PROFESORO VULPO.
Tradukita de E. J. Catt.
Maljuna vulpo tre klera, tre elokventa, deviĝis pro malforteco, sin doni tute al spiritaj aferoj. Li komencis prediki al la loĝantoj de la arbaroj. Lia elokventeco estis pasia, lia moraleco neriproĉinda. La konstatis per la plej konvinkanta logiko ke, per simplaj honestaj manieroj oni povas facile atingi, kaj ĝui, feliĉecon. "Male," li diris, "la vana mondo nin allogas, nin trompas, nin devigas multe pagi por ĝiaj artifikaj proponoj kaj promesoj, kiujn ĝi neniam plenumas, sed ĉiam fortiras de ni."
Tamen, nia profesoro malprosperis, tute ne sukcesis; neniu venis lin aŭskulti, krom kelkaj maljunaj religiaj cervinoj, kiuj loĝis en kvieteco kaj povis nenion fari por helpi je sia progresado.
Kion li do faris?
Li decidis ŝanĝi sian temon. Li do komencis kondamni la kutimojn de rabo, la soifo por buĉado kiun posedas la ursoj, tigroj kaj leonoj. De nun li altiris amasojn da aŭskultantoj: cervoj, kapreoloj, gazeloj, ĉiuj trovis mil ĉarmojn en liaj paroladoj. Baldaŭ li gajnis reputacion, oni povas eĉ diri iom da famo, tiel ke maljuna, pia, bonvola leono, Reĝo de la lando, multe deziris lin vidi, lin aŭdi.
La vulpo raviĝis sin prezenti ĉe la kortego de la reĝo.
Li alvenis, predikis. Li vere superis sin! Li solene denoncis la kruelegecon de bestoj. Li paroladis pri la dia furiozo, venĝo, kaj kolerego kiu devas frue aŭ malfrue fali sur ĉiuj el ili.
La korteganoj miris pro tia maltimo, kaj rigardis unu la alian sen ion dirante, ĉar la reĝo ŝajnis plaĉata pro tiu ĉi ne ordinara sincereco.
La prediko finite, la reĝo alvokis la oratoron. La monarĥo diris al li: "Vi sukcesis min plaĉi, vi montris al mi la veron. Mi ŝuldas al vi justan rekompencon; kion vi demandas kiel premio por via instruado?"
Kaj la vulpo respondis: "Ho, Via Reĝo Moŝto, kelkajn meleagrojn!"
Sabatan posttagmezon knabeto sidis sur rivera bordo fiŝkaptante, kiam homo venis al li kaj demandis:
"Kiom da tempo vi estas tie ĉi?"
"Preskaŭ du horojn."
"Kiom da fiŝoj vi estas kaptintaj?"
"Ho! se mi kaptos tiun ĉi fiŝon, kaj alian, mi havos du!"—(9929).