PENSOJ EL LA MEDITADOJ DE MARKO AŬRELIO.
Tradukitaj de Kasimir Eucharis.
Kiom da noblaj kaj famaj homoj estas malaperintaj el historio, kaj hodiaŭ estas forgesataj ĉe ni.
Mi faros tion, kio estas mia devo, tio sufiĉos. Sed pri aliaj aferoj mi neniam enuiĝos pri ili. Ĉar ili estas aŭ sen la vivo, aŭ sen la rezono, aŭ eble ili estas perdintaj sian vojon kaj ĝin ne povas trovi.
Aleksandro la Granda kaj lia ĉevalisto, kiam mortitaj, estis ambaŭ en la sama kondiĉio, kaj ambaŭ havis la saman hazardon esti disĵetitaj en atomoj, aŭ esti sorbitaj en la animo de la universo.
La plej granda afero por ĉiu homo estas plibonigi sian spiriton, do, rigardu bone, kiamaniere li tion faras. Sed pri ĉiuj aliaj aferoj, eblaj aŭ neeblaj, ili estas nur cindroj kaj fumo.
Kiam vi estas farinta ian bonecon, kaj kiam via najbaro estas plibonigata pro tio, ne estu tiel malsaĝa kiel serĉi pluan laŭdon aŭ famon pro tio, kion vi faris.
Ne agu tiel, kiel se vi havis dek mil jarojn por disĵeti. Memoru, la anĝelo de la morto staras ĉiam apud vi. Estu do bona pro io, kaj agu bone dum ke vi vivas kaj ĝi estas ebla tiel fari, ĉar kiam morto venos demandi vian korpon, de tiam vi povos fari nenion.
Revenu al la principoj de la saĝeco kaj vereco, kaj tiam tiuj ĉi, kiuj nune vin rigardas kiel simio aŭ kiel sovaĝa besto deigos vin post unu semajno.
Tio, kio estas agrabla al vi, Ho Naturo! estos agrabla al mi. Nenio estos tro frua aŭ tro malfrua por mi, kiu estas sezona al vi, Ho bela Patrino! Ĉio, kion la sezonoj alportos al mi estos bona kaj bela. El vi venas ĉio laŭ ĝia propra sezono, kaj laŭ propra sezono ĝi revenos al vi. Kaj tie, kie la poeto kantis: "Kara Urbo de Cekropo," ĉu mi ne kantos: "Kara Urbo de Dio."
Kiam vi estas kolerega kaj ĉagrenega, tiam memoru, ke la homa vivado daŭros dum momento kaj poste, ĉiu el ni, tre rapidege, enteriĝos en la tombo.
Kaj hieraŭ Antistinio diris al mi en la Senato: "Ho Aŭrelio, estas reĝa kaj nobla afero esti mallaŭdata kiam vi faras bonajn farojn!"