SKOTA PERSISTO.

Originale verkita de F. A. Meigh.

La persisto de la Skotoj ĉiam estas figurata al ni dum nia juneco per la fabelo de "Bruco kaj la Araneo." Ni ĉiuj scias kiel la malfeliĉa reĝo rigardis la unuan kaj la duan vanan penadon de la araneo ŝpini teksaĵon, kaj, kiam la insekto trafis la trian fojon, la reĝo decidiĝis ankaŭ fari trian penadon forpeli la malamikojn. Kompreneble li ankaŭ sukcesis.

Mi devigis memori tion ĉi kiam mi vizitis Skotlandon antaŭ kelkaj tagoj.

Mi estis fotografinta kelkajn antikvajn skulptitajn tombŝtonojn ĉe Stirlinga preĝej-korto kaj mi subite ekvidis vespejon tute proksime al mi.

Apenaŭ mi formovis, kiam ok aŭ naŭ malgrandaj nudkruraj infanoj alvenis kaj, ekvidante la vespejon, komencis ĝin inciti per bastonoj.

Kompreneble la vespoj malŝategis tiun ĉi malafablan agon, kaj montris sian koleregon pikantaj la krurojn kaj vizaĝojn al la sieĝantoj. Subite estis serio da teruraj kriegoj, kaj la infanoj devis rapide reeniri la urbon, kriegante dum la forkuro.

Post mallonga tempo ili revenis kune kun plifortigaĵo de malgrandaj infanoj, kiuj estis armitaj per bastonoj kaj ŝtonoj.

Ili denove incitegis la vespejon kaj la vespoj, nun fariĝintaj tute koleregaj, elflugis simile al nubo. Tiuj knaboj, kiuj ne estis jam rekompencitaj pro sia klopodo, preterpaŝis mallongan interŝpacon kaj atakis la vespejon per ŝtonoj. Kelkaj infanoj frotadis la brakojn kaj vizaĝojn, sed ĉiuj, senescepte, kriegis tiel laŭte kiel permesas la pulmoj.

Estis neniel senkuraĝa roto kiu muzike revenis en la urbon. Malgraŭ la fakto, ke iliaj vizaĝoj estis ŝvelitaj ĝis la patrinoj povis apenaŭ rekoni siajn proprajn idojn, la malgranda armeo preterpasis la stratojn promesante plenan venĝon je la vespoj la sekvantan matenon.

Eĉ Bruco mem povus juste fieriĝi de siaj posteuloj, pro la maniero je kiu ili estis lernintaj lian lecionon pri persisto.