KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.

Pentraĵeto el Rusa Litvujo.

Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder.

Ĉiujare kiam la bonodoro de rezedoj dolĉigadas aeron en mia ĝardeno, mi devas pensi pri mia mortinta amiko Leonid Leonidoviĉ.

Li estis iom strangulo, mia kompatinda amiko, sed li estis homo tute bonkora, toleranta kaj indulganta ĉiujn, faranta al neniu iajn malagrablaĵojn. Li loĝis en proksimeco de mia loĝloko, tiel ke ni tre ofte povis vidi unu la alian. Li staras kvazaŭ antaŭ miaj okuloj; homo en mezaaĝo, inter liaj malblondaj haroj troviĝis eĉ kelkaj arĝentaj, kvankam li nepre ne estis maljunulo. El lia pala, mallarĝformita vizaĝo rigardis du mallumaj, senfine malgajaj okuloj. Li vivadis tute sole, multe paroli li ne amis, tial, kvankam ni ofte kunvenadis mi do neniam aŭdis de li ion pli detalan pri lia pasinta vivo.

Li estis en nia provinco nur antaŭ kelkaj jaroj alveninta, sed ĉar li, kiel mi jam diris, al neniu estis farinta malbonaĵojn, oni kutimiĝis kun li, eĉ kun liaj iom strangaj manieroj kaj lasis lin vivi laŭ lia volo.

Al liaj strangaĵoj apartenis ankaŭ la kutimo fari ĉiu vespere vastajn promenadojn, prefere en lokojn izolitajn, kaj se estis ĉielo klara, sennuba, tiam li revenadis hejmen nur frumatene kiam la nokta firmamento ekpaliĝis. Tiuj malmultaj homoj, al kiuj sukcesis observi lin dum la suprediritaj promenadoj (sed tio okazis nur tre malofte, ĉar li ĉiam elektadis lokojn trankvilajn, senhomajn por siaj promenoj), rakontis ke li tiam laŭtvoĉe paroladas kun si mem, kvazaŭ havante ian nevideblan akompananton.

Preter mia loĝloko fluas la rivero Ŝeŝupa[2] per multegaj kurbiĝoj tra la herbejoj kaj kamparoj peniĝanta atingi la maron.

La bordoj de ĝi troviĝas ofte tre altaj kaj krutaj, kelkaj el tiuj krutaĵoj estas kovritaj per densaj arbetaroj, kaj en la printempo kaj somero multkolorigitaj per miloj da diversaj kampfloretoj. La unuajn violojn oni trovadas tie, kies floretoj, palbluaj, kiel nia norda ĉielo, elspiradas kvankam malpli fortan, tamen delikatan bonodoron,[3] kaj kiam la somero kun liaj varmigantaj sunradioj aperas, balanciĝas tie sur graciaj trunketoj lumbluaj sonoriletoj de grandfloraj kampanuloj kaj heliĝas sangruĝaj liĥnisoj, larmoj de Dia patrino, nomas ilin la popolo. Multaj najtingaloj kantadas en densa branĉaro siajn dolĉajn amkantojn kaj la kvieta murmurado de plaŭdantaj ondoj harmonie akompanadas ilin. Estas ĉarmegaj tiuj bordoj de Ŝeŝupa-rivero en Litvalando!

Alte sur unu de tiuj krutaĵoj, sur la granda, muskkovrita ŝtono jam de kelkaj jaroj havis sian sidejon freneza knabino el unu de proksimaj kolonioj. La frenezulino estis tute orfiĝinta, ŝiaj gepatroj estis mortintaj, kaj ŝi vivadis ĉe sia onklo, malriĉa posedanto de kelkaj malgrandaj kampetoj. Sed ŝi loĝadis ĉe li nur dum la severa vintra sezono: kiam al fino de monato Marto aŭ Aprilo la varmetaj ventoj komencis fluidigi la neĝamasojn, kiam alte en la aero la unuaj alaŭdoj estis aŭdataj kaj aperis la sovaĝaj anseroj, tiam ŝi forlasis malluman ĉambreton en la dometo de sia onklo kaj—malaperis.

Ŝi vagadis tiam ne timante ankoraŭ ofte tre malvarman veteron—ŝi neniam vestiĝis varme—tra la herbejoj kaj kampoj serĉante florojn. Malfeliĉulino, ŝi devis longe serĉi ĝis ŝi trovis iajn ĉar en mia lando la printempo nur malrapide aperadas. Ŝi tial vagadis longe kaj malproksimen; sed kiam nur ekverdiĝis la Ŝeŝupa-bordoj tiam oni kun plena certeco povis ŝin trovi sur la suprenomita granda ŝtono.

