TOM BOLIN.

(Dibdin.—Tradukis A. Motteau).

Senviva kuŝas nun Tom Bolin,
Karulo de l’ŝipar’;
Ventego ne plu blovos sur lin
En granda mortintar’.
Li staris en beleco vira,
De la marist’ model’;
Ferdeke devosklavo vera,
Sidant’ nun super vel’. (bis).

Tom ĉiam sian vorton gardis
Kaj kore donis sin;
Edzinon virtan li posedis,
Amikojn verajn, nin.
Li ankaŭ kantis tiel bele,
De l’ŝipo Filomel’!
Bedaŭru ni do lin fidele,
Zorgantan super vel’. (bis).

Veteron belan sendos tamen
La supervol’ al Tom,
En tago kiam venos hejmen
Maran’ kaj landa hom’.
Ŝipanon, reĝon morto kaptas;
Se li nun homa ŝel’
Senmova korpo sube restas,
Tom vivas super vel’. (bis).