EL LERMONTEV.
Tradukitaj de A. Nippa (Ivanino).
En la kampo vasta, pura
Brilas neĝo ondigita,
Lumas luno trojko[4] kuras
Sur la neĝo trabatita.
Kantu vi! kaj mi silenta
Aŭdos nun avide kanton—
Bruas la malgaja vento,
Kaj malvarma lun’ lumanta.
Kantu vi: en nokt’ malgaja,
Sur la vojo, al la koro,
Estas dolĉaj sonoj gajaj
De la kanto belsonora.
PIEDNOTO:
[4] Tri-ĉevala glit-veturilo.
Nokte staris la nubet’ dormanta
Ĉe la brusto de ŝtoneg’ grandega,
Kaj matene vojon venis ĝi fruege,
Sur bluaĵo gaje ludiĝante.
Sed malseka signo postrestadis
En la sulkoj de ŝtoneg’ staranta.
Sola staras li, profunde pripensanta,
Kaj mallaŭte en dezert’ ploradis.