Tie sidis ŝi plej multe senmove, verdan florkronon sur la kapo, kies densaj, nigraj haroj estis senorde sur la ŝultroj falantaj. Ŝia malriĉa vestaĵo estis plibeligita per floroj kaj verdaj branĉetoj kiuj ĉie, kie nur eble, estis alfortiĝintaj. Apud ŝi sur la ŝtonplato kuŝadis bukedoj de kampfloroj. Ŝi restadis je Ŝeŝupa-bordoj tage kaj nokte, nur la plej turmentiganta malsato devigis ŝin foriri. Tiam ŝi iris aŭ hejmen, aŭ en ian proksiman kolonion[4]; silente alveninte, ŝi timeteme haltis antaŭ la fenestro, aŭ apud la pordo de dometo kaj nenion petante, nenion dirante staris ŝi tie tiel longe: ĝis iu el la domgeloĝantoj, kiuj ĉiuj ŝin konis, kompate donacis al ŝi iom da manĝado. Satiĝinte kaj, provizite kun peco da pano, sendanke, silente, kiel ŝi alvenis, ŝi ree timeteme kiel arbarabirdeto malaperis.

Nur nokte ŝi fariĝis pli rimarkebla. Ĉu luma ĉu malluma estis la nokto, ĉu agrabla vetero regadis aŭ ĉu ventego kriegis kaj pluvego siajn akvojn teren verŝis, egale, ĉiatempe oni aŭdadis ŝian kantadon de la krutaĵo super la Ŝeŝupa-rivero.

Ŝia kanto en Litva lingvo—ŝi posedis rimarkinde klaran, belan voĉon—jen mallaŭte, apenaŭ aŭdeble, jen laŭtvoĉe eksonante, havis tian tireman, melankolian finrimon kiu estas propra al ĉiuj Litvaj kantoj, eĉ al kantoj kun ĝoja aŭ petola enhavo.

En noktoj trankvilaj, kiam la luno superarĝentigis la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj sur la rivera supraĵo aperadis multaj dancantaj lumetoj: steloj respeguligantaj en saltantaj ondoj, tiam sonis la voĉo de freneza knabino kiel mistera kanto de akvofeino kiu nokte eliradas por promeni en pala brilo de lumo super la dormantaj, rosofreŝaj herbejoj.

Se iu malfruiĝinta fremdulo estis tiam en verda densejo trovinta frenezulinon, kiel ŝi, florornamita, sur la altaŝtono sidis, aŭ se li en malcerta lunlumo estis sur la riverbodo renkontinta ŝin, glitantan tien mistere, mallaŭte, kun alte leviĝintaj manoj—li sendube estus kredinta, ke li vidis aŭ feinon de akvoj aŭ alian noktan fantomon.

La frenezulinon ĉiuj ĉirkaŭuloj konis kaj ĉar ŝia farado estis tute sendanĝera kaj neniun malutiliganta, oni lasis ŝin libere vagadi, florojn deŝiradi kaj loĝadi sur la riverbordo. Tiamaniere ŝi vegetadis de neniu maltrankviligita, forlasita de ĉiuj. Nur unufoje en ĉiu jaro ŝi furioziĝis. Tio estis en komenco de vintro kiam ŝia onklo ŝin devis kapti kaj perforte forkonduki de ŝia amata placeto por ke ŝi ne frostiĝu. Tiam tiu ĉi knabino pacema, trankvila, fariĝis furiozega. Oni devis ŝin kun ŝnuregoj kunligigi kaj dum du aŭ tri tagoj ŝi devis resti en la domo alligita. Post tiu tempo ŝi ree fariĝis trankvila, pacema kaj obeema kaj senkontraŭstare restadis nun hejme. Ŝi eĉ en tiu sezono fariĝis pli prudenta kaj helpis je diversaj pli facilaj domlaboroj.—Sed kiam en la naturo nur la unuaj printempaj antaŭsentoj aperis, kaj la alaŭdoj revenis el sudaj landoj, tiam forlasis ŝi tuj la hejmon kaj vivis ree libere kiel birdo de kampoj sur sia ŝtono; kantante kaj florojn deŝirante.—Tiam ree, de apenaŭ ekverdiĝintaj bordoj, en trankvilaj noktoj, post longa interrompo, malproksimen estis aŭdebla ŝia kantado, kaj la infanaro en la najbaraj kolonioj ĝojiĝante elvokadis: "Taŭ dor grajt atleks garnis ir lakŝtingala, durnovoĉe jaŭ gieda!" (Nun jam baldaŭ alflugos cikonioj kaj najtingaloj, la frenezulino jam kantas!).

(Daŭrigota.)

PIEDNOTOJ:

[2] Ŝeŝuppe = Litva vorto, signifas "sesriveroj" ĉar ses fontoj kuniĝintaj formas ĝian komencon.

[3] Viola mirabilis.

[4] Litvaj kolonioj estas unuopaj vilaĝaj mastraĵoj kun bezonaj konstruaĵoj izolite starantaj. Vilaĝoj en senco de kunegrupitaj domoj de kelkaj vilaĝanoj ne ekzistas ĉi tie.