DIVERSAJ AVIZOJ.

La Redaktoro multe bedaŭras, ke tiom da abonintoj plendis pri la prokrasto de la sendo de siaj Gazetoj. Se oni sendis la abonpagon rekte al li, The Esperantist ĉiam estas sendita per revenanta poŝto. Sed, se la abonpago estas sendita al alilanda ricevanto, la sendo ne povas esti tiel rapida. Kaj la Redaktoro ne povas garantii tujan sendon de alilandaj Gazetoj, menditaj per li. Li nur scias, ke la nomoj de la abonintoj ĉiam estas tuj senditaj al la Redaktoro de la mendita Gazeto, kaj ne plu estas lia afero.

Cunctari funestissimum ŝajne ne estas alilanda Esperanta proverbo. Ĝi estu la Angla devizo!


Ĉiuj Esperantistoj multe ĝojos lerni ke Sro. de Ménil finigis sian grandan laboron, kaj ke la Tutmonda Jarlibro eldoniĝis. La unua parto estas la nova Adresaro, kaj poste troviĝas milojn da adresoj el ĉiuj landoj. Ja utilega verko, pri kiu la sindonema aranĝinto devis esti multe zorginta. Ĉiuj Esperantistoj devas havi tiun ĉi libron, kiu enhavas multe da interesaj avizoj, krom la granda nomaro. (Price 2s., post free, from the Librarian).


Ni ankaŭ ricevis Esperanto in dieci Lezioni, Itala traduko de Esperanto en dix Leçons (kosto 8d., verkita de Conte Albert Gallois, en Riolunato). Ĝi helpu la Italan movadon.


Ankoraŭ alia lernolibro por niaj Francaj amikoj! Tiun ĉi fojon, estas: Cours Commercial d’Esperanto (1s. 6d. post free) verkita de Léon Marissaux, 139 paĝoj; estas nur unu vorto por priskribi tiun ĉi verkon: Bonega. Tie oni, de la komenco ĝis la fino, nur legas frazojn utilaj por ĉiutaga vivado, kaj ne la fantaziajn frazojn, kiuj kutime troviĝas en ĉiaj lernolibroj. Kaj la pecetoj por traduki estas mallongaj kaj utilaj skizoj pri ĝeneralaj aferoj, tiel kiel Bicikletoj, Loĝejoj, Leteroj, k.t.p. Ni esperu ke ni Angloj baldaŭ posedos tian utilan komercan lernolibron.


"La fundo de l’Mizero," tradukaĵo de Pola rakonto farita de la bonekonata Esperantisto "Kabe." Kosto 8d., 91 paĝoj. Nia Pola Samideano donis al ni tre lertan tradukon, sed ni korege konsilas almenaŭ niajn legantinojn, ke ili ne legu tiun ĉi verkon. Priskribo pri la vivado de lepruloj, rakontita en maniero kiel eble plej terura, ne tute estas legindaĵo por ili, kaj, ni estas preskaŭ certaj ke, se iaj el niaj legantoj komencos la tralegon de tiu ĉi verko, ili senhalte legados ĝis la fino, kaj pensos kune kun ni, ke estus estinta pli bone, se la unua paĝo estis estinta la lasta, kaj ke la restaĵo skribiĝis neniam. Ne ĝin legu, do, ĉar ĝi alportos nenian bonon.


"Por niaj filoj kiam ili estos dek-ok jaraj" de Dro. Paul Rodet enhavas 32 paĝojn, kaj traktas tre lerte pri malfacila kaj delikata temo. Ni konsilas ke la junuloj, por kiuj la libro estis skribita, ĝin legu.


Eble, kiam oni vidos tiujn ĉi vortojn, oni jam estos vidinta sur ĉiuj Anglaj stacidomaj librejoj malgrandan ruĝan Esperantan lernolibreton, kies kosto estas unu penco. La unua eldono estas cent mil ekzempleroj, kaj espereble multe helpos je la rapida disvastigo de la lingvo inter ĉiuj Anglaj-parolantaj popoloj.


Ni deziras danki la multe da amikoj kiuj sendis prestranĉaĵojn. Tiuj ĉi ĉiam plioftiĝas, kaj nepre pruvas la progreson de nia kara afero.


Sukcesa parolado estis farita en la Urbestrejo de Dovero, kaj nova sed forta grupo tie fondiĝis, dank’ al la klopodoj de kelkaj fervoraj tieaj kunbatalantoj. La Hon. Sek. de la Grupo estas Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover, kaj ni esperas, ke tiuj legantoj, kiuj vizitos Doveron dum la somero, povos helpi lian propagandon. La nova Grupo eldonas belajn poŝtkartojn, ilustrantaj la uzo de la Esperantaj participoj per la verbo Trinki! Kosto 8 pencoj la dekduo, 4s. la cento, de 41, Outer Temple, W.C.


Nova Grupo ankaŭ fondiĝis en Brightono, laŭ la anonco en No. 8. Fraŭlino C. Oxenford, 16, Upper Westbourne Villas, Hove, Sussex, estas la tiea Hon. Sek., kaj tre plezure ricevos la nomojn de novaj Membroj, kaj proponoj pri la Grupaj aferoj.


Amikoj en Ilfordo, Essex, ankaŭ sukcesis krei novan grupon apud Londono. La Hon. Sek. estas Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E.


La Unua Akto de La Ventego finiĝas en tiu ĉi numero. Laŭ la anonco en No. 8, la tuta Dramo eldoniĝos en aparta libro (kosto 1 fr. 50) tuj kiam sufiĉe da mendoj estos ricevitaj. Anstataŭ la Ventega paĝo, estontaj numeroj enhavos paĝon en la Angla lingvo titolata "Our Progress" kiu enhavos avizojn pri la novaj pruvoj de nia progreso.


La Maltaj Esperantistoj enkondukis tre sukcesan novaĵon. Anstataŭ ol kunveni en ĉambro, ili fotografiiĝis, faris tre plezuran ekskursion en la kamparon, kaj aŭskultis Esperantan rakonton, kaj priparolis Esperante tre plezure. Certe, dum la varma vetero, tiu ĉi plano estas kiel eble plej multe sekvinda.


Kara Sinjoro Redaktoro, Doni Esperantajn nomojn al Esperantaj aferoj estas sendube tre bona regulo. Sed oni ne havas ian rajton ŝanĝi la titolon de la plej granda verko de la granda Doktoro. Krestomatio estas ordinara vorto en la Franca kaj Greka lingvoj por Ekzemplero klasika de la literaturo de ia lingvo. Estus tute facile aldoni al via anonco de tiu ĉi fama libro kelkajn priskribantajn vortojn, sed la titolo devas resti, ĉar ĝi estas nun parto de la historio de la lingvo. Via fidele, R. J. Lloyd (D. Litt., M.A.).

(N.B.—Pravege! sed ne estas dubo ia, ke la titolo de la verko multe malhelpas je ĝia disvastiĝo tie ĉi.—Red.).