HO VE! NI VIROJ.

Ho, kompatindaj Esperantistoj! Ĉu ja povas esti vere ke ni, senkonaj kaj senspertaj viroj, sendis al vi recepton por fari Kristnaskan Pudingon sen la ĉefa enhavaĵo—sen la sekvinberoj?! Humilege ni petas vian pardonon. Ni, la Redaktoro kaj la Presistoj, eluzis tutan funton da sekvinberoj, anstataŭ ol permesi, ke ili estu duonigitaj kaj elgrajnitaj, por ke ili plibonigu la belan pudingon. Kaj, ne kontenta pro tiu ĉi, ni ankaŭ eluzis duonfunton da riboj.

Ni memoras ke, foje, ĉarma knabino diris al ni ke: "Kiso sen lipharoj estas kiel ovo sen salo!" kaj nun ni lernis ke: "Kristnaska pudingo sen sekvinberoj estas kiel Hamleto sen la Princo de Danujo!"

Kvankam la dua estas eble tiel stranga elpensaĵo kiel la unua, ni tute konsentas pri ĝi, sed, pri la liphara-sala afero ni, malfeliĉaj viroj, ne povas juĝi.

Nu do, vi feliĉaj legantinoj, kiuj ne ankoraŭ faris viajn Pudingojn, memoru ke oni devas enmeti ankaŭ unu funton da sekvinberoj, kaj unu kaj duonon da riboj.

Ni nun havas la plezuron aldoni la recepton, verkita de la sama afabla legantino, Srino Jem Ross Archibald, por la faro de Novjara Haketaĵo (Angle, mincmit).

Materialo.

Metodo.—Haketu ĉion (oni ne povas haketi tro). Malsekigu per du vinglasoj da brando. Metu la miksaĵon en botelojn, kovru ilin per papero malsekita en brando. Poste kovru ilin per seka papero kaj ligu per ŝnureto.

Kiamaniere ĝin uzi.—Kovru kun malpeza pasteco, surmetu iom da la haketaĵo, malseku la randojn de la telero per lakto, pinĉu la randojn poste kovru ĉion per pasteco.

Ŝmiru kun ovblanko kaj metu pudritan sukeron sur la supraĵo, traboru en la mezo, por permesi ke la aero trapasu.

Baku en rapida forno dum ĉirkaŭ dudek minutoj, ĝis ĉiuj estos palbrunaj. Metu ilin (varmegaj) sur varmaj teleroj.