidence in there being any future in either of them. With regard to Esperanto I have a very different feeling, and think it is going to be a success."


Por finigi tiun ĉi avizaron, mi deziras altiri la atenton de la legantaro al la ĵuseldonita tre interesa raporto pri la Esploro de la Groupe Esperantiste de Lyons. Tiu ĉi energia centro sendis leterojn je la komenco de 1903 al ĉiuj konataj grupoj, petante respondojn je kelkaj demandoj. La rezultato de tiu ĉi interesa afero nun aperas en la komenco de la Jan Lingvo Internacia. Mi elĉerpos kelkajn frazojn el tiu ĉi raporto pri la enhavo de la sescent da ricevitaj respondleteroj: (1) Esperanto estas de nun disvastigita en la plej granda parto de la Eŭroplingvaj landoj. (2) Plej ofte fremdaj Esperantistoj staras izolitaj unuj de la aliaj. (3) Ke nenio estas pli diversa ol la socialaj situacioj de la Esperantistoj. (4) Ke la facileco per kiu ili akiris Esperanton estis apenaŭ nekredebla, kia ajn estas la gepatra lingvo. Ni ĉiuj devas dankegi la Lionan Grupon pro ĝia granda laboro, kaj pro la grava rezultato kiu ĝin kronis.